MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ĈINIO

Furoras rostaĵo en Zibo

La registaro de Zibo – relative nekonata urbo en la provinco Ŝandongo en orienta Ĉinio – por altiri vizitantojn klopodis disvastigi la antikvan kulturon Qi [ĉi], ĉar Zibo estis la ĉefurbo de la regno Qi, unu el la plej potencaj antaŭ 3000 jaroj.

En februaro Zibo tamen neatendite furoris en sociaj retejoj, kaj dum la kvin majaj feritagoj okaze de la Internacia Tago de Laboristoj la turistaj mendoj pliiĝis je 2000 % kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Kial? La respondo estas rostaĵo!

Ni kaptu la scenojn: Atendovicoj serpentumas centojn da metroj antaŭ rostejoj; kelkaj klientoj kunportis siajn proprajn taburetojn por sidi, sed aliaj tute ne zorgas pri sidlokoj kaj manĝas stare; en kelkaj budoj elĉerpiĝas materialoj, do per laŭtparolilo oni proponas al la klientoj iri al najbaraj budoj.

Speciala recepto?

Oni povas pensi, ke eble temas pri recepto speciala en Zibo, tiel la rostaĵo fariĝis furora kaj altiras homojn de aliaj ĉinaj lokoj kaj eĉ de aliaj landoj.

Estas freŝaj viandopecoj sur rostostangoj, kuirataj per karbo, siblantaj en oleo. La pecoj estas krispaj ekstere kaj molaj interne, trempitaj en saŭco kune kun ŝaloto kaj patkuketo. La rostaĵo de Zibo konservas la esencon de la ŝandonga kuirarto, unu el la ok ĉinaj kuirartaj skoloj. Maleblas ne cedi al ĝia allogo! Sed oni scias ankaŭ, ke la ĉina kuirarto estas tre riĉa kaj diversa, kaj rostaĵo varias de loko al loko.

Speciala agado

La kialo ĉi-okaze estas fakte alia. Post kiam la rostaĵo de Zibo famiĝis interrete, la loka registaro rapide reagis. Oni aldonis trajnajn itinerojn kaj 21 busliniojn en ĉiuj semajnfinoj, kaj publikigis oficialan mapon pri rostaĵ-manĝejoj. Volontuloj estis senditaj al la fervoja stacidomo por doni al turistoj konsilojn kaj rekomendojn. Registaraj membroj anticipe kunordigis, ke turistoj povu eniri allogajn ejojn senpage, nur per montro de siaj fervojaj biletoj. Taksiistoj, kiuj rifuzas uzi taksimetron aŭ preni pasaĝerojn, estas tuj suspenditaj. Ankaŭ strikta kontrolado estas plenumata por malebligi altigon de prezoj kaj trompojn pri la pezo de la manĝaĵo.

Krom tio, studentoj el iuj universitatoj estis alvokitaj fari senpagajn vizitojn al la urbo, kiel rimedo por allogi talentulojn. Pro komunaj klopodoj de la loka registaro kaj de lokanoj estiĝis la populareco de Zibo.

En la lastaj jaroj en multaj lokoj oni esploris pri novaj manieroj akceli la kulturan kaj turisman reklamadojn kaj kreskigi la lokan ekonomion. La klopodoj en Zibo meritas admiron. Espereble la furoro daŭros longan tempon.

aliu
Alice LIU
korespondanto de MONATO en Ĉinio


Alice LIU estas tradukisto de El Popola Ĉinio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 08-09, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-05