MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

BELGIO

Geografie proksimaj, socie malproksimaj

Belgio estas nur 30 000 kvadratkilometrojn granda. La plej longa distanco inter du kontraŭaj limoj estas 280 kilometroj. Administre tiu malgranda ŝtato havas kompleksan strukturon: ĝi dividiĝas en tri regionojn (flandra, valona, brusela ĉefurba) kaj tri komunumojn (flandra, franca, germana). Tie loĝas 11,5 milionoj da homoj: en Flandrio 6,7 en Valonio 3,6 kaj en Bruselo 1 1,2. Flandrio plej dense loĝatas: sur 40 % de la landa teritorio loĝas 60 % de la loĝantaro.

Evidente la kontaktoj inter la regionoj estas intensaj. Precipe dum la pandemiaj jaroj multaj flandroj remalkovris la ĉarmon de feriado en Valonio, kie triono de la surfaco estas arbara. Kaj multaj bruselanoj kaj valonoj ŝatas restadon ĉe la flandra marbordo. Multaj flandroj rememoras siajn lernejajn ekskursojn al turismaj vidindaĵoj en Valonio kiel la kavernoj de Han, la citadelo de Dinant ktp, dum valonaj infanoj amase vizitadas la urbojn Bruĝo, Gento, Antverpeno kaj aliajn. La uzo de tri oficialaj lingvoj ĝenerale ne malhelpas la oftajn amikajn rilatojn.

Granda diverseco

La diverseco tamen montriĝas, kiam oni rigardas kelkajn nombrojn: La mezuma laŭkapa enspezo estas po 21 000 eŭroj en Flandrio, 18 500 en Valonio kaj 15 500 en Bruselo. En Belgio 71,9 % de la loĝantoj havas pagatan laborpostenon. Tiu procentaĵo estas 76,7 en Flandrio, 65,7 en Valonio kaj 65,2 en Bruselo. Sama breĉo videblas rilate senlaborulojn: 3,2 % en Flandrio, 8,4 % en Valonio kaj 11,5 % en Bruselo. La diferenco rimarkeblas ankaŭ, se ni komparas la elcenton de studentoj, kiuj forlasas la lernejon sen iu ajn diplomo: Flandrio 4,9; Valonio 8,6 kaj Bruselo 7,4.

Evidentas, ke multflanke Flandrio estas pli prospera. Nu, tiaj diferencoj videblas en multaj landoj. Aliflanke oni povus atendi en tiel malgranda, dense loĝata lando sen naturaj limoj, ke tiuj regionoj influas kaj inspiras unu la alian, kaj ke la diferencoj malgrandiĝas. Sed ili restas.

Historiaj kialoj

En la 19a jarcento Valonio estis ĉe la pinto de rapida industriiĝo. Pro la kombino de fererco en la grundo kaj karbominejoj ŝtalproduktejoj floris. Ĝuste pro tiuj industriaj entreprenoj kun vivdanĝeraj laborcirkonstancoj tie ankaŭ unue ekestis sindikataj agadoj. Ĝis nun la Socialisma Partio (en la franca Parti Socialiste – PS) delonge estis kaj restas la plej granda partio en Valonio. La politikistoj emfazas la rajtojn de la dungitaro je financa subteno. Kiam okazas sociaj konfliktoj en Belgio oni rimarkas pli grandan emon por striki en Valonio kaj ankaŭ pli grandan partoprenantaron.

En la 20a jarcento, kiam la valonaj karbominejoj elĉerpiĝis kaj la valona industrio forte regresis, la ekonomiaj ebloj en Flandrio rapide kreskis, interalie pro la disvolviĝo de la havenoj, pro ilia centra pozicio en Eŭropo kaj la disponeblo de laborfortoj malpli multekostaj, kun junuloj, kiuj vidis eblojn por novaj iniciatoj. Aŭdeblas aro da rakontoj pri flandroj, kiuj komencis kiel loka fakulo aŭ komercisto en la prospera periodo post la dua mondmilito kaj nun gvidas entreprenon kun centoj da dungitoj.

Valonio maldekstrema

Laŭ la plej aktuala opinisondado fine de marto 2023 la maldekstrema PS akirus 25,5 % de la voĉoj, sed ĝi ricevas fortan konkurencon de la ekstrem-maldekstrema Laborpartio de Belgio (en la franca: Parti du Travail de Belgique – PTB) kun 17,6 %. Post kiam ĉiuj belgaj politikaj partioj dividiĝis en sendependajn unuojn laŭ la regionoj, PTB/PVDA (Laborpartio, en la nederlanda: Partij van de Arbeid) restas la sola unueca belga partio, kaj se oni sumigas la rezultojn de ties du aloj (17,6% + 8%), tio egalas al la rezulto de PS.

Flandrio dekstrema

Nun montriĝas politika anomalio: laŭ la jam menciita aktuala sondado la du plej grandaj partioj en Flandrio estas la dekstra Nov-Flandra Alianco (en la nederlanda: Nieuw-Vlaamse Alliantie – N-VA) kaj la ekstrem-dekstra Flandra Intereso (en la nederlanda: Vlaams Belang – VB), kiuj akirus 21,6 % kaj 25 % 2 de la voĉoj.

Malkontentuloj

Ŝajnas al politikologoj, ke Valonio estas viktimo de sia historio: la fortaj sindikatoj kun longa tradicio fokusiĝas al maksimuma protekto de la rajtoj de la dungitoj. En la praktiko la nuntempaj entreprenoj postulas pli da adaptiĝemo, fleksiĝemo. Valonaj sindikat-gvidantoj malfacile sukcesas akcepti tion, kaj tiel la maldekstraj partioj fariĝas konservemaj, dum flandroj pli facile vidas kaj akceptas novajn ŝancojn, kaj iĝas progresemaj.

Parenteze, pri la sukcesoj de la ekstremismemaj partioj, tiuj politikologoj argumentas ankaŭ, ke ili ne grupigas amason da homoj, kiuj volas revolucian neniigon de la belga ŝtato en la norda aŭ transiron al komunisma ŝtatformo en la suda landoparto, sed ke ili precipe servas kiel kolektujoj de malkontentuloj, ĉar la fido je politikistoj, post malkovroj de multaj skandaloj en la pasintaj jardekoj, ege malkreskas.

Konflikto ĉe Delhaize

En la momento, kiam tiu ĉi teksto estas verkata, regas granda konflikto ĉe la entrepreno Delhaize, kiu vendas nutraĵojn en serio da grandaj vendejoj, sed ankaŭ pere de memstaraj filioj. Tiuj filioj faras kontrakton kun la entrepreno, konservas la entreprenan nomon kaj distribuas ĝiajn varojn, sed memstare organizas sian komercon.

La posedantoj de Delhaize konstatis, ke iliaj propraj vendejoj perdas klientojn, kaj spertas malprofiton, dum la memstaraj filioj ja prosperas. Ili do decidis vendi ĉiujn siajn proprajn vendejojn. La 17 000 dungitoj de Delhaize timas perdi siajn kontraktajn avantaĝojn post la vendo de tiuj vendejoj kaj strikadas. Kiel ofte la strikoj en valonaj unuoj estas ĝeneralaj, dum en Flandrio la plimulto de la vendejoj tamen daŭre funkcias. Denove Valonio montras tiun reflekson por solidare agadi kontraŭ la granda kapitalista konzerno, dum en Flandrio iuj reagas: ju pli da memstaraj vendejoj, des pli da ebloj por lokaj homoj por mem organizi sian komercon kaj tiel plifortigi la rilatojn kun siaj klientoj.

Stranga situacio

Belgio estas do malgranda lando kun tri lingvogrupoj, kie individuoj amike interrilatas, sed politike spertas grandajn distancojn, kiuj tendencas eĉ pliakriĝi.

1. En la teksto estos uzata „Bruselo” anstataŭ la longa oficiala „Brusela Ĉefurba Regiono”.
2. Tradicie, rilate politikan tendencon oni aljuĝas al „dekstra” la epiteton konservema kaj al „maldekstra” la adjektivon progresema.
ivdu
Ivo DURWAEL
korespondanto de MONATO en Belgio

(Re)legu ankaŭ la artikolon de Ivo Durwael Ĉu Belgio pluekzistos? (MONATO 2022/08-09, p. 30).


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 07, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-06-03