PolitikoKUBOSanmarina ĉefministro vizitas HavanonLa pasintan 27an de majo la prezidento de Kubo Miguel Díaz-Canel Bermúdez oficiale akceptis en la Palaco de la Revolucio la sanmarinan ĉefministron Luca Becarri, kiu unuafoje vizitis la plej grandan insulon de Antiloj. Díaz-Canel asertis, ke la nuna vizito emfazas momenton historian en la rilatoj inter niaj ŝtatoj, „ni estas du etaj landoj, kiuj batalis por siaj sendependeco kaj suvereneco”. La kariba estro interalie dankis la gaston por la sanmarina apogo kontraŭ la usona blokado. Becarri, kiu estas ankaŭ ministro pri eksteraj rilatoj, internacia ekonomia kunlaboro kaj telekomunikadoj de Sanmarino, esprimis „sian kontenton viziti Havanon kun la celo plifortigi la ligojn inter la du landoj, kiujn li priskribis kiel stabilajn kaj daŭrajn”. Li agnoskis, ke la nunaj tagoj estas malfacilaj: post tri jaroj kovimokrizaj en Eŭropo okazas milito.
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos MONTERO MEDINA estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.
|