MedioUNESKOLa triangulo de KolĥidoDum la 44a sesio de la Unesko-komitato la triangulo de Kolĥido (kartvele კოლხეთი [kolĥeti]) estis agnoskita kiel monumento de natura heredaĵo1. Tri gravaj lokoj en okcidenta Kartvelio estis jam inkluzivitaj en la listo de Unesko de tutmondaj kulturheredaĵoj: la montara regiono Supra Svaneti en 1996, la malnova urbo Mcĥeta kun la monaĥejo Jvari el la 4a jarcento (apud la ĉefurbo Tbiliso) en 1994 kaj la monaĥejo Gelati el la 12a jarcento, proksime de la urbo Kutaiso. Hodiaŭ entute 215 lokoj ricevis la statuson de Monda Natura Heredaĵo, kiel ekzemple la amazona arbaro, la monto Etno, Granda Kanjono en Usono kaj la svisaj Alpoj. BiodiversecoLa triangulo de Kolĥido, laŭ studadoj de sciencistoj, estas unika pro sia aktuala biodiverseco. Pro la klimatŝanĝiĝo jam antaŭ 20 jaroj komenciĝis debatoj cele rekonigi tiun teritorion kiel specifan parton de la monda biodiverseco. Parto de la marbordo de Nigra Maro, pli ĝuste la malsekaj regionoj de la protektataj teritorioj de Kobuleti, Kolĥido, la rivero Kintriŝi kaj de la Nacia parko Mtirala (kies nomo en Esperanto signifas „ploreman parkon pro multaj pluvoj kaj nuboj”), estas triangule enfermitaj per krestoj: Granda Kaŭkazio, la kresto Liĥi kaj Malgranda Kaŭkazio (la regiono de Mesĥetio). Dum jarcentoj tiu enfermita triangulo estis protektata kontraŭ ekologiaj katastrofoj. La lasta glaciepoko ne atingis ĝin, kaj la klimato ĉiam restis milda kaj malseka. Pro la proksimeco de la maro kaj de la montoj, sur la ebenaĵo de Kolĥido pluvivis plantoj, kiuj ekzistis antaŭ la glaciepoko. Tiu fenomeno estas unika en la okcidenta Azio. TorfejojLa nacia parko Kolĥido, kun entute 44 980 hektaroj, precipe gravas pro la torfejoj. La arbaro, kiu estas tre malnova, kaj la torfejo, kiu estas pli nova – nur 1700 jarojn aĝa, kunekzistas. La torfejoj formiĝadis tiel, ke la arbaro ne malaperis. Tiuj ĉi malsekaj regionoj estas ankaŭ specifaj, ĉar ili sin nutras per pluvakvo. Krome, la kreskado de la torfo estas tre rapida: kvar milimetrojn jare. La blankaj sfagnoj, genro de muskoj ĉeestantaj en la marĉoj, havas la plej rapidan kreskorapidecon en la mondo, atingante 33 cm laŭlonge jare. Danke al ili, en marĉoj la akvo restas trinkebla kaj antisepsa. Ili estas kiel nuboj kaj povas sorbi akvon 25-oble pli ol sia propra pezo. Ili protektas la marbordan urbon Kobuleti kontraŭ inundoj. La triangulo de Kolĥido estas ununura altmontara regiono, kie postvivis tropikaj plantoj, kiujn hodiaŭ oni trovas normale nur en Afriko, Amazonio kaj en kelkaj insuloj. Ĉi tie postvivis ankaŭ plantoj, kiuj hodiaŭ troviĝas en tundraj kaj tajgaj marĉekosistemoj. En marĉaj kaj humidaj arbaroj estas reprezentataj fremdaj borealaj specioj: torfmuskoj (Sphagnum imbricatum, Sp. palustre, Sp. acutiflium), rondfolia drozero (Drosera rotundiflora), norda saliko (Carex lasiocarpa). Ĉeestas ankaŭ alpaj plantoj, saliko kaj rododendro (Rhododendron ponticum) kaj cetere alno kaj kartvelaj kverkoj kun sia bonevoluinta ĉiamverda subarbaraĵo (Kolkhuri-hedero ktp.), krom diversaj algoj. Sur hektaro oni povas kalkuli po 30–35 speciojn de lignoplantoj, dum se ni prenas Sankt-Peterburgon kaj ĝian leningradan regionon aŭ la moskvan regionon, nur po 12 lignecaj specioj kreskas sur hektaro. La ebenaĵo Kolĥido estas ununura restaĵo de la kenozoika erao: tropika kaj subtropika pejzaĝoj, kiuj malaperis tra la tuta eŭrazia kontinento kaj, senŝanĝe, restis en Kolĥido. EkosistemojEn la nacia parko vivas pli ol 194 specioj de birdoj. La jara migra vojo de multaj birdoj tra Kaŭkazio pasas ĉi tie – aŭtune de nordo al sudo kaj printempe de varmaj landoj al iliaj nestaj lokoj. Por kelkaj specioj, Kolĥido estas vintroloko: ili ne plu bezonas iri pli suden. Ankaŭ nutraĵo por ili estas riĉa en sovaĝa naturo. En la akvaj ekosistemoj de la parko troviĝas: lupolo (Huso huso); eŭropa, aŭ atlantika, sturgo (Acipenser sturio); sevrugo (Acipenser stelatus); nigramara salmo (Salmo fario (truta) morpha); novgobiuso (Neogobius fluvatilis) kaj kirla urtiko (Rutilus frisii). Rimarkindas, ke la ses specioj de mamuloj en la de Kartvelio troviĝas ofte en Kolĥido. Maraj mamuloj estas reprezentataj per tri specioj de delfenoj: botelnaza delfeno (Tursiops runcatus), blankflanka delfeno (Delphinus delphinus) kaj foceno (Phocoena phocoena). La statuso ricevita de Unesko signifas, ke ĉi tiu unika ekosistemo de Kartvelio estas nun sub internacia protekto kaj ke la lando ricevos konsilojn kaj teknikan helpon por protekti ĝin. Gravas ankaŭ havi rimedojn por trovi harmonian vojon inter naturprotekto kaj turismo. 1. Dosiero 1616, https://whc.unesco.org/en/list/1616.Tea TURMANIDZE
Kartvelio
Tea TURMANIDZE estas profesia instruistino de nacia lingvo kaj literaturo.
|