HobioMONEROJGranda kelta trezoroLa 12an de junio 1771 norde de la vilaĝo Podmokly [pódmokli], je 60 km okcidente de Prago (Ĉeĥio 1), kamparano Jan Koch [koĥ], falĉis herbejon ĉe la samnoma rivereto. Tie li ekvidis multajn „flavajn butonojn kun stranga desegnaĵo”. Koch pensis, ke li trovis latunajn butonojn. Li metis ilin en sian poŝon kaj portis hejmen al la infanoj por ludo. Preterpasanta vendisto aĉetis la butonojn de la infanoj – unu peco kontraŭ unu krejcero, valoro hodiaŭ pli-malpli unu eŭro. La trovo ne restis sekreto. Multaj vilaĝanoj kuris al la rivereto kaj elfosis pliajn „butonojn”, kiuj fakte estis valoraj keltaj oraj moneroj. Princo Karl Egon la Unua de Fürstenberg eksciis pri la trovaĵo kaj ordonis konfiski ĉion. Entute oni transdonis 4200 monerojn. La restaĵo de la kaldrono, en kiu estis la moneroj, iĝis parto de kolekto en kastelo Křivoklát [kŝívoklat]. Pro sia unikeco ĝi estas unu el la plej gravaj arkeologiaj trovaĵoj. La kastela kolekto posedas kelkajn „ĉielarkajn” pelvetformajn monerojn el la trezoro de Podmokly. Ĉirkaŭ dudek samtipaj oraj moneroj troviĝas en la deponejo de la Nacia Muzeo en Prago. Tamen ne certas, ĉu ĉiuj devenas de la monera trezoro de 1771. Ankaŭ aliaj specimenoj estas listigitaj en pluraj muzeaj kolektoj ekster Ĉeĥio. Distribuo de la trovaĵoKia estis la situacio en 1771 laŭ tiamaj leĝoj pri distribuo de la malkovrita trezoro? Tiam unu triono de la trezoro apartenis al la ŝtato, dua triono al la terposedanto, kaj nur la tria triono apartenis al la trovanto. En la 18a jarcento unu triono de la trezoro de Podmokly ebligis komfortan vivon dum multaj jaroj. Sed la kalkulo en tiu okazo funkciis alimaniere. Imperiestrino Maria Theresia cedis sian trionon de la trezoro al Karl Egon la Unua de Fürstenberg. Fine la tuta trezoro falis en la manojn de la princo. La cirkonstancoj fine de la 18a jarcento malhelpis la konservadon de trezoro en ĝia origina formo. De la kaldrono, en kiu estis la moneroj, konserviĝis nur la supra parto. La elfositan trezoron – ĝi restis dum 2000 jaroj en la tero – preskaŭ tute oni transportis en la pragan monerpregejon. La oro origine devenas de la antikvaj keltaj loĝantoj en Bohemio en la 3a aŭ 2a jarcento antaŭ nia erao. Post fandado en la 18a jarcento oni pregis novajn orajn monerojn. Laŭ peto de princo Fürstenberg la germana imperiestrino Maria Theresia permesis al li pregi en 1772 orajn dukatojn kun sia portreto. Do la princo kreis al si oran monumenton en la formo de siaj propraj moneroj el la famekonata ora trezoro de kelta civilizo! Malgrandan nombron de keltaj moneroj oni veturigis al kastelo Donaueschingen por pliriĉigi la princan kolekton. Kelkajn pliajn monerojn la princo donacis aŭ vendis al diversaj monkolektoj, al kolektantoj aŭ interŝanĝis ilin kontraŭ aliaj moneroj. Petu pli detalajn informojn ĉe la aŭtoroj: esperanto@chello.at Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
Renate kaj Walter KLAG naskiĝis en Vieno. Ŝi studis tie la anglan lingvon, ekonomikon kaj geografion. Li studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto kaj numismato. Ambaŭ laboras kiel ĵurnalistoj en Aŭstrio. 1. Ĉeĥio tiutempe estis parto de la habsburga imperio.
|