Moderna vivoKOREIO-VJETNAMIOJuĝi buĉadon de civiluloj en militoKorea tribunalo decidis por la unua fojo, ke la korea registaro respondecas pri la buĉado de vjetnamaj civiluloj fare de koreaj soldatoj en la vjetnama milito (1960-1975) 1. La 7an de februaro ĉi-jare la instanco pri civilaj aferoj verdiktis, ke Korea Respubliko, la akuzito, donu al la akuzinto monsumon de 30 milionoj kaj 100 ŭonoj (ĉ. 22 200 eŭroj) kiel kompenson. La proceson iniciatis en aprilo 2020 Nguyen Thitan, 63-jara vjetnamino, kiu postvivis la buĉadon. Atesto kaj kontestoLaŭ la atesto de Nguyen Thitan, en februaro 1968 trupo da koreaj marsoldatoj atakis ŝian vilaĝon en la provinco Quang Nam kaj mortigis 74 homojn. Ŝi asertis, ke la soldatoj pafadis al ŝiaj familianoj, kiuj kaŝe estis en la ŝirmejo de sia domo. Ŝi, tiam okjara, kaj la plej aĝa frato postvivis, sed la aliaj kvin familianoj estis mortpafitaj. Ŝi mem estis vundita per kuglo ĉe sia flanko. Ŝi atestis ankaŭ, ke ŝia patrino estis devigita kuniĝi kun aliaj vilaĝanoj en lokon, kie ili estis amasbuĉitaj. La korea registaro konteste argumentis, ke estas malfacile pruvi la damaĝon nur surbaze de nekonfirmitaj raportoj de amaskomunikiloj kaj asertoj de viktimoj. Ĝi aldonis, ke laŭ la interkonsento inter Vjetnamio kaj Koreio vjetnamoj ne rajtas submeti civilan proceson al korea instanco. Ĝi argumentis ankaŭ, ke la operaco estis justa, se konsideri la karakteron de la vjetnama milito, en kiu oftis gerilaj konfliktoj. Cetere ĝi insistis, ke la proceso estas ne-valida, ĉar la incidento okazis antaŭ 52 jaroj, kaj la templimo de kvin jaroj por iniciati proceson jam pasis. VerdiktoLa tribunalo tamen agnoskis la fakton, ke la soldatoj eniris la domon de la akuzintino kaj pafadis al ŝia familio, kio estas eksplicite kontraŭleĝa agado. Ĝi ankaŭ konsideris la proceson laŭleĝe ebla surbaze de ŝtata kompensado. Krome ĝi malakceptis la pretendon pri ne plu valida proceso pro tio, ke la korea registaro ne klopodis determini la damaĝon spite la evidentecon pri milita operaco, kaj tial la templimo por procesi estas sensignifa. La akuzintino, atendante la rezulton en sia lando, diris al siaj proparolantoj en Koreio, ke ŝi ekzaltiĝis aŭdinte la novaĵon, kaj ke la verdikto konsolos la spiriton de la viktimoj. Ŝi ankaŭ esprimis dankon al la juĝistaro kaj koreaj civitanoj. En la jaro 2019 reprezentantoj de 103 civilaj viktimoj el 17 vjetnamaj vilaĝoj vizitis Koreion kaj submetis peticion al la korea registaro postulante, ke ĝi agnosku sian respondecon kaj pardonpetu al la viktimoj. Sed tiam la ministrejo pri nacia defendo rifuzis la postulon argumentante, ke estas konstatita neniu buĉado de civiluloj fare de koreaj soldatoj en la vjetnama milito. ReagojAdvokatoj de la proceso opinias, ke per la verdikto la koreaj juĝaj aŭtoritatoj oficiale pardonpetis kaj konsolis la viktimojn, kaj aldonis, ke estas signifoplena la agnosko pri respondeco de la korea registaro pri la buĉado de civiluloj, kontraste al la ideo pri krima konduto de unuopaj soldatoj en la pasinteco. Aliflanke fakuloj pri internacia juro komentis, ke ĝi estas neordinara verdikto aprobita de la tribunalo de alia lando, male al traktatoj aŭ interkonsentoj inter landoj por kompensi militan damaĝon. Veteranaj soldatoj forte protestis kun ĉagreno, ke la verdikto estas insulto al pli ol 300 000 koreaj soldatoj, kiuj oferis sian junecon riskante siajn vivojn en la vjetnama milito por kontribui al la monda paco. Sintenoj de registarojLa korea registaro apelaciis al la supera tribunalo kiel antaŭvidite. La ministrejo pri nacia defendo diris, ke ĝi fidele partoprenos la estontan proceson konsultinte koncernatajn instancojn, tiel ke justa verdikto bazita sur la vero estu eldirita. La unua reago de la vjetnama registaro pri la verdikto ŝajnis formala kaj principa. La vjetnama ministrejo pri eksteraj rilatoj diris, ke Vjetnamio respektas la verdikton, kiu protektas la leĝajn rajtojn de ĝia popolo, kaj volas kunlabori kun la korea registaro por forigi la sekvojn de la milito rigardante al la estonteco kaj flankenlasante la pasintecon. Sed post kiam la apelacio estis submetita, la vjetnama registaro esprimis fortan bedaŭron postulante praktikajn kaj efektivajn agojn de la korea registaro por forigi la damaĝon kaŭzitan de la milito kaj aldonis, ke la pozicio de Vjetnamio estas rigardi al la estonteco, tamen tio ne signifas, ke oni povas nei la historiajn faktojn. 1. Koreio partoprenis la militon kontraŭ Nord-Vjetnamio, kiel membro de la alianco inter Sud-Vjetnamio, Usono kaj aliaj landoj. La malvenko de la alianco kondukis al la unuiĝo de la lando sub la nord-vjetnama reĝimo.
CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
|