MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

RAKONTO

La vendisto de feliĉo

En la urba bazaro, ĝuste tie, kie estas la lastaj vendotabloj, troviĝis eta vendejo, en kiu maljunulo vendis feliĉon. Mi miris, kiel eblas vendi feliĉon kaj kiuj aĉetas feliĉon, tamen antaŭ la vendejo ĉiam atendis multaj homoj. Ja, iuj vere bezonas feliĉon.

Iam mi decidis eniri la etan vendejon kaj kompreni, kiel la maljunulo vendas feliĉon. Kompreneble mi bone sciis, ke ne eblas vendi aŭ aĉeti feliĉon, tamen mi estis ege scivola.

Kiam mi ekstaris antaŭ la vendejo, estis tagmeze kaj feliĉe ĉi tie ne estis aliaj homoj. Enirante la vendejon, mi iom miris. Mi supozis, ke ĝi estas malluma, mallarĝa, sed okazis, ke la vendejo estas vasta, pura, kaj la suno lumigas ĝin. Ĉe la granda fenestro pendis blankaj kurtenoj, en la mezo de la ejo staris ronda tablo kaj kelkaj seĝoj. Sur la muro, kontraŭ la pordo, estis bildo – montara pejzaĝo: arbaro kaj lago kun helblua kristala akvo. En la ejo sonis muziko. Ŝajnis al mi, ke neniu estas ĉi tie, sed aŭdiĝis mola voĉo:

–Bonan tagon, sinjoro, bonvolu. Mi ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis, ke en la angulo, proksime al la fenestro, staras maljunulo.

–Bonan tagon – salutis mi lin. – Mi venis por vidi kiel ... – provis mi klarigi, sed la maljunulo interrompis min:

–Kiel mi vendas feliĉon?

–Jes – diris mi.

–Bonvolu – kaj li proksimiĝis al mi.

Ne eblis diri kiomjara li estas. Ĉu sepdek aŭ okdek. Malalta kun hararo blanka kiel arĝento kaj kun okuloj, kiuj havis la koloron de la lago sur la pejzaĝo. Li estis preskaŭ elegante vestita, malgraŭ ke lia grizkolora kostumo aspektis iom eksmoda. Lia ĉemizo estis neĝblanka, lia pantalono precize gladita, kaj li havis malhelflavan kravaton.

La maljunulo atente rigardis min de la kapo ĝis la piedoj eble por diveni, ĉu mi havas sufiĉe da mono por aĉeti feliĉon. Dum li esploris min, mi rigardis la vendejon, en kiu ne estis kasregistrilo, nek aliaj varoj. Strange, preskaŭ nenio estis en la ejo kaj mi daŭre demandis min, kie estas la vendata feliĉo kaj kion ĝuste vendas la stranga maljunulo.

–Feliĉo – ekparolis mallaŭte la viro – eble por averti min – estas tre multekosta! Jes, oni devas bone pripensi, ĉu oni povas posedi ĝin.

Mi deziris denove diri al li, ke mi ne intencas aĉetadi, sed venis pro scivolo, tamen la maljunulo kvazaŭ divenis miajn pensojn kaj daŭrigis:

–Ĉiuj venas ĉi tien pro scivolo, ĉar neniu kredas, ke feliĉo estas vendebla kaj aĉetebla, sed kiu venas ĉi tien, mi unue demandas lin aŭ ŝin, kian feliĉon li aŭ ŝi deziras, ĉar estas diversaj feliĉoj: feliĉo pro sano, feliĉo pro riĉeco, feliĉo pro amo, feliĉo pro bona familio ... La feliĉo estas unusola. Ekzistas multaj diversaj feliĉoj, tamen mi vendas nur unu feliĉon, ĉu pro amo, ĉu pro sano, ĉu pro riĉeco ... Ne ekzistas feliĉo pro ĉio en la vivo. Multaj aĉetantoj ne povas decidi, kian feliĉon ili deziras, kaj ofte ili foriras sen aĉeti feliĉon. Aliaj aĉetas ian feliĉon, sed poste ili bedaŭras, ke ili ne aĉetis la ĝustan feliĉon, kiun ili bezonas. Eble vi scias kian feliĉon vi deziras? – demandis la maljunulo.

Mi tuj respondis, ke mi tute ne pripensis, kian feliĉon mi deziras.

–Kiam vi decidos kian feliĉon vi deziras, venu denove – diris la maljunulo kaj iom kapjesis por ĝisrevido.

Mi diris „ĝis revido” kaj iris el la vendejo. Irante sur la strato, mi daŭre meditis, kian feliĉon mi deziras: ĉu pro amo, ĉu pro riĉeco, ĉu pro sano ..., sed mi ne povis decidi. La maljunulo pravis: feliĉo estas nur unu, ne ekzistas multaj feliĉoj aŭ eble feliĉo tute ne ekzistas.

Julian MODEST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 08-09, p. 31.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-05