LingvoINTERVJUONia prioritato? La protektado de la nederlanda lingvo.Hodiaŭ MONATO intervjuas sinjoron Simon Smits, aktivulo en asocio por lingvoprotektado. Simon Smits loĝas en 's-Heerenhoek, Zelando, en la sud-okcidenta parto de Nederlando. MONATO: Sinjoro Smits, mia unua demando prias la organizaĵon, kiun vi prezidas. Kiel ĝi nomiĝas, kiam ĝi fondiĝis kaj kian statuson ĝi havas? Smits: La nomo de la organizaĵo estas Stichting Taalverdediging, kio signifas „Fondaĵo (por) Lingvodefendo”. Oni ĝin fondis en la jaro 2001. Temas pri „publika korporacio” laŭ la nederlanda leĝo, nun fakgrupo de Esperanto Nederland. MONATO: Kiel naskiĝis la ideo fondi tian asocion? Ĉu la nederlanda lingvo estas endanĝerigata? Smits: La organizaĵon fondis anoj de Stichting Nederlands (Fondaĵo Nederlanda Lingvo) pro la malkontentiga konstato, ke oni nenion faras kontraŭ la angligo de la vivo en la tuta lando. La nederlanda lingvo estas fakte minacata pro la eniro kaj daŭra uzado de multaj anglaj vortoj. La lingvo riskas esti tute malpurigita pro la ĉeesto de tiom da angladevenaj vortoj. Rimarkinde estas, ke eĉ en televido eblas jam aŭskulti kaj spekti nur anglalingvajn elsendojn. MONATO: Kiamaniere agas la organizaĵo? Ĉu multaj membroj aktive partoprenas la laborojn de la asocio? Smits: La organizaĵo agas laŭ diversaj manieroj, interalie per la aperigo de kvar novaĵleteroj ĉiujare. Kiel fondaĵo, nia grupo havas ne „membrojn” sed „favorantojn”. Ĉiu favoranto havas la eblon „defendi” la nederlandan lingvon, reagante pri la okazoj, kiujn li/ŝi ekkonas. Oni povas tiam, per letero aŭ en alia maniero, esprimi sian malkontenton pro la nenecesa kaj nepravigebla utiligo de anglismoj. Ni regule publikigas informojn pri tiaj agadoj en nia novaĵletero. MONATO: En kio konsistas la graveco de via organizaĵo, kaj kiajn rezultojn ĝi jam atingis? Smits: Oni fojfoje akiras, pere de leteroj kaj personaj kontaktoj kun parlamentanoj aŭ ĵurnalistoj, favorajn starpunktojn por la nederlanda lingvo, kontraŭ la nebezonata uzado de angladevenaj vortoj. MONATO: Ĉu nederlandanoj interesiĝas pri la protektado de la propra lingvo? Smits: Mi ne povas diri, kioma parto de la loĝantaro efektive okupas sin pri la defendado de la nederlanda. Mi taksas, ke malpli ol duono interesiĝas pri tio. MONATO: Dum multaj jaroj vi aktivas por Esperanto. Nun vi laboras ankaŭ en neesperantista organizaĵo, kies celoj tamen kongruas kun tiuj de Esperanto en difinita tereno. Ĉu jam antaŭe okazis, ke vi dediĉis vian tempon al socia agado ekster Esperantujo? Smits: En miaj pasintaj jardekoj mi okupis min pri tekniko. Mi studis elektroteknikon kaj aviadon. Mi ankaŭ volontule laboris en biblioteko pri aviado. MONATO: Ĉu en la agado de la organizaĵo estas loko por informado pri la rolo de Esperanto cele al la protektado de naciaj lingvoj? Smits: Certe, aparte dum renkontiĝoj kun eksterlandaj personoj aŭ en aliaj taŭgaj situacioj.
Filip IVANČIĆ
Kroatio
Filip IVANČIĆ studis germanan kaj slavan filologion en la universitato de Zagrebo kaj laboras kiel teknika tradukisto. Sekve al tiu ĉi teksto aperis letero de leganto en posta numero de MONATO.
|