ArtoDOKUMENTA KINOLa filmfestivalo en ekziloEn decembro 2013, preterpasante unu el la centraj kinejoj en Moskvo, mi rimarkis reklamon pri Artdocfest, dokumentfilma festivalo. Mi scivolis kaj eniris la vestiblon. Tie mi vidis plurajn konatajn homojn en la kampo de kulturo kaj sentis viglan kreivan etoson. En la giĉeto estis anonco, ke ĉiuj biletoj estas elĉerpitaj por la hodiaŭa prezento de la germana filmo Putinaj ludoj pri la problemoj de preparado por la Vintraj Olimpiaj Ludoj en subtropika Soĉi. Ankaŭ ĉiuj biletoj por la morgaŭaj du prezentoj estis elĉerpitaj. Evidentiĝis al mi, ke io grava kaj interesa preterpasas mian atenton. La sekvintan jaron kaj poste mi ne nur aktive spektis la filmojn de la festivalo, sed ankaŭ komencis foti ĝiajn partoprenantojn. Kaj mi ekdeziris fariĝi parto de ĉi tiu por mi nova mondo de dokumentaj filmoj. La plej granda en RusioLa unua Artdocfest okazis en Moskvo en 2007 kaj estis organizita de la direktantaro de la nacia premio por nefikciaj filmoj Laŭrobranĉo kaj persone de la reĝisoro Vitalij Manskij. Tio estas festivalo de aŭtoraj dokumentaj filmoj de ĉiuj ĝenroj kaj tendencoj. En la konkursa programo de Artdocfest partoprenas filmoj en la rusa kaj aliaj lingvoj de Rusio kaj la antaŭa Sovetunio, filmitaj en iu ajn lando de la mondo, same kiel filmoj de rusiaj aŭtoroj en iu ajn lingvo. La festivalo aranĝis ankaŭ plurajn eksterkonkursajn programojn. La festivalo rapide populariĝis, ĝia spektantaro kreskis, same kiel la nombro de filmoj en la programoj. En 2015 ĝi jam estis okazigata en du kinejoj, kaj ekde 2016 ĝi translokiĝis al la plej granda kinejo Oktobro, okupante 5 salonojn, inkluzive de la halo n-ro 1 kun 1505 sidlokoj, iĝante la plej granda dokumentfilma festivalo en Rusio. Laŭ la rezultoj de profesia taksado, la festivalo prenis la unuan lokon inter ĉiuj rusiaj festivaloj dum pluraj jaroj sinsekve, dufoje ricevis la nacian premion Blanka Elefanto kiel la ĉefa filmaranĝo de la jaro kaj gajnis plurajn premiojn en diversaj landoj de la mondo. Ŝtata premoPost la komenco de la agreso de Rusio kontraŭ Ukrainio en 2014 komenciĝis ŝtata premo al la festivalo kaj ĝia gvidanto. En marto de tiu jaro la prezidanto de Artdocfest V. Manskij subskribis nefermitan leteron de la publika organizaĵo de rusiaj filmistoj KinoSojuz (Kinounio) al ukrainaj filmistoj. La letero, kiun subskribis pli ol 200 homoj, enhavis la jenajn vortojn: „Ni, kiel vi, kategorie kontraŭas mensogojn en la priraportado de eventoj fatalaj por Ukrainio, kaj des pli kontraŭ rusia armea interveno en Ukrainion. Estas multege da aferoj, kiuj kunligas nin, por ke ni ne kredu la elpensitan propagandon. Tial ni respondas koncize kaj malambigue: ne dubu pri ni. Ni estas ĉe la flanko de la vero kaj ni estas kun vi!” La tiama ministro pri kulturo de Rusio, V. Medinskij, anoncis sian rifuzon doni ŝtatan subtenon al la projektoj de Manskij, inkluzive de Artdocfest. La oficisto diris: „Tiel longe kiel mi estas la ministro pri kulturo, neniu el la projektoj de Manskij estos subtenata. (...) Manskij ne rajtas peti monon de ŝtato, kun kies pozicio li ne konsentas.” Translokiĝo al LatvioEn 2014 la festivalprezidanto Manskij estis devigita translokiĝi al Latvio kaj loĝas tie ekde tiam. En la sama jaro unuafoje Artdocfest estis prezentita kun sia dokumenta programo en Rigo, kadre de kunlaboro kun la Riga Internacia Filmfestivalo RigaIFF. Iom post iom, la riga parto de Artdocfest disetendiĝis, kiam la premo sur la festivalo en Rusio pliiĝis kaj cenzurlimigoj estis enkondukitaj kontraŭ libera prezentado de la plej brilaj dokumentaj filmoj. En 2018 la tuta konkursa programo kaj la laboro de la ĵurio estis translokitaj al Rigo, kaj ekde 2019 la gajnantoj de la festivalo estas anoncitaj tie. La logika rezulto estis la kreado en 2020 de la Riga Internacia Dokumenta Filmfestivalo Artdocfest/Rigo. La programo Artdocfest fariĝis unu el du konkursoj de la nova festivalo. La dua konkursa programo estas la Balta Fokuso. La festivalgvidantoj organizas aldone prezentadojn de festivalaj programoj en aliaj landoj de la mondo, ekzemple en Uzbekio, Taĝikio, Kazaĥio, Kirgizio, Armenio, Montenegro kaj Israelo. Ĉesigo de eksterreta agado en RusioEn Rusio la festivalo estis konstante sub atako de la ŝtata amaskomunikilaro kaj porregistaraj faŝismemaj grupoj. Ĉi-lastaj plurfoje enscenigis agresemajn protestojn kaj provis interrompi la prezentadojn de filmoj, kiujn ili ne ŝatis. Tion mi persone atestis. En 2022 porregistaraj strukturoj interrompis la malfermon de la festivalo en Moskvo. Artdocfest/Rusio anoncis la kompletan fermon de ĉiuj eksterretaj eventoj en la lando. En marto 2023 la 3a Internacia Dokumenta Filmfestivalo Artdocfest/Rigo okazis en Rigo. Samjare en aprilo-majo okazis Artdocfest-Online. Por spektantoj en Rusio estis disponigitaj 1505 akreditoj, kio simbole koincidas kun la nombro de sidlokoj en la granda halo de la kinejo Oktobro, kie la moskva festivalo okazis ĝis sia fermiĝo. Artdocfest iam inspiris min krei dokumentfilmojn, kaj nun finfine mia filmo partoprenis en la programo Artdocfest-Online – 2023: la filmo Kion Usono devas fari pri ĝi? pri antaŭsento de baldaŭa milito kaj pri provo ŝanĝi la situacion en aparta malgranda spaco, kiam ĝenerale ĉio estas jam antaŭdifinita.
Aleksej SALOMATOV
Aleksej SALOMATOV estas fotisto kaj dokumentfilmisto.
|