MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

PROKSIM-ORIENTO

Sauda Arabio pretigis seĝon por Sirio

La maja ministra pintkunveno de Araba Ligo en la sauda urbo Ĝido promesis esti sensacia. Antaŭe, en la diplomatia mondo disvastiĝis onidiroj pri reaktivigo de la siria membreco en la Ligo. Unue onidiroj fariĝis nekonfirmitaj informoj, poste pli kaj pli da fontoj konfirmis la espereblan ĉeeston de la siria ministro en la kunveno. Finfine la liga proparolanto konfirmis, ke la siria ministro pri eksteraj aferoj Faisal Mekdad estas invitota al Ĝido.

Sirio estas sub diktaturo, ekde 1971 ĝin regis per forto kaj teroro la generalo Hafez al-Assad, kaj post lia morto en la jaro 2000 prezidantiĝis lia filo Baŝar. En Sirio la sekreta polico regas ĉiujn vivaspektojn, ne ekzistas esprimlibereco, malliberejoj estas plenaj de politikaj kaptitoj, kaj naciaj malplimultoj estas terure persekutataj. Damasko konstante minacas najbaran Libanon, kiun Sirio okupis inter la jaroj 1976 kaj 2005.

Subpremo de protestoj

En januaro 2011 en diversaj siriaj urboj komenciĝis rapide pligrandiĝantaj manifestacioj, kies partoprenantoj postulis profundajn politikajn reformojn en la lando. La reĝimo senkompate subpremis la paceman, neinciteman movadon, el kio rezultis vasta interna milito. En novembro de la sama jaro, post kiam konfirmiĝis sendependaj raportoj pri la sangverŝado sur siriaj urbostratoj, Araba Ligo decidis suspendi Sirion. Damasko restis membro de la Ligo, sed rajtis nek partopreni en ĝiaj laboroj, nek voĉdoni en la pleno.

Malfermita batalkampo

Dum la milito Sirio fariĝis batalkampo, kie estis aktivaj armeoj el multaj aliaj landoj. En la jaro 2014, la usona registaro komencis sur la siria teritorio militintervenon kontraŭ Islama Ŝtato. La sekvan jaron Damasko petis militan helpon de Rusio, kaj tiun helpon ĝi ricevis. Rusio sendis armitajn fortojn, militinstruistojn kaj la fifaman Vagner-Grupon, kiuj batalis kontraŭ kaj Islama Ŝtato kaj la siria opozicio. En 2017, la situacio iĝis pli danĝera, kiam alianco de usonaj, francaj, britaj, jordaniaj, aŭstraliaj, turkaj kaj aliaj fortoj eksubtenis la kontraŭ-baŝarajn ribelantojn kaj batalis kontraŭ la registaraj siriaj taĉmentoj.

Tertremo kaj politiko

Post la grandega tertremo, kiu okazis la 6-an de februaro ĉi-jare en siriaj kaj turkaj landlimaj regionoj, multaj arabaj landoj senprokraste sendis kondolencajn mesaĝojn. La arabaj registaroj ne limiĝis nur al vortoj, sed proponis financan helpon, provizis medikamentojn kaj vivsavajn ekipaĵojn. Ili sendis kuracistojn, helpantojn kaj serĉtaĉmentojn. Samtempe la siria reĝimo malofte akceptis helpon de okcidentaj landoj kaj humanitaraj organizaĵoj. Damasko permesis eniron en la landon nur al arabaj, iranaj, ĉinaj kaj rusaj konvojoj. Aldone, efika subteno estis malfacila, ĉar la norda landlimregiono estas longtempe batalzono inter la registara armeo, opoziciaj Siriaj Demokratiaj Fortoj, ŝijaismaj milicoj subtenataj de Irano, aliaj fortoj ligitaj kun Turkio, Rusio ktp. Tamen, Sirio uzis la kompaton por revivigi duonformalajn rilatojn kun okcidentaj landoj.

Irano, Sauda Arabio kaj Ĉinio

Restarigo de rilatoj kun Sirio estis parto de longa procezo. En marto, Irano kaj Sauda Arabio interkonsentis revivigi la duflankajn diplomatiajn rilatojn. Ambaŭ landoj havas multjardekan historion de rivaleco – ĉiu el ili pretendas havi gvidan rolon en la regiono. Ili ne konsentas pri petrolkomerco, Irano forte kontraŭas la fortan saudan aliancon kun Usono. Riado rompis siajn rilatojn kun Teherano en 2016, post kiam homamaso bruligis la saudan ambasadejon en la irana ĉefurbo, protestante kontraŭ la ekzekuto de la fama ŝijaisma klerulo Nimr an-Nimr 1 fare de saudaj aŭtoritatoj.

Sensacia estis ne nur la fakto mem, ke du rivalaj landoj en la regiono de la Golfo (kiu, parenteze, estas nomata Persa en Irano kaj Araba en arabaj landoj) revenis al paca kunvivado, sed ankaŭ la loko, kie iliaj reprezentantoj renkontiĝis. La novaĵo estis anoncita el Pekino, kio spronis komentojn pri la nova rolo de Ĉinio en la monda politiko.

Videblaj konsekvencoj

En multaj nunaj internaj militoj batalas ne nur internaj armeoj, milicoj kaj aliaj armitaj grupoj. En Sirio, Libio, Jemeno kaj aliaj landoj ambaŭ flankoj ricevas subtenon de diversaj registaroj, kiuj sendas taĉmentojn, instruistojn, monon kaj militajn ekipaĵojn. Sekve, interkonsento kun Irano havos videblajn konsekvencojn por eventoj en ĉi tiuj militŝirataj landoj, kie la irana reĝimo subtenas unu el la flankoj. Por Teherano, longdaŭra aliancano de Damasko, estas grave, ke Sirio denove partoprenu en la laboroj de Araba Ligo. Tio certigas iranan nerektan influon en ĉi tiu organizaĵo. Aliaj landoj, precipe arabaj proksimaj aŭ malproksimaj najbaroj en la regiono, esperas, ke malpliiĝos la monfluo, kiu iras de la ajatoloj al Sirio por subteni lokajn milicanojn.

Protesto kontraŭ la decido

La membroj de Araba Ligo ne estis tute unuiĝintaj pri la restarigo de Sirio en la organizaĵo. Kuvajto kaj Kataro forte kontraŭis la ideon dum ministraj kunvenoj, sed la sauda voĉo ne estis kontraŭpezebla. La ondo grandiĝis – saudaj, egiptaj kaj jordaniaj reprezentantoj vizitis Damaskon, siriaj ministroj estis bonvenigataj en Kairo, Maskato kaj Tunizo. Kelkaj landoj emfazis, ke la Ligo prilaboris planon por reakcepti Sirion en la organizaĵon, laŭ iuj kondiĉoj: plurkandidataj elektoj de prezidanto, liberigo de ĉiuj politikaj malliberuloj, dialogo kun opoziciaj medioj, permeso al la Ligo kaj eksterlandaj amaskomunikiloj sekvi la reformprocezon. Neniu el ĉi tiuj kondiĉoj estas plenumita, kaj prezidanto Baŝar al-Assad ne pretas plenumi ilin. Por Jordanio alia grava zorgo estas fenetilino, aŭ kaptagono, malmultekosta kaj rapidege dependiga drogo, kiu estas amase produktata en Sirio. Jordanion trapasas la ĉefvojo de kontrabandistoj, kiuj transportas kaptagonon al la golflandoj, kaj parto de la drogoj bedaŭrinde restas en la lando.

Kio okazos?

Sauda Arabio sukcese enkondukis ian politikan planon, kiu restas nekonata al aliaj. Eble, la celo estas interkonsento pri Jemeno, kie daŭras alia senfina kaj kostoplena milito.

Al prezidanto Baŝar estas grandega sukceso, ke Sirio denove partoprenas en la laboroj de Araba Ligo. La Ligo montris siaflanke nekapablon altrudi sian volon al unu el la membroj.

Eŭropa Unio estas grava partnero por la arabaj landoj kaj por la Ligo. Ĉu la eŭropaj ministroj volos sidi kun Faisal Mekdad, la siria ministro pri eksteraj aferoj?

1. La ŝijaisma kleriko Nimr an-Nimr kritikis la registaron de Sauda Arabio kaj proponis secesion de la t.n. „orienta provinco”. Dum la protestoj en 2011–2012, li instigis la protestantojn uzi kontraŭ la policaj kugloj „vortan leonblekon” anstataŭ perforto. La 15an de oktobro 2014 li estis kondamnita al morto (red.).

(Re)legu ankaŭ la artikolon Rusiaj interesoj en Sirio (MONATO 2017/12, p. 8).

Maksat KUDAJBERGEN

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 08-09, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maksat Kudajbergen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-04