El diplomatia vidpunktoPROKSIM-ORIENTODiplomatia miraklo sen daŭrigoLa ĉefa politika temo de ĉiuj mondaj gazetoj estas la sensenca kaj sanga milito en Ukrainio, kaŭzita de rusa agreso. Ne mirinde do, ke pluraj aŭtoroj kaj ĵurnalistoj traktas nur tiun ĉi temon. En kirlo de tiuj aferoj oni iel forgesis, ke antaŭ 45 jaroj, la 17an de septembro 1978, estis subskribitaj pactraktatoj inter Egiptio kaj Israelo en la somera restadejo de la usonaj prezidantoj Camp David [kamp dejvid] (ŝtato Marilando), kiuj signifas historian ŝanĝon kaj malgrandan diplomatian miraklon en la politika situacio en Proksim-Oriento 1. Jen mallonga persona pripenso kaj ekskurso pri ĉi tiu delikata temo. Israel-palestina pintkunveno22 jarojn poste, en julio 2000, en Camp David okazis alia proksim-orienta paca pintkunveno, organizita de la usona prezidento Bill Clinton kun partopreno de la israela ĉefministro Ehud Barak kaj prezidanto de la Palestina Aŭtonomia Registaro, Jaser Arafat. Clinton volis daŭrigi en la tiel nomata genius loci („la bona kaj konfida etoso” de la loko) de Camp David kaj definitive solvi la israel-palestinan konflikton, kiun oni devas kompreni kiel nur parton, aŭ per aliaj vortoj, subaron de la tuta arab-juda konflikto. Tamen, Barak kaj Arafat estis harditaj kaj necedemaj diplomatiaj intertraktantoj kaj ekstreme eminentaj politikaj personoj en siaj landoj. La pintkunveno, malgraŭ la enormaj klopodoj de Clinton, finiĝis sen interkonsento. Do, la dua diplomatia miraklo en Camp David ne okazis. Bedaŭrinde. Fine de la pintkunveno estis eldonita nur triflanka deklaro, kiu difinis la ĝeneralajn principojn por estontaj intertraktadoj inter Israelo kaj Palestino. Nacieca konfliktoLa israel–palestina konflikto estas unu el la plej longdaŭraj konfliktoj en la mondo, kaj ne ekestis kiel klasika produkto de la malvarma milito. Ĝi estas ekskluzive nacieca konflikto, konfrontiĝo inter du partioj, kiuj postulas la saman teritorion. Ambaŭ flankoj havas teritoriajn pretendojn en la regiono, kiujn oni pravigas per multaj politikaj, ekonomiaj, geografiaj, religiaj kaj kulturhistoriaj argumentoj. La ŝlosilaj disputaj temoj inkludas la statuson de Jerusalemo, palestinajn rifuĝintojn, israelajn setlejojn, sekurecon, landlimojn, distribuadon de akvoresursoj en la teritorio ktp. Humanitara taskoPor solvi armitajn konfliktojn per diplomatiaj rimedoj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) per sia rezolucio 302 (de la 8a de decembro 1949) kreis la Agentejon de UN por Palestinaj Rifuĝintoj (angle United Nations Relief and Works Agency for Palestine Refugees in the Near East – UNRWA), kiu prizorgas socialajn servojn kaj urĝan helpon por palestinaj rifuĝintoj, kiuj loĝas en Jordanio, Libano, Sirio, Cisjordanio kaj la Gazaa Sektoro. La problemo pri palestinaj rifuĝintoj, kiu devis daŭri nur kelkajn jarojn, montriĝis esti plurgeneracia problemo. Serĉado de pacaj solvoMalgraŭ la malsukcesa fino de la pacprocezo, mondaj potencoj daŭre serĉis pacajn solvojn inter Israelo kaj la arabaj landoj. Kvankam la diplomatia iniciato Vojmapo por Paco el 2003 finfine ne sukcesis, ĝi estis interesa el la vidpunkto, ke kvar gravaj kaj fortaj ludantoj de la monda politiko kunlaboris pri ĝi: ne nur Usono kaj UN, sed ankaŭ Rusio kaj Eŭropa Unio (EU). Internacia komunumoLa internacia komunumo klopodas solvi la konflikton en Proksim-Oriento, sed sen longtempa sukceso. La ĝisnunaj deklaroj de ĉefaj mondaj organizaĵoj postulas sindetenon kaj dialogon. UN, EU kaj Eŭropa Parlamento adoptis kaj adoptas rezoluciojn pri la politika situacio en Proksim-Oriento, alvokante al dialogo de ĉiuj flankoj. Sen sukceso. Tamen, la malalta efiko de la rezolucioj ne signifas, ke ili ne havas signifon. Iliaj tono kaj enhavo esprimas specifan sintenon de la internacia komunumo. Montriĝas ankaŭ, ke usona diplomatio estas pli efika en la israel-araba konflikto ol la diplomatio de UN aŭ aliaj gravaj landoj. La agadoj de UN konsistas el rezolucioj, kiujn Israelo ignoras en la plej multaj okazoj, kaj el pacmisioj 2, kiuj ne kapablas malhelpi armitajn incidentojn aŭ konfliktojn. Neantaŭvidebla estontecoProksim-Oriento estas grava regiono por la mondo pro siaj energifontoj. Tio estas unu el la ĉefaj kialoj, kial diplomatia kaj politika evoluo en ĉi tiu regiono estas atente observataj de mondaj potencoj. Ĝi reflektas ilian engaĝiĝon kaj iom post iom fariĝis parta konfrontiĝo inter ili, kio donis al la sfero novajn politikan kaj diplomatian dimensiojn. La ĉefa motivo de la tuta israel-araba konflikto estas la malemo de ambaŭ flankoj interkonsenti. Kun iu favora politika konstelacio de ambaŭ partioj, sed ankaŭ de la internacia sceno, tiu konflikto povus esti almenaŭ parte solvita. Diversaj opiniojLa demandoj de la arab-israela konflikto, kiu (laŭ kelkaj politologoj kaj diplomatoj) iom post iom transformiĝis en nur israel-palestinan konflikton, influis ne nur mondan politikon kaj internaciajn rilatojn, sed ankaŭ ĝian ampleksan prezentadon en la mondaj amaskomunikiloj. Ne estas mirinde, ke diferencoj de opinioj polusigas la socion eĉ en la nuntempaj demokratiaj landoj. Tio estas ankaŭ unu el la multaj kialoj, kial nuntempe estas neeble atingi interkonsenton en la arab-israela konflikto. Do, nova diplomatia miraklo kaj alveno de paco estas en nevideblo. Bedaŭrinde.
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio. 1. Traktadojn inter la egiptaj kaj israelaj reprezentantoj, Anvar Sadat kaj Menaĥem Begin, mediaciis la tiama usona prezidanto Jimmy Carter. Malgraŭ la nekaŝita kaj malfermita malamikeco de Sadat kaj Begin, post du semajnoj da traktadoj ili subskribis du interkonsentojn, kiuj parte apogis novan pacprocezon en Proksim-Oriento. Ĉiuj tri reprezentantoj akiris la Nobel-premion pri paco, Sadat kaj Begin en 1978, Carter en 2002. Sed por la araba mondo tio estis granda perfido de Egiptio, kiu poste estis forpelita el la Araba Ligo, kaj Sadat-on murdis en 1981 islamaj fundamentistoj.2. Vidu ekz. Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Kontrolado de Armisticoj (The United Nations Truce Supervision Organization – UNTSO), Kriztrupo de Unuiĝintaj Nacioj (The United Nations Emergency Force – UNEF), Observotrupo de Unuiĝintaj Nacioj pri Bataldisiĝo (The United Nations Disengagement Observer Force – UNDOF), Portempa Trupo de Unuiĝintaj Nacioj en Libano. (The United Nations Interim Force in Lebanon – UNIFIL).
|