PolitikoNIĜERIOŜanceliĝanta demokratioLa 15an de februaro 2023, milionoj da niĝerianoj armitaj per siaj t.n. konstantaj voĉdon-kartoj amase iris al miloj da balotejoj en la lando. Tre fervoraj por vidi la finon de la reĝimo de la eksiĝanta prezidento, general-majoro Muhammadu Buhari, kiu nun finas sian duan kvarjaran mandaton kaj ne rajtas regi Niĝerion denove, kaj tre fervoraj por voĉdone forigi lian politikan partion, APC (All Progressives Congress, t.e. Kongreso de Ĉiuj Progresemuloj), kiu fariĝis tre malpopulara pro la kronikaj malfacilaĵoj kaj akuta inflacio dum ĉi tiuj ok jaroj, la niĝerianoj estis pretaj elteni ajnajn kondiĉojn – fortan pluvegon, brulantan sunon aŭ eĉ la diablon mem – por ludi sian rolon per voĉdonado. Registara instigadoDum pluraj semajnoj antaŭ la samtempaj elektoj de prezidento kaj de la nacia asembleo la registaro senĉese persvadadis niĝerianojn, kiuj jam atingis voĉdonan aĝon, ke ili akiru siajn konstantajn voĉdon-kartojn. Kvankam Niĝerio estas lando kun plejparte juna loĝantaro, oni konsideris la reagon de la elektantaro relative favora: 87 milionoj el pli ol 200 milionoj da loĝantoj venis por akiri tiajn voĉdonrajtigajn kartojn. Kiuj kutime voĉdonas?Homoj ĉie diskutis pri la bezono, ke finiĝu la epoko, kiam voĉdonas plejparte maljunaj viroj kaj virinoj, precipe tiuj, kiuj militservis, kaj tiuj, kiuj supozeble apartenas al la reganta kamarilo senfine recikliĝanta kaj trudanta sin kiel gvidantojn. Ekzemple, la eksiĝanta prezidento, Muhammadu Buhari, regis Niĝerion kiel milit-reĝima prezidento (1983–1985). Olusegun Obasanjo, kiu estis militista prezidento (1976–1979), revenis kiel demokratie elektita prezidento (1999–2007). Neatendita prokrastoDanke al moderna teknologio la voĉdonado de 2023 finiĝis ene de horoj. La plej fervoraj niĝerianoj enretiĝis, aliaj restis fiksitaj al siaj radioj kaj televidiloj, atendante ekscii, kiu iĝos prezidento, sed la anonco estis prokrastata dum tagoj. Homoj telefonis dum radio- kaj televid-programoj, esprimante siajn dubojn pri la kredindeco de la elektoj, opiniante, ke per la prokrasto oni celas manipuli la elektojn favore al la kandidato de APC, Bola Tinubu. Suspektoj firmiĝisIlia timo estis konfirmita, aŭ almenaŭ tiel ŝajnis, kiam Tinubu estis deklarita la venkinto. La 1an de marto, li esprimis sian profundan humilecon pro sia elektiteco „por servi kiel la 16a prezidento de nia kara respubliko”. Li ankaŭ dankis ĉiujn balotintojn pro ilia voĉdono por siaj respektivaj kandidatoj, „ĉar ĉi tio estas en plenumo de demokratia vizio de Niĝerio bazita sur komunaj ideoj de unueco, justeco, paco kaj toleremo”. Ho ve, tiuj ideoj mankas en Niĝerio! Voĉdona karto ne estas (nur) voĉdoniloSe la elektoj montris ion, tio estas la malforteco de la demokratio en Niĝerio. El la 87 milionoj da homoj, kiuj akiris konstantajn voĉdon-kartojn, voĉdonis nur 25 milionoj. Kie do estis la tagon de elektoj la ceteraj 62 milionoj da rajtigitoj voĉdoni? Ilia nepartopreno klare montras, ke niĝerianoj perdis intereson pri la demokratia procezo en la lando. Plej multaj el ili ricevis siajn konstantajn voĉdon-kartojn por alia grava celo. Konstanta voĉdon-karto en Niĝerio estas valida rimedo de identigo. Do tiuj, kiuj ne povas pagi la koston kaj/aŭ ne volas zorgi pri akirado de internacia pasporto, nacia identigilo aŭ stirpermesilo, venis por senpage akirebla konstanta voĉdon-karto! EtnocentrismoLa elekto-rezultoj montras ankaŭ la profundan skismon en la lando. Laŭ neskribita regulo, kandidatoj en Niĝerio ĉiam elektis siajn balotpartnerojn el alia regiono, religio kaj etneco. Ekzemple, Popola Demokrata Partio (People's Democratic Party): la kandidato (fulano-islamano el la nordo) elektis kristanon el la sudo; Laborista Partio (Labour Party): la kandidato (igbo-kristano el la sudoriento) elektis islamanon el la nordo. Tamen APC-kandidato (jorubo-islamano el la sud-okcidento), parte spitis tiun regulon kaj elektis alian islamanon (el la nordo). Multaj homoj diversloke kredis, ke tia decido signife reduktos lian ŝancon venki en la elektoj, sed konsciis pri tio, ke lia etno (joruboj) estas eble la malplej etnocentra en Niĝerio. En multaj jorubaj hejmoj eblas trovi islamanojn kaj kristanojn; ĉiu familiano senprobleme praktikas sian religion. Ankaŭ aliaj gravaj faktoj montras, ke la joruboj ne estas tiel etnocentraj kiel la aliaj. La kandidato de Laborista Partio, orientano, akiris siajn plej multajn voĉojn en Lagoso, okcidenta ŝtato, kaj venkis la APC-kandidaton, kiu iam estis Lagosa guberniestro. La junuloj, sendepende de siaj tribo kaj lingvo, deziris la kandidaton de Laborista Partio, kiun multaj kredis plej kvalifikita, kaj ankaŭ liaj propraj tribanoj amase voĉdonis por li. En kelkaj orientaj balotcentroj, la APC-kandidato ricevis neniom da voĉoj. Kvankam oni scias, ke la igboj ĉiam ĝenerale voĉdonas en unu direkto, estus malĝuste aserti, ke en ĉi tiu elekto ili estis etnocentraj, voĉdonante por la kandidato de Laborista Partio, ĉar la niĝerianoj volegis voĉdone forigi la regantan partion. Dum la aliaj gravaj kandidatoj estis popularaj transtribe, la kandidato de Laborista Partio estis plejparte populara ene de sia etno, kaj tio ne sufiĉas por gajni la prezidentan elekton. Tamen tio ne signifas, ke la joruboj tute ne estas etnocentraj, ja nuntempe tribismo estas unu el la plej grandaj problemoj de Niĝerio. Elekto-rezultojMalgraŭ la tiel nomata „islama-islama bileto” Bola Tinubu estis deklarita la gajninto. APC ricevis 8 794 726 voĉojn, sekvate de Popola Demokrata Partio kun 6 984 520 voĉoj kaj Laborista Partio kun 6 101 533 voĉoj. La kvara estis NNPP (New Nigeria People's Party, t.e. Nova Niĝeria Popola Partio) kun 1 496 687 voĉoj. Registritaj estis entute 18 partioj, inter kiuj nur unu havis virinan kandidaton. Nur kvar partioj venkis en almenaŭ unu ŝtato: APC, Popola Demokrata Partio kaj Laborista Partio venkis en po 12 ŝtatoj, dum NNPP venkis en nur unu ŝtato (Kano). Niĝerio havas konstituciajn postulojn por venki en prezidentaj elektoj. La venkinto devas, unue, gajni pli multajn voĉojn ol ĉiu el la rivaloj kaj, due, ricevi almenaŭ 25 % de la voĉoj en almenaŭ 24 el la 36 ŝtatoj de Niĝerio. La ŝtato kun la plej multaj voĉoj por la venkinto estis Lagoso el la sudokcidento, sekvate de Kano kaj Kaduna el la nordo, kie la plej multaj loĝantoj estas islamanoj. Ĝenerale, oni kredas, ke prezident-elekta venko ĉiam estas determinata de la nordanoj pro la granda loĝantaro. Jen do alia fakto, kiu pruvas, ke Tinubu estas pli lerta politikisto ol la aliaj. Klaĉoj kaj kalumniojDum la kampanjo, aĉaj komentoj, kiuj reflektis la profundan dividon de Niĝerio, povis esti aŭdataj kaj legataj ĉie. Kelkaj homoj de aliaj etnoj komentis, ke Tinubu estis tro maljuna. Iuj false asertis, ke li ĉiam malsekigas sin antaŭ ol atingi necesejon aŭ ke li estas drogulo. Tinubu mem adoptis iom kontraŭdemokratian sloganon. Dum sia elekto-kampanjo li deklaris: „èmi ló kà”, (estas mia vico [por regi]), kvazaŭ la fina gajninto ne estus decidita per demokratia procezo. En kelkaj jorubaj urboj, oni povis poste vidi afiŝtabulojn kun frazo Yoruba ló kàn (Jen la vico de la jorubo [por regi]). Tamen, laŭ la neskribita regulo en Niĝerio, la pozicio de la prezidento alternas ĉiun kvaran aŭ okan jaron inter la Nordo kaj la Sudo; tial, kvankam nedemokratia, la slogano ne estis tute stranga. Onidiroj kaj opiniojEn radio-programo el Ibadan (Jorubio) unu el la prezentistoj demandis: „Kial ni neniam havis dumvivan prezidenton kiel en iuj aliaj afrikaj landoj?”. Alia prezentisto respondis: „Ni estas pli civilizitaj kaj nia demokratio estas pli moderna”. Lia kolego rebatis: „La pozicio de prezidento estas tiel feroce avidata, ke estas tro da kandidatoj. Do, neniu individuo povas facile resti tie pli ol la ok konstitucie aprobitajn jarojn”. En alia radioprogramo post la elektoj, alvokanto diris en la joruba, ke li esperas, ke Bola Tinubu translokos la nacian ĉefurbon de Abuĝo reen al Lagoso. La guberniestra elektado, kiu devis okazi unu semajnon post la prezidentaj elektoj, estis prokrastita je semajno – onidire por eviti iujn perceptitajn erarojn pri la prezidenta elekto. Aliaj opinias, ke oni restarigis la maŝinojn, intence konservinte la datumojn de la antaŭaj elektoj pro tiuj, kiuj asertis, ke la elektoj estis falsitaj, kaj eventuale volos kontroli la rezultojn. Mi hazarde renkontis junulon post la guberniestraj elektoj. Li estas kristano el iu norda ŝtato kaj lamentis, ke oni prokrastis la anoncon pri la venko de iu norda kandidato, ĉar la kandidato estas kristano kaj, eĉ pli nedezirinde, virino. Tamen mi ne povis konfirmi lian aserton. La kandidato de Laborista Partio, kiu havis trian lokon en la prezidentaj elektoj, pretendis venkon. Li diris, ke la elektorezulto estas falsita. Li amasigis 20 juristojn por jure batali. APC, kiu estis deklarita la gajninto, siavice akiris 12 advokatojn por defendi la venkon de tiu partio. Dume plejmulto de la ceteraj partioj decidis fari nenion pri la rezulto. Kelkaj eksterlandaj gvidantoj (notinde, la usona) jam gratulis la deklaritan venkinton kaj konsilis al la aliaj kandidatoj doni lokon al paco. La vera celoPost la ekskoloniiĝo, en Niĝerio ekzistis sana konkurado inter la regionoj, kiam ĉiu popolo evoluigis siajn naturresursojn. Neniu regiono estis postlasita. Tamen Niĝerio malkovris tergason, kiu iusence alportis severan malbenon al la lando. Nun, ĉiu tribo volas produkti prezidenton, sciante, ke li respondecos pri ĉiuj naturresursoj. Tiam profunde triba, nepotisma kaj korupta, la prezidento certe helpos unue sian propran tribon, ĉar lia vera celo ne estas servi, sed esti ĉefpartoprenanto ĉe la tablo por dividi la tiel nomatan „nacian kukon”.
Gabriel OLÚBÙNMI ÒSHÓ-DAVIES
Niĝerio
|