PolitikoKOLOMBIOĈu Hispanio peros pacprocezon?Fine de 2023 (aŭ komence de 2024) okazos la venonta balotado en Hispanio. La nuna registaro konsistas el maldekstra koalicio, subtenata de diversaj naciismaj partioj el Katalunio kaj Eŭskio. Eblas, ke iel ĉi tiu koalicio sukcesos ripeti la rezultojn de la lasta balotado en 2019. Tamen, ĉe la horizonto estas ankaŭ la eblo, ke la nova registaro konsistos el Popola Partio (PP, konservativa dekstro), kune kun Vox (novliberala ekstremdekstro), kaj aliaj malpli gravaj partioj. Se tio realiĝus, ĉi tiu ŝanĝo en la venonta hispana registaro signifus gravan turniĝon multflanke, kiu eĉ influus landojn ekster la hispanaj landlimoj. Strebo al pacoNur la teoria eblo, ke la dekstro povas gajni, jam havis konkretajn efikojn, ekzemple en Kolombio, kie la registaro de la maldekstrema prezidento Gustavo Petro celas atingi definitivan pacon en la lando, tiel ĉesigante jardekojn da perforto. Antaŭe la tiama prezidento Juan Manuel Santos sukcesis atingi partan pacon kun la gerilanoj de la Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio (en la hispana: Fuerzas Armadas Revolucionarias de Colombia – FARC). Pro tio li ricevis la Nobel-premion pri paco. Petro deklaris, ke li volas daŭrigi laŭ tiu ĉi linio kaj fari novajn pactraktatojn kun aliaj armitaj grupoj, inkluzive de Nacia Liberiga Armeo (en la hispana: Ejército de Liberación Nacional – ELN), kun kiu nuntempe okazas armita konflikto, kaj kun kiu jam komenciĝis konversacioj pri paca intertraktado. Kun 2400 batalantoj, ELN estas la lasta grava gerila grupo aktiva en la kolombia konflikto. Ligoj inter la landojFakte, la rilato inter Hispanio kaj la kolombia pacprocezo estas intensa kaj daŭras multajn jarojn. Interalie, ĉar pli ol duonmiliono da kolombianoj loĝas en Hispanio, inkluzive de miloj da ekzilitoj rezulte de la perforto kadre de la konflikto. Ekzistas ankaŭ multaj ligoj inter neregistaraj kaj sociaj organizaĵoj en la du landoj kaj ankaŭ inter la respektivaj registaroj. Specife, meze de 2022, la nuna ĉefministro de Hispanio, Pedro Sánchez, proponis servi kiel garantianto de la procezo, kaj ke, interalie, Hispanio gastigu unu el la intertraktadoj en la pacprocezo. Sánchez estis tiam rigardata kiel neŭtrala figuro (ideologie proksima al kolombia prezidento Petro kaj samtempe akceptebla de ELN), kiu povus helpi garantii la plenumon de la pacprocezo, precipe dum la dua duono de 2023, ĉar en tiu semestro la ibera lando prezidos la Konsilion de Eŭropa Unio. Kolombiaj dubojTamen, konsiderante la perspektivon de estonta hispana registaro formata (almenaŭ parte) de la ekstrema dekstrularo, kelkaj el la roluloj en la kolombia konflikto malfavoras nuntempe tian diplomatian rolon de la hispanoj. Se havi NATO-membrolandon kiel garantianton jam estis defio por konvinki la maldekstrajn gerilanojn de ELN, aldone kolombiaj intertraktantoj nun timas devi rilati kun hispana registaro gvidata de Vox. Tial, Kolombio vetois ajnan partoprenon ĉe la plej alta nivelo de la hispana registaro en sia pacprocezo. Fine, Hispanio ne plu estos prestiĝa diplomata rolulo en Kolombio, ĉar la timo pri eventuala ekstremdekstra registaro malhelpas ĝin ludi tian gravan rolon en internaciaj rilatoj. Tamen, Hispanio (kaj ankaŭ Ĉilio) verŝajne ludos ian duarangan rolon por subteni la pacprocezon, precipe en ekonomiaj aferoj kiel sendado de evoluhelpo. VoxVox estas politika partio, kiu aperis kiel disiĝo de PP, kun proksimaj ligoj al la diktaturo de Franco. Ĝi multe kreskis en la lastaj jaroj, kritikante la influon de la inisma movado (kaj aliajn progresemajn ŝanĝojn, kiel la ampleksigo de la rajtoj de GLATI-uloj 1) en la hispana socio, krome elmontrante aliepokan hispanan naciismon, ĝuste kiam la kataluna naciismo klopodis okazigi sendependecan referendumon. Aliaj armitaj grupojĈiuokaze, eĉ se paco estos atingita kun ELN, tio ne signifos la finon de perforto en Kolombio. Estontece la kolombia registaro ankoraŭ devos alfronti la diversajn armitajn grupojn ligitajn al drogŝakrado, kiuj de jardekoj funkcias preskaŭ senpune en la lando.
Javier ALCALDE
korespondanto de MONATO en Hispanio
1. GLATI: akronimo por gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj kaj interseksuloj (red.)
|