Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Lingvo

OPINIO

La sorĉa, aktuala lingvaĵo de Poezio progresigu la mondon

La mondo bezonas Poezion pli ol iam ajn, ne nur kiel konsolan ilon, sed kiel kontraŭvenenon kontraŭ mensa streĉeco, kontraŭ mallonga rigardado kaj pensado. Tiu ĉi skizofrenia mondo, kiu pli kaj pli ŝajnas interligi homojn kaj tutmondiĝi, urĝe tamen bezonas remalkovri Poezion, por ke ĝi nek kreu malamikojn, disrompojn, kontraŭstarojn, perfortajn situaciojn, nek konstruu ajnajn murojn. Kiel nei la „dian” saĝecon (tiel kontrastantan kun tiom da ĉirkaŭa sensenceco) de Poezio, kun ĝia aparta sorĉa lingvaĵo, kun ĝia brakuma rigardo al ĉio, kio ekzistas – de la kosma spaco ĝis simpla herbejo, de la koro de homo ĝis la tremado de ondo, de la plej turmenta doloro ĝis ekstazo?

Poezio estas speciala, unika lingvaĵo, kiu bonvenigas ĉion, absolute ĉion; kiel Dio, ĝi vidas kaj trairas ĉion kun kuraĝo, klareco kaj konscio. Ĝi timas nenion, preterpasante per bildoj kaj sonoj limojn kaj barojn. Ĝi haltas nek antaŭ la abismo de la psiko, nek antaŭ mistero. Ĝi vivas kaj vivigas ĉiun senton ĝis la n-a grado. En ĝi, ĉio okazas samtempe, ĉio ĉeestas, ĉio havas la saman gravecon (ŝtoneto kaj reĝo ja samvaloras!). La 360-grada rigardo al io ajn videbla kaj nevidebla donas al ĝi specon de „profeta” intuicio. La mondo ja lernu de ĝi komunikadon, adaptante sian lingvaĵon al tiu de mirinda Poezio, ĉar ĝi estas la sola maniero por konsideri ĉiujn elementojn, ĉiujn implicojn kaj ĉiujn konsekvencojn de la vivo.

Iluzio

Poezio tamen estas ne nur skribstilo, ĝi ne estas lingvo – natura aŭ artefarita – kiel la ceteraj: antaŭ ĉio, ĝi estas maniero vivi, esti en la mondo; maniero pensi ion, diri ion, scipovi diri tion. Poezio estas totala kaj ĉio-ampleksa maniero bonvenigi ĉiun aferon por igi ĝin harmonia kaj mirinda, same kiel la mondo estas harmonia kaj mirinda; la vivo mem estas mirinda, kiam homo ne intervenas por ruinigi ĉion per sia lingvo de forto kaj perforto, per sia iluzio esti ĉiopova.

Interplektado

La verkanto ne celas per tiu skribaĵo ŝmacan aŭ retorikan solenadon de la aktualeco de Poezio (eĉ kaj precipe nuntempe), sed oni permesu al ŝi ĉi tiun vere sentatan kaj fundan omaĝon al mirindaĵo, kiu en sia brakumo kaj interplektado de sonoj kaj vortoj tenas kune koron kaj racion, individuon kaj komunumon, proksimecon kaj malproksimecon, internecon kaj eksterecon, materiecon kaj spiritecon, scion kaj misteron. Ĝuste ĉi tion faras Poezio, kiu ĉiam memorigas al homo – per tiu eteta fajrero, kiu ĉiam ekestas ene de ĝi – kio precize estas „homa”. Scipovi vivi Poezion kaj esti kapabla esprimi ĝian belecon, elektante unu post alia ĉiun vorton havantan la povon veki emociojn kaj instigi ŝanĝiĝon, elsendante la ĝustajn stimulojn, kiuj povu konduki al progreso de l' homaro: ĝuste en ĉi tio kuŝas la unikeco de la lingvaĵo „Poezio”.

Bruna MILANI
Poetino kaj ĵurnalistino el Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 06, p. 23.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bruna Milani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-08