Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Alma, la mondo antaŭ la hejma sojlo

Alma estas alia. Vidante la filinon novnaskitan kun diversaj korpaj mankoj, la gepatroj de Alma imagas por ŝi mallongan kaj malfacilan vivon. Sed Alma havas viglan spiriton kaj obstinon trovi kaj evoluigi siajn talentojn. Ŝi avidas je informoj, konsumas gazetojn kaj lernas lingvojn, kiel aliaj legas librojn. Ŝiaj scivolemo kaj kapablo observi kondukas ŝin jam frue for de la gepatra domo en la mondon, kie ŝi laboras komence kiel instruistino kaj tradukistino.

Tiam ŝi realigas siajn revojn kaj dum ok jaroj kiel aŭtorino vojaĝas sola tra kvin kontinentoj, verkante raportojn pri siaj aventuroj kaj pri la popoloj renkontitaj.

Alma Karlin, la virino, pri kiu rakontas la infanlibro, naskiĝis fine de la 19a jarcento en la slovena Celje, siatempe parto de la aŭstro-hungara regno. La tempo ne favoris memstare decidantajn kaj agantajn virinojn, des malpli handikapitajn.

La libro per sobraj vortoj karakterizas la admirindan knabinon kaj kun brilaj ilustraĵoj vicigas epizodojn de ŝia vojo de kompatata estaĵo al klera aŭtorino.

Guido BRANDENBURG
Mojiceja Bonte: Alma, la mondo antaŭ la hejma sojlo. El la slovena tradukis Nikolaja Rožej. Eld. Slovena Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Societo Ljubljana, 2023. 32 paĝoj, kartone bindita. ISBN 978-961-6557-10-8. Prezo ĉe FEL: 16,50 eŭroj plus afranko.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 10, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Guido Brandenburg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-08