MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ĈINIO

Maljuniĝas la loĝantaro

Dum la ferioj de la Printempa Festo 1, kiu ĉi-jare okazis la 22an de januaro, multaj junul(in)oj estis urĝataj de siaj gepatroj aŭ parencoj al geedziĝo. Ĉu ili akceptis la bonintencan sugeston? La reagoj estis diversaj: iuj akceptis aranĝojn de familianoj aŭ amikoj por rendevuoj; iuj rifuzis la sugeston kaj eĉ kverelis pri tio; iuj eĉ luis amant(in)ojn kaj venis hejmen kun ili por ĝojigi siajn gepatrojn. Tiuj reagoj montris, ke ĉinaj junuloj ja havas malfacilojn pri geedziĝo.

Laŭ donitaĵoj de la ministrejo pri civilaj aferoj de Ĉinio la proporcio de geedziĝoj en Ĉinio en 2022 estis 5,22 el mil (malpli ol ok milionoj da paroj geedziĝis tiujare). La nombro estis la plej malgranda en la pasintaj 42 jaroj. Tio reflektas la sintenon de ĉinaj junuloj pri geedziĝo.

La malgranda proporcio de geedziĝoj certe influis la naskokvanton, kiu estis 6,77 el mil en 2022, 10 % malpli ol en la tri antaŭaj jaroj. Temas pri la plej malgranda naskokvanto ekde 1950.

La donitaĵoj de la Nacia Oficejo pri Statistiko de Ĉinio montras, ke je la fino de 2022 la ĉina loĝantaro konsistis el 1410 milionoj – 850 000 malpli ol en 2021; la kvanto de novnaskitoj tutlande en 2022 estis 9,56 milionoj – 1,06 milionoj malpli; kaj la kvanto de forpasintoj estis 10,41 milionoj – 270 000 pli.

Historiaj (mal)kreskoj

La ĉina loĝantaro malkreskis en 1960 kaj 1961, tamen ĝi rapide kreskis je 14,36 milionoj en 1962. De 1963 ĝis 1975 la jara kresko superis 15 milionojn. Post 1976 ĝi malpliiĝis kaj restis ĉ. pli ol 11 milionoj. De 1986 ĝis 1990 la averaĝa kresko superis 15 milionojn. Post 1990 ĝi atingis pli ol 10 milionojn.

Limigo pri naskoj

En la komenco de la 1970aj jaroj Ĉinio proponis naskolimigon, kaj en la 12a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 1982 tio fariĝis unu el la bazaj politikoj de Ĉinio. Ĝi permesis al ĉiu geedza paro havi unu infanon. Danke al tiu politiko, kiu daŭris preskaŭ 30 jarojn, la ĉina loĝantaro estis bone regata.

Pro la loĝantara maljuniĝo, en 2013 Ĉinio reĝustigis la politikon tiel, ke unu paro rajtas havi duan infanon.

Nova naskopolitiko – nova generacio

La tempo pasis, kaj nun estas aplikata naskopolitiko pri tria infano. Krom tio, por stimuli naskon de pli da infanoj, kelkaj lokaj registaroj alprenis diversajn rimedojn, inkluzive de subvencio al la paroj, kiuj naskas duan aŭ trian infanon.

La naskopolitiko fariĝas pli malstrikta, tamen la plimulto de junuloj ne deziras havi duan infanon, se ne paroli pri tria infano. Kial?

Neniu rifuzas feliĉan vivon, tamen multaj junuloj havas premojn fronte al geedziĝo. Unue, la nombro de gejunuloj malgrandiĝas; due, viroj en aĝo taŭga por geedziĝo estas pli multaj ol virinoj; trie, estas granda kosto por geedziĝo; kvare, estas granda kosto por kreskigo kaj edukado de infanoj; kvine, la socia konkurenco estas forta, kaj la premo de vivtenado estas granda; sese, la ideo pri geedziĝo ŝanĝiĝas en la juna generacio.

La naskopolitiko en literaturo

Tiuj, kiuj interesiĝas pri la ŝanĝiĝoj de la ĉina naskopolitiko, povas legi la esperantan version de la ĉina libro Rano verkita de Mo Yan, gajninto de la Nobel-premio pri Literaturo en 2012. La libro spegulas la naskolimigan politikon „unu infano” kaj pentras la vivon de vilaĝa ginekologino, kiu transformiĝis de akuŝistino en abortigistinon.

aliu
Alice LIU
korespondanto de MONATO en Ĉinio


Alice LIU estas tradukisto de El Popola Ĉinio.
1. Ĉina novjaro (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 06, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-08