PolitikoPACIFIKONajbaroj sur la sama ŝipoKorea Respubliko gastigis fine de majo ĉi-jare la unuan pintkunvenon kun la membroj de la Pacifik-Insula Forumo (PIF) 1 kaj alprenis la komunan deklaron „Partnereco por elastaj libereco, paco kaj prospero en la Pacifika Oceano”. Ĝi estis la unua vidalvida plurpartia pintkunveno prezidata de la prezidento Yoon Seok-yeol, kiu ekoficis antaŭ unu jaro. La kunveno ankaŭ alkondukis diplomatian rilaton kun Niuo, kiu antaŭe restis la ununura inter la pacifik-insulaj landoj sen diplomatia rilato kun Koreio. Pintkunvena deklaroEn pintkunvena deklaro prezidento Yoon diris, ke Koreio decidis provizi pacifik-insulajn landojn per financaj kaj teknologiaj subtenoj, kaj ke por la daŭripova partnereco Koreio duobligos la Oficialan Helpon por Disvolviĝo (ODA) 2 al 39,9 milionoj da usonaj dolaroj en 2027 kaj pligrandigos la Kunlaboran Fonduson inter Koreio kaj PIF. La deklaro emfazis, ke Koreio subtenos la strategion 2050 de PIF por la Blua Pacifika Kontinento kaj partoprenos ĝian klopodon minimumigi la damaĝon kaŭzatan de klimata ŝanĝiĝo. Ĝi ankaŭ menciis la protekton de maraj resursoj kontraŭ media poluado per radioaktivaj substancoj. La pacifik-insulaj landoj bonvenigis la proponon de Koreio gastigi la Mondan Ekspozicion 2030 en Busano. Fine la du flankoj, Koreio kaj PIF, konsentis okazigi kunvenon de ministroj pri eksteraj rilatoj ĉiun duan jaron kaj daŭrigi la pintkunvenon. Strategia kernoLaŭ la registaro Koreio kiel „monda spina ŝtato” pretigis per la kunveno pontkapon por efektivigi sian strategion por la Hinda kaj Pacifika Oceanoj, establante solidan partnerecon kun pacifik-insulaj landoj, kiuj emerĝis kiel grava regiona kerno meze de hegemonia konkuro inter Usono kaj Ĉinio. La regiono de PIF havas altan kapablon disvolviĝi danke al abundaj fiŝaroj kaj mineralresursoj kaj al vastaj ekskluzivaj ekonomiaj zonoj (EEZ). Ĝia entuta teritorio, inkluzive de EEZ, estas de ĉirkaŭ 40 milionoj da kvadrataj kilometroj, kaj okupas 14 % de la tutmonda areo. Jam aparte okazis pintkunveno kun la pacifikaj insuloj kaj Ĉinio, Japanio, Francio kaj Barato. Cetere Ĉinio en aprilo 2022 subskribis traktaton pri sekureco kun Salomonoj, kaj responde Usono en septembro de la sama jaro invitis la ĉefgvidantojn de la pacifik-insulaj landoj al Vaŝingtono por unuafoje gastigi pintkunvenon. 1. La Pacifik-Insula Forumo konsistas el 18 insulaj landoj en la Pacifika Oceano, nome Aŭstralio, Fiĝioj, Franca Polinezio, Kiribato, Kuk-Insularo, Marŝala Insularo, Mikronezio, Nauro, Niuo, Nov-Kaledonio, Nov-Zelando, Palaŭo, Papuo-Nov-Gvineo, Salomonoj, Samoo, Tongo, Tuvalo kaj Vanuatuo.2. ODA estas akronimo por Official Development Assistance de la Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo.
CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio. (Re)legu ankaŭ la artikolon Ĉinio kaj Salomonoj: polemika interkonsento en MONATO 2022/10, p. 3 (2022/013141.php).
|