MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

MUZIKO

Interesa sentokaoso

Sentokaoso, la dua albumo de la duopo ĴeLe, aperis en 2013. Ĝi konsistas el dek kantoj, kaj nun, kiel estas skribite sur la retpaĝo de la eldonejo, reaperas laŭ la kutimaj bit-formoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo.

Ne estas facile verki kantojn en tiu ĉi ĝenro. Kelkajn mi ŝatis, sed aliaj faris malpli bonan impreson.

La unua kanto Muzo plaĉas al mi, ĉar en ĝi tuj estas sentebla solida etoso. La samon mi povas diri pri Diru al mi, kvankam ĝi ŝajnas malpli sukcesa. La akompano faras tro monotonan impreson.

Ankaŭ en la tria kanto Sentokaoso la ruĝa fadeno estas la etoso, al kiu kontribuas la akompano.

La kvara kanto Nun liberas mi aparte al mi plaĉas. Tio estas vigla, vari-etosa muziko.

Poste la muziko iĝas eĉ ankoraŭ pli bona. Ekzemple la kvinan kanton Tango de amoro mi povus aŭskulti multfoje sinsekve.

Diablotango estas iom stranga kanto, mi devis alkutimiĝi al ĝia etoso. Malgraŭ tio, mi aŭskultas ĝin kun intereso.

Duonkore bone komenciĝas. La etoso al mi plaĉas, sed ŝajnas, ke al kelkaj momentoj io mankas, por ke mi povu reagi al la rezulto senrezerve favore.

Bedaŭrinde Mia steleto ne elvokis emociojn. Mi pensas, ke mankas al ĝi tiu energio kaj tiuj surprizoj, kiuj abundas en aliaj kantoj de ĉi tiu disko.

Nur ĝojo sonas bele, sed mi ne dirus, ke tiu ĉi kanto estas inter la plej bonaj de la disko. Tie ĉi la kantado ne tre plaĉas al mi.

La lasta numero Vivo komenciĝas bone kaj interese, sed ŝajnas, ke por tia kanto la voĉo de la kantistino ne tre taŭgas. Disrevigas min, ke en la kantoparto ne estas vera melodio, kiu komenciĝas, evoluas kaj finiĝas.

Resume: Sentokaoso estas interesa kolekto de kantoj. Ĝi havas siajn fortajn kaj malpli fortajn flankojn. Al mi ŝajnas, ke tiu ĉi disko estas pli bona ol la unua. Estos interese ekscii, kiel evoluis tra la jaroj la repertuaro kaj la kantado kaj ludo de la duopo ĴeLe.

Antônio CAVALCANTE
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 12, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Antônio Cavalcante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-11-05