PolitikoSAUDA ARABIOĈu toleremo progresas?Sauda Arabio estas islama absoluta monarkio, kie laŭleĝe iu ajn neislama kulto estas malpermesata kaj persekutata. Kleruloj de la hanbala jurskolo, la plej rigora el la kvar agnoskataj islamaj skoloj, asertis, ke eĉ ŝijaistoj kaj kredantoj de islamdevenaj religioj (kiel ahmadismo aŭ bahaismo) ne rajtas praktiki sian religion en la regno. Konvertito el islamo al iu ajn alia religio alfrontas mortpunon. Strikte malpermesata estas montrado de ĉiuj neislamaj religiaj simboloj. Kompreneble, ne ekzistas preĝejoj de aliaj religioj. Religia aŭtoritato, „la komitato por antaŭenigo de virto kaj antaŭevitado de malvirto”, aktive zorgas, ke aliaj kultoj ne aperu en la publika sfero. Nova generacio de regantoj tamen ŝajne gvidas la landon al ia toleremo. La ŝtata religia politiko tuŝas milionojn da eksterlandanoj, kiuj venas al Sauda Arabio serĉante laboron. Oni taksas, ke triono el la 27 milionoj da saudaj loĝantoj estas enmigrintoj. La plimulto de la eksterlandaj laboristoj estas kristanoj, t.e. kredantoj de la katolika, ortodoksa, kopta aŭ diversaj protestantaj eklezioj, sed al Sauda Arabio venas ankaŭ hinduoj, budhanoj, sikoj ktp. Nova reganta generacioEn la lando tamen estas indicoj pri rapida malstriktigo de la religia politiko kaj malpli radikala observado de la islamaj reguloj fare de la pli juna generacio de decidantoj en la reĝa familio. La sauda kulturministro, princo Badr bin Abdulla al-Saud (n. 1985) aĉetis en 2017 la pentraĵon „Savanto de la mondo” de Leonardo da Vinci. La aĉeto fariĝis tre fama pro la vendovaloro de 450 milionoj da dolaroj. Tio signifas, ke la Savanto de la mondo estas nuntempe la plej multekosta pentraĵo en la mondo. Estas rimarkinde, ke juna sauda ministro do akiris artaĵon, kiu portas ne nur altegan artan valoron, sed enhavas profundan kristanan signifon. Signifa detaloLa sekva paŝo estis vere gravega. En majo 2018, dum oficiala vizito de la sauda kronprinco Muhammad bin Salman (n. 1985, ofte nomata „MBS”) en Egiptio, en amaskomunikiloj aperis lia foto kun la kopta papo Taŭadros la 2a, en la kaira kopta katedralo. Sur ĝi estis signifa detalo: la fono estis bildo de Jesuo. La saman jaron en decembro, la kopta episkopo Ava Markos alvenis al Riado por renkontiĝo kun Muhammad bin Abdul Karim, sekretario de la Islama Mondligo, kaj celebris la entute unuan kristanan diservon en Sauda Arabio. Kelkajn tagojn poste Riadon oficiale vizitis la papo Taŭadros la 2a mem, kiu ankaŭ gvidis koptan diservon por egiptaj elmigrintoj. Konstruotaj preĝejojLa procezo ne ĉesis. MBS permesis en 2022 ornami kristnaskajn arbojn per garnaĵoj, li ankaŭ sciigis, ke en Neom, la estonta super-moderna urbo, estas konstruotaj kristanaj preĝejoj. Kristnaska kopta diservoĈi-jare en januaro la episkopo Markos okazigis monatan paŝtistan viziton en Sauda Arabio. Koptaj diservoj okazis multfoje ne nur en Riado, sed ankaŭ en Ĝido kaj aliaj urboj kaj urbetoj. La plej grava kaj videbla okazaĵo estis la kristnaska diservo la 7an de januaro en Riado, kun 3000 ĉeestantaj kredantoj. EsperojVidante la progreson en la religia toleremo, oni povas esperi, ke la sekva paŝo estos sauda interparolado kun la Sankta Seĝo. Ekzistas antaŭekzemplo en la regiono – en februaro la sultanlando Omano establis diplomatiajn rilatojn kun Vatikano. Maksat KUDAJBERGEN
|