MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

AŬSTRIO

Sezono de fragoj

Jam en la ŝtonepoko la homoj manĝis fragojn. Trovi kaj kolekti la malgrandajn „arbarajn fragojn” estas penige. Ankaŭ hodiaŭ en Aŭstrio ili estas malofte aĉeteblaj kaj multekostaj.

En Francio, meze de la 18a jarcento, oni sukcesis per hibridigo ekhavi tre grandajn fragojn, kiujn oni hodiaŭ plej ofte kultivas kaj nomas „ĝardenaj fragoj”.

En 2023 la sezono de la fragoj komenciĝis en Aŭstrio malpli frue ol kutime, ĉar en aprilo kaj majo estis malpli varme ol dum la pasintaj jaroj. Aŭstrie la grandaj fragoj, nomataj ananasaj fragoj, kreskas sur 11 kvadrataj kilometroj, ĉefe oriente de Vieno. En majo 2023 unu kilogramo kostis 13 eŭrojn. Dum la somero la prezoj estas ĉiam malpli altaj.

klag
Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno


Renate kaj Walter KLAG naskiĝis en Vieno. Ŝi studis tie la anglan lingvon, ekonomion kaj geografion. Li studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto kaj numismato. Ambaŭ laboras kiel ĵurnalistoj en Aŭstrio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 08-09, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-05