Moderna vivoSPORTOParkuro en KuboInternacia Gimnastika Federacio (france Fédération Internationale de Gymnastique, FIG) akceptis novan sportan kategorion: parkuron 1 aŭ „la arton de kurado”, kaj en Kubo oni jam praktikas ĝin tutlande sub la gvidado de Kuba Federacio pri Gimnastiko. La komisiito pri arta gimnastiko en Kubo, licenciulo Pedro Pablo Barrios, sciigis, ke jam okazis kurso pri la fako, kiun oni ĝis nun spontanee praktikis kiel ŝatokupon. Dek ok personoj – precipe metodikistoj – ĉeestis la menciitan kurson. Ili devas transdoni en siaj provincoj la sciojn ricevitajn. La sportoParkuro estas la arto trairi de unu loko al alia per la plej simplaj kaj efikaj manieroj, superante obstaklojn en la ĉirkaŭaĵo per korpaj lertaĵoj. Ĝi estas konsiderata ekstremsporto. La praktikantoj devas salti, grimpi, ruliĝi, kuri, rampi kaj fari ĉiun ajn movon postulatan de la ĉirkaŭaĵo. Oni kombinas lertecon, forton, reziston, koncentriĝon, kunordigon de la korpaj movoj kaj antaŭ ĉio multe da imago. Ne ekzistas reguloj pri la movoj, ili estas tute liberaj, sed nepras la krepovo kongrua kun la ĉirkaŭaĵo. Sed por bonega agado oni devas nepre transiri barilojn, fari precizajn saltojn, radsaltojn, murgrimpadojn kaj mildigi la surteriĝojn. OriginoTiu ĉi sporto aperis en la ĉirkaŭaĵo de Parizo en la 80aj jaroj de la pasinta jarcento danke al Raymond Belle. Poste aliĝis lia filo David Belle kaj lia grupo de amikoj, nomita Yamakasi. Tutmonda Asocio pri Parkuro (angle Parkour Worldwide Association, PAWA) estis fondita de David Belle kun la celo diskonigi kaj evoluigi parkuron tra la tuta mondo. La populareco de la sporto ĉe junuloj en diversaj mondopartoj estiĝis inter 1990 kaj 2000 danke al filmoj, dokumentfilmoj kaj televidaj reklamoj. La unua monda parkuro-konkurso okazis en Tokio de la 14a ĝis la 16a de oktobro 2022. 1. Parkuro (plurlingve „parkour”) estas trejna disciplino, kiu uzas moviĝojn origine venintajn el armea obstaklokura trejnado.
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.
|