MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

KARTVELIO

Nekutima internacia virina tago

Internaciaj amaskomunikiloj multe parolis pri la kartvelaj manifestacioj, kiuj okazis la 7an, 8an kaj 9an de marto. En Tbiliso, antaŭ la parlamento, amaso da homoj protestis kontraŭ la proponita leĝo pri „travidebleco de fremdaj influoj”. La parlamento aprobis leĝon devigantan ĉiujn organizaĵojn, kiuj ricevas eksterlandan financadon je pli ol 20 % de siaj enspezoj, registriĝi kiel „fremda agento”. Se ili ne plenumos tion, ili ricevos sankcion konsistantan el alta monpuno. Miloj da manifestaciantoj kriegis kontraŭ la registaro, la parlamento, la „putinistoj”, la rusoj kaj la „sklavoj”.

Ĉu „rusa” leĝo?

Kial tio okazis? En Rusio, ekde 2012, validas sama leĝo por apogi la subpremadon enlande. Komence ĝi aplikiĝis nur kontraŭ neprofitcelaj organizaĵoj, aktivistoj kaj amaskomunikiloj. Iom poste, ĝi etendiĝis kontraŭ ĉiuj, kiuj ne samopiniis kiel la registaro. La kartvela registaro asertas, ke ĝi similas al la usona leĝo FARA: en Usono, ekde 1938, estas aplikata leĝo pri „fremdaj agentoj”, origine aprobita por batali kontraŭ la nazia propagando. Tamen en tiu leĝo la statuso de fremda agento tute ne estas ligita al la fonto de la enspezoj. Plie, en la FARA-datumbazo, ne eblas registri organizaĵon sen iu pruvo pri agado laŭ la ordonoj aŭ sub la direktado de fremda ŝtato aŭ individuo.

Eŭropunia aspirado

Eĉ se la kartvela versio similas al tiu de FARA, la problemo estas, ke oni jam longatempe perdis fidon al la jura sistemo kaj atendas profundajn reformojn rilate al ĝi. La popolo same atendas la plenumon de la kondiĉoj postulataj de Eŭropa Komisiono por ricevi la kandidatstatuson ĉe Eŭropa Unio. La postuloj rilatas al naturmedia protektado, batalo kontraŭ organizita krimularo, juraj reformoj, amaskomunikila libereco, demokratiaj reformoj, homaj rajtoj ktp.

Partoprenantoj en la protestoj

Inter la manifestaciantoj troviĝis opoziciuloj, junuloj, kiuj neniam akceptos vivon sen demokratiaj valoroj, maljunuloj, kiuj ne plu deziras revenon al rusa regado, la generacio, kiu ekde la disfalo de Sovetio batalas kontraŭ la rusa influo, la gefiloj de la miloj da soldatoj forpasintaj dum la militoj kontraŭ Rusio en Abĥazio kaj Sud-Osetio. Unu afero dum la manifestacioj, kiu aparte notindas, estis la rapida, emocia kaj intensa reago de gejunuloj. Tion antaŭvidis nek la registaro, nek la opoziciaj partioj. Simplaj junuloj permesis al la konataj opoziciaj politikistoj paroli per mikrofono nur mallongtempe antaŭ la ĉeestantaro, por ke ili ne monopolu la protestadon.

Neniu kontraŭmanifestacio

Estas tiuj, kiuj inklinas al alproksimiĝo kun Rusio. Tamen oni devas konstati, ke neniu kontraŭmanifestacio okazis, kaj ili tute silentis. La protestado denove montris, ke la kartvela popolo deziras preni la eŭropan vojon. La registaro kontraŭis ĝin uzante policveturilojn kun akvokanono, kaj pipran aerosolon. Tio igis, ke multaj homoj bezonis kuracajn zorgojn. Oni arestis pli ol centon da protestantoj. Krom en Tbiliso, la 8an de marto en 13 aliaj urboj de Kartvelio okazis protestaj marŝoj sub la temo „Virinoj kontraŭ totalisma regado!”. Laŭ la partoprenantoj, la lando ricevas gravan subtenon de neregistaraj organizaĵoj, kaj la nova „rusa” leĝo damaĝos multajn ricevatajn servojn: por helpi kaj protekti la viktimojn de perforto, la loĝantojn en malriĉaj vilaĝoj, la migrantojn, la reprezentantojn de etnaj kaj religiaj minoritatoj, la maljunulojn, la perforte eldomigitajn virinojn, la fraŭlajn patrinojn, la gepatrojn de handikapitaj infanoj, la homojn vivantajn en konfliktozonoj ktp.

Moskvo malkontentas

La forto de la protestado igis, ke la 9an de marto la registaro nuligis la leĝproponon kaj liberigis la plimulton de la arestitoj. En Moskvo la ministro pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov malkontentiĝis kaj komparis la situacion al tiu de Ukrainio en 2014, kiam en la centro de Kijivo la popolo protestis kontraŭ sia prezidento Viktor Janukoviĉ. La proparolanto de la rusa malsupera ĉambro, Vjaĉeslav Volodin, rekte indikis, ke per tiu leĝo oni povintus kontroli eksterlandan financadon, kaj bedaŭris pri ĝia nuligo.

Ĉu Ukrainio kaj Kartvelio malsamas?

La franca prezidento, Emmanuel Macron, asertis, ke Eŭropa Unio ne povas disigi la situacion de Ukrainio kaj Moldavio, sed ke Kartvelio estas geopolitike malsama afero. Jes, ĝi malsamas, ĉar oni postulas, ke Kartvelio atingu pli altan nivelon de demokratio ol la aliaj novaj kandidatlandoj ĉe Eŭropo Unio. Fakte, nuntempe en suda Kaŭkazio Kartvelio estas la ununura lando, kiu forte batalas por pli da demokratio. Por la rusa registaro, tio tute ne estas plaĉa realo ĉe ĝia landlimo.

teat
Tea TURMANIDZE
Kartvelio


Tea TURMANIDZE estas profesia instruistino de nacia lingvo kaj literaturo.

(Re)legu ankaŭ la artikolon de Tea Turmanidze Malfacilas esti najbaro de potenca lando, MONATO 2022/04, p. 25 (2022/013025.php).


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 05, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tea Turmanidze el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-09