MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

KUBO

Iniciatoj kontraŭ klimatŝanĝiĝo

Kubo, la plej granda insulo el Antiloj, estas neevoluinta tropika lando tre vundebla de la sekvoj de klimatŝanĝiĝo.

Dum la landa registaro montras rezultojn imponajn en agado celanta daŭripovan disvolviĝon, faktoj klimataj kiel marborda erozio, inundoj, salakva entrudiĝo, sekeco kaj marnivela leviĝo minacas tiujn ĉi rezultojn ekonomiajn kaj sociajn atingitajn per ega klopodo. La sekvoj de tiuj ĉi klimataj faktoj prezentas minacon por la ekzistado de ĉemarbordaj setlejoj kaj komunumoj.

Prognozoj montras, ke se oni efektivigas neniun intervenon, fine de la 21a jarcento proksimume 21 ĉemarbordaj komunumoj plene malaperos el Kubo, kaj pli ol 98 estos severe trafitaj pro minacoj ligitaj kun la klimato.

Nuntempe la kariba nacio partoprenas kelkajn regionajn iniciatojn pri klimatŝanĝiĝo.

Mia marbordo

La projekto „Mia marbordo” (hispane Mi Costa) temas pri nacia programo de marborda adaptiĝemo celanta prioritatigi la rekapabligon de marbordaj humidejoj – marĉaj arbaroj, paŝtejoj, manglo-arbaroj kaj akvaj fluoj interkuniĝantaj kun koralrifoj kaj marherbejoj laŭlonge de 1300 kilometroj de la suda marbordo de la insulo.

Esperiĝas, ke „Mia marbordo” kontribuos al la restarigo de 11 000 hektaroj da mangloj, 3000 hektaroj da marĉaj arbaroj, 9000 hektaroj da marherbejoj kaj 134 kilometroj da koralrifoj, tiel kreante protektajn barojn kontraŭ forta hulo aŭ marnivela leviĝo, por protekti pli ol 1,3 milionojn da homoj (loĝantajn en sep provincoj, 24 municipoj kaj sep marbordaj setlejoj). La areoj, kie la projekto intervenas, estas difinitaj per du sekcioj, la unua inter la okcidentaj provincoj Pinar del Rio, Artemisa kaj Mayabeque, la dua inter la centr-orientaj provincoj Ciego de Ávila, Camagüey, Las Tunas kaj Granma. La projekton efektivigas la media agentejo de la ministrejo pri scienco, teknologio kaj medio subtenate de PUND (Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado). La Verda Fonduso pri Klimato, financa institucio de UN, kontribuas per preskaŭ 24 milionoj da dolaroj al la menciita programo por la unuaj ok jaroj de investado plus 22 jaroj de subtenado, kaj la kuba registaro kompletigas tion per 20,3 milionoj da dolaroj.

Projekto pri kubaj marherbejoj

Kubaj mediprotektantoj konsideras la eblon apliki la novecan projekton pri Thalassia testudinum, unu el la specioj de marherboj plej oftaj ĉe marbordoj de karibaj insuloj, kie ĝiaj herbejoj protektas la marbordon kontraŭ la efiko kaj intenseco de hulo, kiam okazas ekstremaj veterfenomenoj. Ĝi estas pli ĝenerale konata kiel testudherbo, kreskas en sablaj kaj ŝlimaj malprofundejoj havantaj intensan lumigadon. Aldone, ĝi taŭgas kiel nutraĵfonto de aliaj marspecioj kaj kontribuas por reguligi la karbonajn nivelojn en la atmosfero.

Tiu projekto konstituas iniciaton orientitan al ĝiaj konservado, daŭripova uzado kaj por profiti ĝiajn ecojn kontraŭ-kancerajn je disvolvo de farmaciaj produktoj.

mmju
Juan Carlos Montero MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo


Juan Carlos Montero MEDINA estas emerita kontisto loĝanta en Havano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 10, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-08