MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

URBO-ĜEMELIĜO

Erevano-Carrara manoj de amikeco

Kunlaborado inter ĝemelaj urboj okazas en diversaj sferoj: ekonomiaj, scienc-teknikaj, kulturaj, medicinaj, turismaj, konstruaj kaj aliaj.

Ĉio komenciĝis en 1961 dum internacia renkontiĝo okazanta en ĉiu dua jaro en la itala urbo Carrara, centro de elfosado kaj prilaborado de natura blanka marmoro. Ĝin partoprenis eksterlandaj skulptistoj, inter ili ankaŭ sovetiaj. En la sovetia delegitaro estis la armeno Ara Harutjunjan (1928–1999), kiu kunportis sian skulptaĵon nomatan „Juneco”.

Dum ekskurso al la fosejo de blanka marmoro Ara rimarkis grandajn skulptaĵojn: temis pri kapo kaj manoj de Kristo. Li interesiĝis: „Por kiu projekto estas faritaj tiuj eroj?” Oni klarigis al li, ke estis planate krei gigantan monumenton je Kristo, sed la mendinto ĉesigis la financadon kaj forlasis Carrara.

Konkretaj paŝoj

Reveninte hejmen Ara proponis al la urbestro de Erevano daŭrigi amikajn kontaktojn kun italoj kaj peti ilin donaci kaj transporti la „marmorajn manojn” el Carrara al Armenio.

En centra bulvardo de Erevano nun situas finita skulptaĵo de Ara Harutjunjan, nomata „Manoj de amikeco”.

Reciproka donaco

Kiel simbolon de amikeco, Armenio donacis al Italio steleon faritan el ruĝa tofo. Ĝi estas monument-fontano, kiu similas al mezepoka ĥaĉkaro (khachkar, armene խաչքար), ornamita per ĉizita vito. En la supra parto de la steleo situas figuro de la mita birdo Sirin. Ĉe ambaŭ flankoj de la steleo troviĝas ornamaj figuroj de virŝafoj.

Daŭrigo de amikaj ligoj

Multajn jarojn poste tiu historia fakto ekhavis novan signon, kaj en 2013 oficiala delegitaro el Erevano vizitis Carrara.

Renkontiĝo de urbestroj okazis ĉe bulvardo ĉe la maro, kie en 1967 estis starigita amikeco-monumento farita de la skulptisto Ara Harutjunjan.

Erevano havas 25 ĝemelajn urbojn: la unua estas Carrara (Italio), ekde la 12a de septembro 1973, kaj la lasta estas Teherano (Irano), ekde la 23a de januaro 2023.

liel
Lida ELBAKJAN
korespondanto de MONATO en Armenio


Lida ELBAKJAN estas geografiisto, patentologo, instruistino de Esperanto. Eksprezidantino de Armenia Esperanto-Asocio. Nun ŝi estas reprezentanto kaj sekciestro de ILEI en Armenio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 08-09, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lida Elbakjan el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-05