MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

RUSIA INVADO

Sep kaŭzoj, pro kiuj ŝanĝiĝas la nuntempa mondo

Komence de ĉi tiu kalendara jaro, grupo de 24 fakuloj el la prestiĝa Chatham House1 en Londono, ankaŭ konata kiel la Reĝa Instituto de Internaciaj Aferoj, resumis en diskuto la ĉefajn ŝanĝojn en la mondo kaŭzitajn de la rusia milito en Ukrainio en la kampoj de geopolitiko, sekureco, energio kaj liverĉenoj. Jen kelkaj el iliaj analizaj pensoj kaj diplomatiaj konsideroj.

Ŝanĝoj en aliancoj

La rusia agreso en Ukrainio kreis politikan konstelacion de tri diversaj grupoj de ŝtatoj. Tiuj, kiuj aliĝis al Rusio de Putin, tiuj, kiuj promesis subtenon por Ukrainio, kaj grupo de nealiancaj landoj, kiuj rezistas engaĝiĝon kaj/aŭ faras singardajn diplomatiajn kalkulojn sur la fono de la necerta rezulto de la milito.

La ŝtatoj de Eŭropa Unio (EU) rapide reagis per ampleksaj sankcioj kaj elpaŝoj kontraŭ Rusio. En Azio, nur Singapuro, Sud-Koreio kaj Japanio forte defendis Ukrainion. La plej grandaj potencoj en la regiono, Ĉinio, Hindio kaj Indonezio, rifuzis esprimi sian opinion pri iu el la batalantaj flankoj en la konflikto. La plimulto de la aziaj landoj pragmate decidis konservi siajn rilatojn kun Rusio pro diversaj ekonomiaj, armeaj kaj diplomatiaj kialoj.

Turkio fariĝis grava nova diplomatia ludanto en la konflikto. Ĝi helpis peri interkonsenton por rompi la grenblokadon 2, ĝi funkciis kiel humanitara bazo por interŝanĝo de ostaĝoj kaj aranĝis (ĝis nun malsukcesajn) pactraktadojn.

Eŭropa sekureco

La rusia invado de Ukrainio konfirmis por multaj el la najbaroj de Rusio, ke ili ne eraris en siaj internaj analizoj de la armea minaco de Moskvo. Fakte, la milito akcelis paŝojn, kiuj estis antaŭe nepenseblaj, kiel ekz. akiro de kandidatstatuso de Ukrainio por EU-membreco. La rusia invado pliigis la ĉeeston de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) en orienta Eŭropo. Putin faris genian paŝon kaj aŭdacaĵon, kiam li altiris militajn fortojn de NATO pli proksimen al siaj landlimoj.

La rusia invado alportis novan specon de informmilito, nome la ampleksan uzon de spioninformoj de nefermitaj fontoj (uzata angla mallongigo OSINT, open source intelligence). Uzante la eblojn de satelitaj bildoj, plurfunkciaj telefonoj kaj sociaj amaskomunikiloj, ukrainaj fortoj ŝanĝis la tradician ĉenon de armea maŝinaro. Ĉi tio validas ankaŭ por la konekto de kibernetikaj kaj droneaj operacoj. Do, ĉi tiu milito povas esti konsiderata la unua longdaŭra kaj konstanta konflikto, en kiu ĉiuj nuntempe disponeblaj manieroj de uzado de droneoj (telestirataj aviadiletoj) estas integritaj en komunajn operacojn ambaŭflanke.

Reveno de la minaco de nukleaj armiloj

Dum la pasinta jaro, Rusio regule minacis per nukleaj armiloj. La opinioj de spertuloj de Chatham House estas malsamaj. Iuj fakuloj diras, ke la rusiaj deklaroj pri pliigo de la preteco de rusiaj nukleaj fortoj estas sensencaj. Aliaj analizistoj opinias, ke la inkludo de la nivelo de alta batalpreteco reprezentas internan signalon, por ke militaj strukturoj povu uzi nukleajn armilojn, se necese en Ukrainio. Tamen, aliflanke, se Putin volus geografie pligrandigi Rusion, tiam la kreado de neloĝebla teritorio (post uzado de nukleaj armiloj) ne havus strategian sencon.

Energio kaj nutraĵoj

La konflikto de Rusio kun Ukrainio, du ĉefaj liverantoj de energio, nutraĵoj kaj sterkoj, kaŭzis interrompojn en provizoj por evoluantaj kaj evoluintaj landoj. La plej fundamenta ŝanĝo estis la eliro de Eŭropo el dependeco je rusia gaso, kio neniam revenos al grava dependeco je rusiaj fosiliaj brulaĵoj. Eŭropo respondis al la interrompo de provizado laŭ du manieroj: ĝi serĉis gason aliloke, inkluzive en Azio, Mez-Oriento kaj Afriko, kaj ĝi akcelis la transiron al renovigeblaj energifontoj.

Ĉar kaj Rusio kaj Ukrainio estas gravaj eksportantoj de agrikulturaj sterkoj, interrompoj de liveradoj por tutmondaj nutraĵĉenoj kaŭzis altiĝon de ties prezoj tra la tuta mondo, ekigante vivkostokrizon en evoluintaj kaj evoluantaj landoj. Krome, la grenblokado de Rusio povus fariĝi humanitara katastrofo en evolulandoj, ĉar multaj el ili dependas de tritikimportado.

Rusio: internacia forpelito

La decido de Putin lanĉi grandskalan kaj kontraŭleĝan invadon de Ukrainio estis grandega risko, per kiu li endanĝerigis sian propran reĝimon. La milito temas nun pri la supervivo de la rusia reĝimo, kiel ankaŭ pri la supervivo de Ukrainio. Okcidentaj sankcioj, pli grandaj ol atendis Moskvo, sukcese trafis la rusian financan sistemon.

La libervolan eliron de multnaciaj kompanioj el Rusio akompanis ankaŭ eskapo de rusiaj cerboj en formo de foriro de centoj da miloj da rusiaj civitanoj. Laŭ analizistoj, unu el la plej grandaj surprizoj de la milito estis la malkaŝo de armea malforteco de Rusio. La rakonto pri rapida „speciala milita operaco” kolapsis. Tamen, la rapida elimino de la plej modernaj kaj kapablaj elementoj de la rusiaj terarmeoj ne samas, kiel la tuta detruo de la rusia armeo. Eĉ post la fino de la hodiaŭa batalado en Ukrainio, la najbaroj de Rusio devos timi pri la aera kaj mara potenco de Moskvo.

Nova Ukrainio kiel nova espero

Malgraŭ la konstantaj armeaj atakoj de Rusio kontraŭ infrastrukturo, energio kaj vojaroj, Ukrainio restas rimarkinde funkcianta ŝtato. Ukrainoj rompis sian malsuperecan komplekson pri la lando, kiu estas nur la frateto de granda Rusio.

La vivvojo de Zelenskij de televida komedia aktoro al militestro de la tipo Churchill estas eksterordinara. La rifuzo de Zelenskij fuĝi el Ukrainio post la rusia invado reprezentis momenton de renaskiĝo por li kaj por la ukraina politiko, malgraŭ la fakto, ke li venas de la ruslingva parto de Ukrainio.

Danke al lerta lobiado en sociaj retoj, li senlace gvidas la kampanjon por la kreado de tutmonda koalicio por subteno de Ukrainio, kiu laŭvorte atingis la ekranojn de parlamentoj tra la tuta mondo.

Kvankam la temo de estonta membreco de Ukrainio en NATO estas ofte flankenmetita diplomatie, Eŭropo, kiel gesto de solidareco, donis al Kijivo la statuson de kandidato al EU-membreco. De ĉiu estonta ŝtatprezidanto de Ukrainio estos atendate, ke li konstruos novan, sekuran kaj sukcesan Ukrainion, kiu estos plenvalora membro de NATO kaj EU.

Internacia juro

Invadante Ukrainion, Rusio malobservis la Ĉarton de UN kaj la fundamentojn de internacia juro.

Same, la eligo de Rusio el Konsilio de Eŭropo fariĝis eksterordinara evento. Tamen, ĉi tiu paŝo de la plej granda kaj plej malnova interregistara organizo en Eŭropo, kiu estas fondita por protekti homajn rajtojn, demokration kaj regadon de la leĝoj, povus havi aliajn gravajn sekvojn. Rusio ne plu estos ligita per la normoj de la Eŭropa Konvencio pri homaj rajtoj, kaj rusiaj civitanoj ne plu povos alvoki siajn rajtojn laŭ ĉi tiu konvencio.

La okcidenta liberala ordo estis proponita por kolektiva ago kun celo malhelpi la uzon de forto por malobservi teritorian integrecon kaj nacian suverenecon. Ĉar la milito de Rusio en Ukrainio daŭras, nur la tempo montros, ĉu tio sufiĉos.

1. Chatham House estas sendependa politika instituto kun sidejo en Londono. Ĝi estis fondita en 1920. Pli da informoj haveblas anglalingve ĉe https://www.chathamhouse.org/2023/02/seven-ways-russias-war-ukraine-has-changed-world sub la nomo Seven ways Russia's war on Ukraine has changed the world (Sep manieroj kiel la rusia milito ŝanĝis la mondon).
2. Tiel nomata gren-iniciato inter Rusio kaj Ukrainio, kiun peris UN kaj Turkio lastan julion, enhavas du interkonsentojn. La unua ebligas eksporti grenon, kiu estis blokita en la ukrainaj havenoj sekve de la milito. La dua interkonsento faciligis la eksportadon de rusiaj greno kaj sterkoj dum la sankcioj truditaj al Moskvo pro lanĉo de la milito en Ukrainio.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 06, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-08