Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Roger Martin du Gard

Renée Triolle oportune laŭdas (MONATO 2023/05, p. 26) la nesufiĉe faman francan verkiston Roger Martin du Gard, kies verkaro iel kongruas kun la idealo de nia movado. Mi opinias, ke estas interese por viaj legantoj kompletigi ŝian artikolon per citaĵo tirita el la kvara parto de lia ĉefverko Les Thibault, „La somero 1914”, en kiu li skribas pri Esperanto jene:

„Ĉe la bazo de la ŝtuparo tri viroj vigle diskutis en lingvo, kiu estis nek la hispana, nek la itala. Temis pri tri fervoraj esperantistoj. Unu el ili, Charpentier, profesoro en Laŭzano, veninte ĉi tiun tagon por aŭskulti la prelegon de Janotte, estris revuon sufiĉe legatan en la revoluciulaj medioj: ‚La esperantisto de Lemano’. Li neniam maltrafis okazon aserti, ke unu el la ĉefaj bezonoj de la internacia mondo estas universala lingvo, ke la alpreno de Esperanto, komuna helpilo de ĉiuj naciaj lingvoj, faciligos materialajn kaj spiritajn interŝanĝojn inter la homoj, kaj li ŝatis apogi sin sur la respektinda aŭtoritato de Kartezio, kiu, en privata letero, tre precize esprimis sian deziron de universala lingvo, tre facile lernebla, prononcebla kaj skribebla, kaj, tio estas precipa, kiu helpos komprenon ...”

Tio verŝajne ne indikas subtenon de plia Nobel-premiito al nia lingvo, sed almenaŭ afablan rigardon al ĝi.

Thierry TAILHADES
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 08-09, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Tailhades el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-05