MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

LATIN-AMERIKO

Paca strebo al paco

La latin-amerikaj landoj estas ofte taksataj kiel la plej perfortaj kaj danĝeraj lokoj en la mondo. Ilia historio enhavas kruelaĵojn, ekde la konkero kaj la amasbuĉado de la indiĝenaj popoloj fare de eŭropaj regnoj ĝis la lukto kontraŭ la organizita krimularo.

La nivelo de perforto varias laŭ la loko kaj la tempo, kaj en la subkontinento apudas relative pacaj landoj kaj aliaj kun la plej teruraj nombroj pri la kvanto da murdoj. Oni ne povas prognozi la evoluon de la situacio en la unuopaj ŝtatoj, ĉar eĉ la plej evoluintaj landoj povas rapide kolapsi.

En Latin-Ameriko ne estas deklaritaj militoj, sed estas kutimo pri perforto, kaj oni frue lernas, kien indas iri, kaj kion ne fari. Oni vivas kun tia sento, kaj ĉiuj, kiuj loĝas ĉi tie kaj suferas ŝtelojn aŭ atakojn, ofte pensas „kial mi ne zorgis pli?” anstataŭ demandi sin, kial oni devas ĉiutage vivi kun timo, kiu estas pli granda por virinoj, migrantoj ktp.

La konflikto en Kolombio

Unu el la plej bonaj ekzemploj pri la latin-amerika sinteno rilate al perforto estas la kolombia konflikto, precipe inter 1998 kaj 2016.

Kolombio, kiel aliaj latin-amerikaj landoj, havas longan historion de alfrontiĝo inter diversaj milicoj kaj armitaj grupoj: gerilanoj, krimaj organizaĵoj, drogŝakristoj, ŝtata armeo ktp.

Ĉiuj supre menciitaj agantoj luktas konstante kontraŭ la aliaj por la teritoria regado de Kolombio. Sed, kiel en ĉiuj longaj konfliktoj, intenseco varias laŭ la tempo. En Kolombio oni spertis la plej sangajn jarojn dum la dominado de Pablo Escobar super la kolombia drogŝakrado inter 1990 kaj 1993. Poste, la perforto malkreskis, sed eĉ tiel Kolombio havis po ĉirkaŭ 60 hommortigojn je 100 000 loĝantoj ĝis la jaro 2000.

En 1998, okazis malsukcesa traktado inter Kolombio kaj Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio (FARC). Ĉi tiun procezon tamen akompanis perfortaj eventoj: murdoj de indiĝenaj aktivuloj, kidnapoj de registaraj oficialuloj, ktp. Fine, la Kolombia registaro de Andrés Pastrana decidis haltigi la traktadon en 2002, kaj la rilatoj inter la du partioj malboniĝis. Post tio, Kolombio eniris dek jarojn de sekuriga politiko, kiu trafis rekte la gerilanojn.

La pacprocezo de 2012

En 2012 FARC ne estis tiom potenca kiel antaŭe, kaj la paclaboro povis daŭri kadre de malpli da perforto inter la gerilanoj kaj la registaro de Juan Manuel Santos. La procezon subtenis multaj ŝtatoj, kaj okazis ĉefe en Havano kaj Oslo. Kubo kaj Norvegio estis do la perantoj inter la kolombia registaro kaj komisiono de FARC. Aldone, aliaj landoj funkciis kiel „faciligantoj”: Ĉilio kaj Venezuelo estis elektitaj respektive de la kolombia registaro kaj de FARC. La ĉilia registaro de Michelle Bachelet sendis ekzemple spertulojn kaj oficistojn.

Danke al internacia kunlaboro, la procezo, post unu malsukcesa referendumo kaj plia traktado, finiĝis en 2016. Tiam oni povis revi pri senperforta estonteco ne nur en Kolombio, ĉar ofte la kolombia pacprocezo estas konsiderata kiel granda sukceso por paco en la tuta Latin-Ameriko. Kvankam la konflikto daŭras kun aliaj armitaj grupoj, la sukcesa aplikado de pacaj meĥanismoj permesas nun konsideri ilin alternativa solvo al la problemoj.

Nun, la situacio aperas malfacila same kiel antaŭ dek kaj dudek jaroj. La migranto-krizo de Venezuelo, kaj problemoj kun krimaj organizaĵoj en centra kaj suda Ameriko kreas tensiojn, kaj ne estas facile pensi pri paca solvo, kiam frataj nacioj ne pretas dialogi kaj agi kune malgraŭ la similaj historioj, kulturoj kaj lingvoj. Ekzemple, en la lastaj tagoj de aprilo, la ĉilia kaj la perua registaroj debatis en Arica pri la situacio de senpasportaj migrantoj el Venezuelo.

Necesa kunlaboro

La problemoj instigas la latin-amerikajn landojn al kunlaboro kaj konflikto samtempe. Pro tio kiam naciismoj kaj malhumilecoj aperas, oni devas memori, ke dialogo estas la plej bona kaj efika ilo kontraŭ perforto. La pacprocezoj povas fiaski (kiel la internacia misio por la stabiligo de Haitio aŭ la kolombiaj traktadoj de 2002), sed eblas esperi, ke en la estonteco, la kolektitaj spertoj permesos al la latin-amerikaj landoj mem ofici kiel perantoj aŭ faciligantoj, kaj helpi unu la alian, ĉar nur latin-amerikanoj komprenas la naturon kaj la doloron de la latin-amerika perforto.

leoa
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio


Leonardo ARAYA estas studento pri sociologio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 08-09, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-05