MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

KANTOJ

Intervjuo kun Mikaelo Bronŝtejn

MONATO: Estimata Mikaelo, dankon, ke vi akceptis doni intervjuon al ni. Vi estas vaste konata en Esperantujo kiel aŭtoro de originala esperanta literaturo kaj tradukinto en Esperanton de libroj de ruslingvaj verkistoj. Inter ili troviĝas la fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij, kaj Dina Rubina. Kaj ne malpli vaste vi estas konata kiel aŭtoro de kantoj, kiujn vi mem kantas, kun via gitarakompano. Tamen oni povas rimarki, ke dum la kelkaj lastaj jaroj ne aperis novaj kantoj de vi. Ĉu tio estas vera, aŭ mi preteratentis ion?

Mikaelo Bronŝtejn: La kantoj venas, la kantoj foriras.

Mi versas dum la tuta vivo, sed miaj versaĵoj iĝis kantoj nur pro ekstrema ekscitiĝo, kiam aperis la junulara Esperanto-movado. Mi sentis, ke mi povas pli efike tuŝi la korojn de miaj amikoj per miaj versaĵoj, se mi inventu simplajn melodiojn por tiuj. Kaj mi sentis, ke la amikoj bezonas miajn kantojn. La unuaj prezentindaj kantoj aperis en 1969.

En 2019, neatendite, forpasis mia filo. Tio estis fortega bato por mi. Post tio la kantoj foriris per si mem. Mi daŭre versas, sed neniu versaĵo fariĝis kanto.

La kantonaska periodo 50 jarojn longa estas finita.

MONATO: Ve, mi ne sciis pri via perdo, mian kondolencon al vi! Ĉu vi permesas demandi, kiom aĝa estis via filo, kaj kio kaŭzis lian forpason, malsano aŭ ia akcidento?

Bronŝtejn: Mia filo forpasis en oktobro 2019, en la aĝo de 42 jaroj, pro malsano.

MONATO: Vi diris, ke la kantoj foriris nun. Sed ĉu eble aliaj kantistoj kantas viajn novajn versaĵojn?

Bronŝtejn: Jes, Ĵomart kaj Mikaelo Povorin komponis melodiojn por kelkaj miaj tekstoj.

MONATO: Kia estas la proporcio de graveco inter melodio kaj teksto en viaj kantoj?

Bronŝtejn: La proporcion inter melodio kaj teksto en la barda kanto oni neniam mezuras. Pli gravas la teksto, sed la melodio devas esti konvena por ĝi. Pri kruelaĵoj mi ne kantas fokstrote, pri gaja festo mi ne kantas funebre.

MONATO: Mi memoras mian sperton pri melodio kaj kantoteksto. Por mia dokumenta filmo en Esperanto Somero de Sigrid mi uzis la kanton de Ĵomart kaj Nataŝa kun via versaĵo En nekutime krispa mond' (kompreneble, kun la konsento de la aŭtoroj). Komence, mi devas konfesi, la teksto ŝajnis al mi ne vere taŭga. Sed poste mi aprezis ĝin: ĝi estas iel sorĉa. Kaj la kanto, laŭ mi, perfekte konvenis al la epizodo de la filmo. Tamen ĝi estas la sola kanto, por kiu ni ne faris subtekstojn en la angla kaj en la rusa, propononte la filmon al kinofestivaloj. La versaĵo estas laŭ mi tiom kompleksa, ke mi kompatis tradukistojn kaj spektontojn de la filmo (ĉi tie devas esti emoĝio de rideto).

[Responde al miaj vortoj Mikaelo legas al mi sian propran liberan tradukon de tiu ĉi versaĵo en la rusan lingvon.]

Mi reagas: Brila libera traduko! Ĝi al mi eĉ pli plaĉas ol la esperanta originalo. La kaŭzo de tio verŝajne kuŝas en la fakto, ke mi regas la rusan pli bone ol Esperanton. Mi petas vian pardonon, Mikaelo, tamen mi ne uzos tiun ĉi tradukon por la subtekstoj en la filmo pro du kialoj.

Unue, tiu ĉi brila versaĵo povas tiri la atenton de spektantoj for de la filmbildoj, do povas okazi konkurenco inter du artoj – poezio kaj kino. Nur esperantistoj povas ĝui ilin samtempe.

Due, jam neaktuala estas uzado de subtekstoj por kinofestivaloj. La filmo partoprenis iaforme la festivalon en la svisa urbo Nyon en 2020, kaj nun ĝi estas jam „maljuna” por aliaj festivaloj. Kaj en Esperantujo la filmo Somero de Sigrid havas malfacilan sorton. La planita premiero dum UK-2020 en Montrealo ne okazis pro la pandemio, kaj la premiero dum BET-56 en Klajpedo (Litovio) ne okazis pro la komenciĝinta damna milito de Rusio kontraŭ Ukrainio.

Mi ĝojas, ke vi, Mikaelo, tamen, sukcesis tiam dum BET-56 prezenti vian novan romanon Simeono, almenaŭ virtuale.

MONATO: Vi estis iam la prezidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado) kaj multfoje kantis dum la famaj tendaroj organizitaj de SEJM. Ĉe la fino de tendaro la partoprenantoj kutime faris „amikan rondon” kaj kune deklamis: Per Esperanto por mondpaco kaj amikeco – ĝis revido, ĝis revido, ĝis revido!

Kiel vi scias, la prezidanto de REU (Rusia Esperantista Unio) arde apogas la agresan militon de Rusio kontraŭ Ukrainio, kaj lin subtenas sufiĉe multaj rusiaj esperantistoj. Laŭ mi, tio estas perfido de idealoj ne nur de SEJM, sed ankaŭ de L. Zamenhof. Kia estas via opinio pri tio?

Bronŝtejn: Mi opinias, ke gvidanto de ĉiu ajn pacdefenda organizaĵo (kaj REU ja devas defendi pacon) ne rajtas aprobi militon. Koncerne aliajn esperantistojn – ĉiu rajtas havi propran opinion. La tempo montros, kiu pravas.

MONATO: Jes, la tempo montros ... Kun iom da bedaŭro mi devas konstati evidentan fakton, ke esperantistoj estas ordinaraj homoj, ne tro malsamaj de aliaj homoj. Ni ekmemoru pri la eksigo de ĉiuj judaj membroj el germanaj Esperanto-organizaĵoj en la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento. Kaj ni ne scias, kiel kondutus sovetiaj esperantistoj en 1939–40, se preskaŭ ĉiuj ili ne estus pli frue detruitaj fare de la stalina reĝimo.

Vi skribis kelkajn historiajn romanojn. Eble vi skribos iam novan romanon pri la nuna tragika tempo, ĉu ne?

Bronŝtejn: En la 21a jarcento okazis multaj atentokaptaj eventoj en la mondo, en Rusio kaj en Esperantujo aparte. Mi ne estas juna, kaj la aĝo malfaciligas mian laboron. Sed se la sorto ne avaros vivotempon por mi, mi verkos pri la moderna epoko. Dume vi povas legi miajn opiniojn pri ĝi en miaj versaĵoj aktualaj.

MONATO: Ni esperu, ke la sorto ne estos avara. Mi deziras al vi longajn kaj fruktodonajn jarojn! Kaj mi esperas ankaŭ, ke viaj novaj kantoj naskiĝos malgraŭ ĉio.

salm
Aleksej SALOMATOV


Aleksej Salomatov estas fotisto kaj dokumentfilmisto.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 06, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Aleksej Salomatov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-08