SciencoOPINIOLa naturo sorĉas sed ne ŝercasEn majo 2023 la italan geografian areon Romanjo (parto de la pli ampleksa regiono Emilio-Romanjo) frapis terura kaj mortiga inundo, unu el la ĉefaj okazintaj en la lastaj jardekoj en Italio. En la aldonitaj fotoj, spite al la disvastiĝinta detruo kaj malkomforto, eblas plezure vidi, ke la loĝantaro ne malkuraĝiĝas kaj tuj komencas repurigi la areon el ĉiea koto kaj ŝlimo: tasko tre malfacila kaj krome komplikita de daŭraj sinsekvaj pluvoj. Ĉio tamen ŝajnis pli farebla danke al la konkreta helpo de la multaj volontuloj venintaj de ĉiu parto de Italio por subteni siajn samnacianojn. Tiaj agoj ĉiam donas esperon por la estonteco de la homaro, malsame ol aliaj agoj kaj komentoj fare de malbonvolemaj homoj, kiuj tute ne konas la sciencajn faktojn malantaŭ tia inundo, kiu nek estis la unua nek estos la lasta. Ni klarigu iujn faktojn el geologia vidpunkto. Ni vivas en mondo, en kiu ĉiu opinio estas finfine akceptinda: esprimi sin estas laŭleĝe, kvankam foje stulte, sed unu aspekton la plimulto de komentantoj flankenlasas, kaj temas pri kerna afero: la ĵusa inundo okazis en tio, kio nomiĝas „aluvia ebenaĵo”. Ĉu vortoj, kun sia etimologio, signifas ion? La tiel nomata Pada Valo, en norda Italio, estas fekunda valo, kiu estiĝis per inundoj, kiuj kondukis al la deponado de sedimentoj transportitaj valen de riveroj: do, de tempo al tempo tiu vasta ebenaĵo estas inundata de la akvoj de Pado kun la aldono de multaj sedimentoj. MondvarmiĝoPro tio, la okazado de inundoj en tiaj lokoj estas absolute nenio stranga kaj nenio mirinda, el scienca vidpunkto. Neniu unuopa homo aparte kulpas pri sufiĉe kutima kaj sume nebremsebla, natura evento. Ĉu la tiom priparolata mondvarmiĝo pliigis kaj plifortigis ĉi tiujn okazaĵojn? Jes, probable. Sed tio ne signifas, ke aliaj tiaj kaj eĉ pli gravaj inundoj ne jam okazis en fora aŭ malfora pasinteco. Centoj, miloj da inundoj kaj aluvioj okazis en la Pada Valo dum la daŭro de la tera historio. Oni cetere notu: la mapo de Italio pri akvorilataj katastrofoj estas plenumita ne lastatempe, sed antaŭ iom da jaroj. Ties plej ĝisdata versio datumas de 2017. Oni rigardu la areojn ĉi-foje frapitajn de la ruiniga inundo: ili estas blukoloraj. Ilia (tiom intensa) bluo (P3) signifas nenion alian ol maksimuman akvorilatan danĝeron. Kio do mirigas? Kial oni krias? BonŝancoEble politiko povintus kaj devintus fari pli. Iu el ni povintus kaj devintus, kaj fakte neprus en Italio asigni pli da mono por parte redukti la gravajn riskojn pri naturaj katastrofoj, kiuj staras super plej multaj regionoj. Neniu dubas pri tio. Sed oni memoru la jenan fakton: tiaj okazaĵoj ne povas esti evitataj. Gravajn naturajn fenomenojn (ne nur inundojn, sed ankaŭ vulkanajn erupciojn, tertremojn ktp), ne eblas deturni, forturni, devojigi, fordirekti. Ili ĉiam okazis. Oni povas kaj sendube devas klopodi kiel eble plej malpliigi la riskojn, kun la prioritata celo savi homvivojn kaj konstruaĵojn, sed forpeli kaj retropuŝi tion, kio nature okazas, estas neeble. Oni konsciu pri la malsamo. Iu fakulo kredas eĉ tion, ke „bonŝance” tiuj okazaĵoj ne povas esti evitataj, ĉar tio signifus, ke la homo iĝis kapabla centelcente domini la Teron kaj laŭplaĉe mastrumi ĝiajn naturajn fenomenojn: eventualaĵo, kiu ne ŝajnas tre trankviliga, konsiderante la malbonon, kiun nunaj homoj faradas. Memcentra emo kaj trosintaksoDo oni provu vidi la kernon de la afero. Kun kompataj pensoj kompreneble turnataj al la viktimoj (ĝis nun: 15) de la inundo en Romanjo, al kies loĝantaro la registaro de la ĉefministr(in)o Giorgia Meloni [ĝorĝa meloni] (ŝi petis ne uzi inan formon …) haste asignis du miliardojn da eŭroj, estus taŭge fari paŝon malantaŭen rilate al la itala memcentra emo. Estas eraro ekspluati ĉiun katastrofon por kulpigi iun homon aŭ politikan partion pri ajna natura fenomeno okazanta. Malkompataj pensoj male al tiuj, kiuj, sidante en siaj komfortaj hejmoj anstataŭ veturi al Romanjo por helpi ĝin renaskiĝi, improvize rolis kiel fakuloj (rimarku: nuntempe, en Italio de Chiara Ferragni kaj ŝiaj kolegoj, ĉiu ajn estas „influanto” kaj ĉioscia: kiel diras komikisto en televida programo, „ne plu eblas ie trovi unu idioton”). Sed ie-tie idiotaj uloj estas: ekzemple tiuj, kiuj atribuis la katastrofon al ellasaĵoj de aviadiloj, kiuj semajnon antaŭ la inundo flugis super la areo. Aliuloj akuzis, aliflanke, geo-inĝenieradon. Apud ili, jen aliaj individuoj, kiuj pli logike kaj eble ne tute malprave rilatigis la eventon al nesufiĉa purigado de riverfluejoj kaj al la manko de preventa agado (kio estas ja necesa; sed delonge, ne ekde hodiaŭ), dum stultuloj indikas per sia fingro iun malsimpatian politikiston (dekstrulon, kiam la maldekstro regas; maldekstrulon, kiam la dekstro regas). Estus pli saĝe akcepti, ke la Tero havas sian ritmon, sian funkciadon: la naturo sorĉas sed ne ŝercas. Ni devas lerni respekti ĝin kaj kunvivi kun ĝiaj kapricoj. Ĉi tiu planedo povas skurĝi nin – etetajn kreitaĵojn spite al nia sintrotakso – ĉiam ajn. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|