MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ĈILIO

Projekto minita, pingveno savita

Ĉilio estas minada lando, kaj minerala ekspluatado de kupro, fero kaj litio estas unu el la plej gravaj partoj de ĝia ekonomio. Pro tio, ofte minado konfliktas kun aliaj riĉaĵoj, ĉefe la medio kaj la endemiaj ekosistemoj.

Kutime, polemiko aperas, kiam novaj minad-projektoj estas anoncitaj. Homoj, kiuj pensas, ke ekonomia kreskado estas la plej grava celo de Ĉilio, ofte argumentas, ke aferoj kiel ekologio kaj indiĝenaj rajtoj estas malpli utilaj por ĉilianoj ol pli da mono kaj laboro. Sed tiuj homoj, kiuj estas kontraŭ novaj projektoj, pensas, ke la evoluo de Ĉilio ne povas dependi nur de minado de kupro kaj litio.

Lastjare, ĉilia kortumo nuligis litian minad-projekton en la dezerto Atacama, plejparte pro postuloj de indiĝenaj komunumoj. Kaj ĉi-jare, en januaro, alia projekto estis nuligita, ne pro kortumo, sed pro decido de la registaro de Gabriel Boric, kiu promesis haltigi la projekton dum sia prezidanta kampanjo.

Polemika projekto

La projekto nomiĝis Dominga kaj estis proponita de la korporacio Andes Iron, kiu planis investi 2,5 miliardojn da dolaroj. Estis antaŭviditaj du minejoj, kiuj produktus ĉiujare 12 milionojn da tunoj da koncentrita fero kaj 150 000 tunojn da kupro, kaj ankaŭ servaj haveno, sensaligejo kaj deponejo por la procezaj restaĵoj.

Ekde sia komenco Dominga estis polemika pro du kialoj: ligoj inter kompanio Andes Iron kaj politikistoj kiel la eksprezidanto Sebastián Piñera, kaj ebla damaĝo al la najbara Nacia Naturrezervejo Humbolta Pingveno.

Estas rimarkinde, ke en la sama loko, kie oni planis starigi Dominga, estis aprobita en 2010 la projekto Barrancones, kiu antaŭvidis la konstruadon de termocentralo. Post la viglaj protestoj de ekologiistoj kaj komunumaj grupoj la tiama prezidanto Piñera, kiu estis kune kun sia familio akciulo de Andes Iron pere de mutualaj fondusoj, nuligis la planojn.

La ligoj – ekonomiaj, personaj ktp – kun kompanioj kiel Andes Iron ne estis la sola kaŭzo de polemikoj, kiuj karakterizis la karieron de la prezidanto Piñera. Li estis konsiderata unu el la respondeculoj de la krizo de Banco de Talca (1980), en kiu li oficis kiel ĝenerala administranto. Alia polemiko, Piñeragate, ekflamis en 1992 post kiam disvastiĝis sonregistraĵo, en kiu li strebis influi la demandojn de televida debato por malpliigi la prestiĝon de sia konkurantino Evelyn Matthei dum la prezidanta kampanjo.

Grava naturrezervejo

Aliflanke, la rezervejo, kiu estus nur 30 kilometrojn for de la haveno kaj la sensaligejo, estas hejmo de la humbolta pingveno (Spheniscus humboldti) kaj multaj aliaj specioj. La rezervejo konsistas el tri insuloj Chañaral, Choros kaj Damas, kaj por viziti ilin oni devas veturi per ŝipo. Tiel, oni povas vidi bestojn kiel sud-amerikan marleonon (Otaria flavescens), botelnazan delfenon (Tursiops truncatus), maran lutron (Lontra felina), bluan balenon (Balaenoptera musculus) ktp. La rezervejo gravas kaj por turistoj kaj por sciencistoj, kiuj vizitas ĝin por vidi belajn bestojn aŭ por studi kiel protekti ilin.

La rezervejo estis fondita de la registaro de Ĉilio en 1990, kaj ekde sia komenco ĝi estas tre grava naturrezervejo por Ĉilio, kun unu el la plej grandaj populacioj de la humbolta pingveno en la mondo.

Reagoj

Eĉ se neniu kontestas la naturan gravecon de la rezervejo, la nuligo de la projekto kreis viglajn polemikojn. Iuj asertis, ke nun la ĉiliaj institucioj estas malpli kredindaj por eksterlandaj investantoj, ĉar la nuligo okazis per politika decido anstataŭ aplikado de reglamenta sistemo pri ekologio. Aliaj diris, ke la decido estas necesa por plenumi kampanjajn promesojn de Boric al ekologiismaj grupoj.

Eĉ la ambasadoro de Argentino en Ĉilio, Rafael Bielsa, parolis kontraŭ la decido, ĉar la projekto Dominga enhavis grandan havenon, kiun la internacia vojo Agua Negra uzus por komerco kun Argentino. Li diris: „kvin specioj de bestoj vekiĝis hodiaŭ saltante feliĉe, ĉar ili ne malaperos.”

Plia skandalo

La ministrejo pri eksterlandaj rilatoj volis respondi al la ambasadoro, sed poste disvastiĝis sonregistrado de kunveno, en kiu la ministrino Antonia Urrejola kaj aliaj partoprenantoj parolis neformale kaj kun insultoj pri la afero. Tio kreis skandalon, kaj rezulte la ministrino eksiĝis.

Estonteco

Post la nuligo de la projekto Dominga, Andes Iron decidis apelacii al medio-tribunaloj. Intertempe, la registaro de Boric anoncis subvenciadon de 600 miliardoj da pesoj por la regiono La Higuera, kiu do alimaniere ricevos investon en laboro kaj infrastrukturo.

Nun, oni povas konkludi nur, ke Ĉilio batalos en la estonteco inter du pozicioj, ekonomia evoluo per minada ekspluatado kaj protekto de la medio per leĝa reguligo kaj politikaj decidoj. La nuligo de Dominga estas venko de la media protektado super la ekonomia evoluo de la zono. Ĉilio estas minada lando, sed la mondo esperas, ke ĝi povas samtempe esti ankaŭ ekologia lando.

leoa
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio


Leonardo ARAYA estas studento pri sociologio.

(Re)legu ankaŭ la artikolon de Leonardo Araya Imposta reformo kaj minado en Ĉilio (MONATO 2022/10, p. 10).


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 07, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-06-02