Moderna vivoKUBO-MEKSIKOMajaa fervojo: kunlaboro surrelaLa historioj de Meksiko kaj Kubo havis kaj havas komunajn erojn. Dum la ĵus pasintaj jaroj ambaŭ popoloj kaj registaroj pliproksimiĝis unu al la alia kaj sekve plifortigis siajn amikecon kaj kunlaboron. La kunlaboro estis kaj estas intensa precipe per sanprogramoj: brigadoj de kubaj kuracistoj batalis kontraŭ la terura kovimo en la azteka lando, sendis kubajn kontraŭ-kovimajn vakcinojn kaj aliajn erojn al Meksiko. Alia ekzemplo de ekonomiaj rilatoj estas la liverado de balasto por la konstruado de la majaa fervojo. Granda projektoLa majaa fervojo estas transporta projektego de la meksika registaro prezidata de Andrés Manuel López Obrador. Ĝi ebligos novan fervojan servon, kiu interkonektos la plej gravajn urbojn kaj turismejojn de la duoninsulo Jukatano per 1554 kilometroj da reloj. Ĝia itinero kovros 40 municipojn de kvin ŝtatoj: Jukatano, Kintanaroo, Kampeĉo, Tabasko kaj Ĉiapaso, kaj enhavos 181 loĝlokojn, 20 staciojn kaj 14 haltejojn. Ĝi utilos kiel transportilo de homoj kaj ŝarĝoj ankaŭ en la turisma branĉo. Laŭ la plano oni inaŭguros ĝin fine de 2023, kaj tio stimulos la turisman industrion kaj la socian bonstaton de la regiono, eĉ de la indiĝenaj komunumoj de tiuj meksikaj ŝtatoj. La investo estas ĉ. 20 820 milionoj da meksikaj pesoj (ĉ. 1100 milionoj da eŭroj). Prezidento López Obrador asertis, ke „La projekto estas simbolo de fiereco de la naciaj civila kaj armea inĝenierartoj”. Ĝi protektos la medion, ĉar oni konsideras krei novajn protektatajn naturareojn. Liverado de kuba balastoEn la kuba centra-suda provinco Cienfuegos situas la ŝtonminejo Arriete, ĝuste en la municipo Palmira. Ĝi estas valora mino de vulkana roko, el kie oni elfosas – per eksplodigo kaj borado – ŝtonplatojn (hisp. piedra rajón) 1, kiujn oni sendas al Meksiko por la konstruado de la fervojo. Meksiko mendis pli ol 1 400 000 kubajn metrojn da ŝtono, kio estas ĉ. 15,5 % de la kvanto bezonata por la konstruado. La mendita kvanto kovros 241,2 kilometrojn de la pli-ol-1500-kilometra fervojo. La ŝtonminejo havas sufiĉan materialon por kontentigi la bezonojn, kaj la ŝtonplatoj havas fizikajn kaj kemiajn ecojn tute taŭgajn por la fervoja konstruado. 1. Ŝtono kun akraj randoj, malmola kaj ne-ĉizita, uzata en konstruado kaj kiel bazo por pavimado de stratoj kaj ŝoseoj.
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos MONTERO MEDINA estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.
|