SciencoAKTUALEKiom da vero pri mRNA-vakcinoj kontraŭ kancero?Lastatempe oni multe parolis pri t.n. mRNA-vakcinoj – kaj precipe pri la ebloj, kiujn, en pli-malpli malproksima estonteco, ili povus havi kiel terapio por kancero. La temo ĝuis grandan spacon en la amaskomunikilaro, ĉefe post la deklaroj al la brita gazeto The Guardian fare de Paul Burton, estro de la medicina kunlaborantaro de Moderna, unu el la kompanioj, kiuj investas en esplorado pri ĉi tiaj vakcinoj. Laŭ Burton, jam antaŭ la fino de ĉi tiu jardeko, se ne pli frue, lia kompanio povos realigi kaj enmerkatigi efikajn mRNA-vakcinojn kontraŭ kancero. La komerca celo de liaj deklaroj ŝajnas klara: ili havas, tiom nun kiom en proksima estonteco, neniun tujan, rektan influon sur la vivo de homoj trafitaj de kancero. La favora flanko de ĉi tiuj deklaroj male estas atentigi homojn pri ebla nova terapia strategio por kancero, kiu povus esti uzata iam, kune kun tiuj, kiujn ni jam havas je nia dispono. Ĝisnunaj terapiojEn la lastaj jardekoj oni malkovris kaj uzis diversajn specojn de kontraŭkancero-terapioj: de radioterapio, kies uzo ekis en la unua duono de la 20a jarcento, ĝis kemioterapio, disvastigita ekde la 50aj jaroj de la pasinta jarcento. Aldone, en tiu periodo aperis la unuaj kontraŭhormonaj medikamentoj; post tio, je la fino de la 20a jarcento, ekaperis kuraciloj kun molekula celo, pli „precizaj” kaj ofte malpli toksaj ol kemioterapio. Tamen, la plej freŝa novaĵo en onkologio estas imunoterapio. La revolucio de imunoterapio kuŝas en tio, ke ĝi ne uzas substancojn, kiuj rekte atakas tumorajn ĉelojn; male, ĝi funkcias stimulante la imunsistemon, por ke ĝi kontraŭbatalu tumorajn ĉelojn per pli da forto kaj efikeco. Resume, ĝi ekspluatas la kontribuon de io, kio jam estas en nia korpo, ene de nia imunsistemo, igante ĉi-lastan funkcii pli bone. Kiel funkcias mRNA-vakcinoj?Nu, mRNA-vakcinoj estas evoluo de imunoterapio. Ili funkcias tiel: per biopsio, kelkaj tumorĉeloj estas ĉerpitaj kaj poste analizataj en laboratorio. Ĉi tiu laboratoria analizo estas uzata por identigi kelkajn antigenojn esprimatajn de tumorĉeloj. Antigenoj estas molekuloj, kiuj estas eksponataj sur la surfaco de ĉelo: ili estas iaspeca „etikedo”. Ĉiuj ĉeloj esprimas antigenojn – kaj normalaj kaj tumoraj. La ĉeloj kun kancero esprimas antigenojn malsamajn ol la normalaj: tiamaniere la diversspecaj antigenoj kapablas rekoni unu la alian, sed ili ankaŭ perfidas, malkaŝas sian ĉeeston. Identigi la antigenojn, kiujn esprimas nur tumoraj ĉeloj, estas la ŝlosilo de ĉi tiu terapia strategio, ĝia ideala celo: la celo estas trovi, alivorte, la unikan kaj malambiguan „etikedon” de tumoro. Imunsistemo: armeo en la sangoPost akiro de ĉi tiu antigeno (de ĉi tiu „etikedo”) fare de esploristoj, la antigeno estas „kopiata” en formo de mRNA. Fine, ĉi tiu mRNA, identa al la tumorĉela antigeno, estas reinjektata en la sangon de malsanulo, je tre multaj kopioj. Ĝuste ĉi tiam la imunsistemo, kiu estas speco de armeo en la sango, ĉiam gardanta kontraŭ eksteraj invadantoj kaj nekonataj antigenoj, devus esti kapabla identigi la mRNA-antigenon, kiun oni injektis, kaj rekoni ĝin kiel fremdan, kiel eksteran, kiel danĝeran – kaj ataki ĝin. Rapide kaj efike atakante la multajn kopiojn de mRNA-antigeno en la sango, la imunsistemo devus nun esti kapabla ataki eĉ kancerajn ĉelojn, kiuj montras la saman antigenon, ege pli bone. Fakte, la imunsistemo faras neniun distingon rilate al tio, kio kuŝas malantaŭ tia antigeno (nenio, ĉe mRNA; tumora ĉelo aliokaze): ĝia ununura tasko estas detrui tiun antigenon, same kiel la ĉelon kiu montras ĝin, kie ajn ĝi estas. Kaŝi antigenon por kaŝi sin memLa ideo malantaŭ ĉi tiu proceduro? Estas multe pli facile kaj rapide por la imunsistemo rekoni kiel fremdan – kaj efike ataki – antigenon, kiu cirkulas en granda kvanto en la sango (kiel la mRNA-antigeno, kiun oni injektis), ol rekoni kaj ataki la antigenon (tiun saman antigenon), kiam ĝi estas montrata nur de la tumorĉelo. Fakte tumora ĉelo montranta la antigenon ĉiam serĉas manierojn por „kaŝi” ĝin kaj tiel kaŝi sin mem: eskapi el la imunsistemo estas ĝia preciza kaj notinda kapablo, kiu garantias al ĝi selektan avantaĝon super ĉiuj aliaj ĉeloj, ebligante al ĝi multiĝi pli rapide, kaj tiel kreski kaj disvastiĝi aliloken. Promesplena esploradoĈi tio estas la mekanismo de mRNA-vakcinoj kontraŭ tumoroj. Kiel evidente, la koncerna terapio estas peniga, multekosta kaj neniom simpla. Sed ĝi vere povus konstitui, iam, revolucion. Ja estas interese, ke oni parolas pri ĝi: jen do la utila flanko de la deklaroj de Burton, kaj de la eĥo, kiu ekestis danke al la amaskomunikilaro. La plej insida flanko de ĉi tiuj deklaroj estas anstataŭe la eblo, ke ili povus generi falsajn esperojn kaj iluziojn: falsaj esperoj pri la tempoj (nome: iu povus opinii, ke ĉi tiu terapio povas esti disponebla ĉie kaj eĉ en mallonga tempo) kaj pri ilia efikeco (iu povus kredi, ke tiu terapio estos efika por ĉiuj specoj de kancero, aŭ eĉ ke ĝi povos definitive kuraci ĉiujn). Longa atendoLa tempo bezonata por la disvolvo de novaj terapioj estas nepre tre longa (la vakcinoj produktitaj dum la pandemio estis escepto, tute ne la regulo). La terapio devas antaŭ ĉio montriĝi efika (kaj nuntempe oni havas kelkajn pruvojn pri ties efikeco), sed poste ĝi devas ankaŭ esti konfirmata efika: por ke oni donu fidindecon kaj solidecon al la rezultoj, ĉi tiuj devas esti konfirmataj, kaj ne nur unufoje. Fine, necesos ankaŭ tempo por kompreni, ĉu ĉi tiu terapio estas sekura, esplorante, kiajn kromefikojn ĝi donas (kun kiu ofteco kaj kiu intenseco: milda aŭ serioza, pasema aŭ neinversigebla). Por ĉio ĉi, nepras multaj jaroj. Tasuku Honjo kaj James Allison, Nobel-premiitoj pri medicino en 2018 pro siaj studoj pri imunoterapio (la sama imunoterapio, kiun ni uzas ĉiutage hodiaŭ por alfronti malsamajn specojn de tumoroj), komencis siajn studojn pli ol kvardek jarojn antaŭ ol ricevi la Nobel-premion. Iluziaj pensojKaj fine: efikeco. Hodiaŭ ni bone scias, ke la malsano „kancero” ne ekzistas, sed ekzistas centoj da malsamaj malsanoj, kiujn eblas kunigi sub la komuna difino de kancero; estas sciata ankaŭ tio, ke ĉiu el ĉi tiuj centoj da malsanoj havas malsaman konduton kaj agresemon, kaj malsaman sentivecon al terapioj. Estas do ege neverŝajne (ni aŭdacu: estas neeble), ke tiuj vakcinoj kontraŭ tumoroj, eĉ kiam ili estos pruvitaj kaj konfirmitaj kiel efikaj, estos tiaj por ĉiuj specoj de tumoroj. Eĉ pli iluzie estus pensi, ke ĉi tiuj vakcinoj povas anstataŭi la terapiojn, kiujn ni uzas nuntempe, aŭ eĉ esti la fina solvo, la fina venko kontraŭ kancero, iu altvalora strategio por kuraci ĉiujn specojn de kancero. La fako kancero-vakcinoj estas pristudata jam de multaj jaroj, kvankam ĝi nur lastatempe venis al la atento de vasta publiko pro similecoj kun la vakcinoj uzataj en pandemio. Ili efektive povas esti alia grava paŝo antaŭen rilate al kancero-terapioj, sed hodiaŭ ili reprezentas nur la unuan mejlon de vojo, kiu estas ankoraŭ tre malglata kaj malmulte trairata. Tiu vojo certe estas promesplena, certe povus ankaŭ konduki nin malproksimen: tamen, por iri malproksimen, oni bezonas tempon, persistemon – kaj eĉ pinĉon da bonŝanco. Stefano MOROSO
Stefano Moroso estas 43-jara onkologo deĵoranta en hospitalo de Triesto (Italio).
|