LingvoSLAVIDAJ LINGVOJEstanteco kaj estonteco de la interslava lingvoEn la jaro 2017 sur la lingvistika scenejo aperis interesa nova projekto, Medžuslovjanski, aŭ Interslava lingvo, kiu evoluis kiel frukto de kuniĝo de du zonaj lingvistikaj projektoj, t.e. de la lingvoj Sloviansky, aŭtorita de la nederlanda lingvisto, ĵurnalisto kaj tradukisto Jan van Steenbergen, kaj Neoslavonic (novslava), aŭtorita de la ĉeĥa doktoro pri elektrotekniko kaj universitata profesoro Vojtěch Merunka. Ekde 2017 oni ĉiujare organizas konferencon dediĉitan al la interslava lingvo, dum kiu oni interkonsiliĝas pri temoj rilataj al slavidaj lingvoj kaj kulturoj, samkiel pri la interslava lingvo mem, ĝiaj aktuala stato kaj estonteco. StatusoJan van Steenbergen difinas la interslavan lingvon kiel artefaritan helplingvon destinitan por komunikado inter diverslingvaj slavaj popoloj. Ĝiaj kreintoj substrekas, ke ekzistas elementoj, kiuj inspiris ilin al la kreado de unu sola lingvo por ĉiuj slavoj. Tio estas geografiaj rilatoj inter diversaj slavaj popoloj, iliaj miljaraj komunaj historio, kultura heredaĵo kaj lingva simileco. La kreintoj de la interslava lingvo koncize difinis ties ĉefajn celojn. Ili inkluzivas la ŝlosilajn nociojn komunikado kaj klerigado. Ili celas al tio, ke parolantoj de slavaj lingvoj povu kompreni almenaŭ 80 elcentojn de la interslava lingvo sen antaŭa lernado, ke la interslava lingvo estu uzata precipe de parolantoj de slavidaj lingvoj, kaj ke ĝi donu utilajn bazojn por la lernado de slavidaj lingvoj al neslavaj popoloj. Oni devas mencii la fakton, ke la interslava lingvo, same kiel Esperanto, ne enhavas religiajn, ideologiajn aŭ politikajn karakterizaĵojn. Sed, kontraŭe al Esperanto, ĝi ne havas universalan karakteron, male, ĝi rilatas al difinita makrogrupo konsistanta el diversaj etnaj grupoj. Kiom artefarita?La problemo de klasado de la interslava lingvo estas debat-temo inter lingvistoj ekde ĝia apero. Tiurilate leviĝas demando, ĉu la interslava lingvo estas natura aŭ artefarita. Kelkaj lingvistoj opinias, ke ĝi ne povas esti strikte natura lingvo, ĉar naturaj lingvoj evoluas laŭgrade, kiel rezulto de longdaŭraj kontaktoj inter siaj parolantoj kaj kulturoj. Kontraŭe al tio, artefaritaj lingvoj kutime estas kreataj dum relative mallonga tempoperiodo fare de unu konkreta persono aŭ grupo. Ĉar la plejparto de slavidaj lingvoj, el kies elementoj estiĝas la interslava lingvo, estas etnoj, kiuj ekzistas jam dum jarcentoj, ne eblas klasi ĝin kiel artefaritan lingvon en la strikta senco de la vorto. Jan van Steenbergen do metas ĝin en la grizan zonon inter naturaj kaj artefaritaj lingvoj, nomante ĝin duonkonstruita lingvo. La nuna komunumoEstas malfacile nombri la precizan kvanton de parolantoj de la interslava lingvo. En la jaro 2014 en la fejsbuka profilo de la interslava estis menciata la nombro de 4600 parolantoj. Laŭ alia takso, en la jaro 2017 la nombro de la parolantoj de la interslava lingvo atingis precize 2000. Tiu lasta nombro ŝajnas esti pli ĝusta ol la antaŭa. La interslava lingvo havas multajn uzantojn en retforumoj kaj sociaj retejoj. Laŭ kelkaj taksoj, la tuta reta komunumo de parolantoj de la interslava lingvo havas almenaŭ 11 000 membrojn. Tio lokas ĝin je la dua rango, malantaŭ la reta komunumo de Esperanto-parolantoj. FilmoMalgraŭ ĉio ĉi, la interslava lingvo estas ankoraŭ ne sufiĉe disvastiĝinta inter slavaj popoloj. Unu el la eblaj kialoj de tio estas la fakto, ke ĝi estas relative nekonata ekster mallarĝaj akademiaj kaj fakaj rondoj. Kontraŭe al Esperanto, la interslava lingvo havas nek sian propran literaturon, nek kulturon. Estas interesa fakto, ke ĝi estis uzata en la filmo The Painted Bird (La pentrita birdo) fare de la ĉeĥa reĝisoro Vaclav Marhoul en 2019. Ĉu kroma Ido/Volapuko?La estonteco de la interslava ŝajnas esti necerta. Ĝi tamen estas relative nova lingvo, kun nemultaj parolantoj. Endas substreki, ke ĝi ne ĝuas la subtenon de internaciaj organizaĵoj. Ĉu ĝi intertempe evoluos kaj pligrandigos sian komunumon, aŭ ĝi spertos la sorton de Ido kaj Volapuko, ja la tempo montros.
Filip IVANČIĆ
Kroatio
Filip IVANČIĆ studis germanan kaj slavan filologion en la universitato de Zagrebo kaj laboras kiel teknika tradukisto.
|