LiteraturoESEOORoger Martin du Gard, literaturisto kaj pacifistoLa franca verkisto Roger Martin du Gard (1881-1958) estas preskaŭ forgesita, kvankam li ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1937. Jam en la mezgrada lernejo li decidas iĝi verkisto, pro tio li studas (sen granda sukceso) beletron kaj poste devojiĝas al studado de arkivoj. En 1913 li eldonas sian unuan romanon Jean Barois, pri tiutempa religio, kaj sekve amikiĝas kun André Gide. En 1914 li iĝas soldato, kio faros el li pacdefendanton. Lia pacismo manifestiĝas en liaj leteroj kaj en la 8-parta romano Les Thibault, sagao pri familio, plena je infanaĝaj memoraĵoj, portreto de socia klaso, alvoko al fratiĝo inter francaj kaj germanaj soldatoj. Verŝajne inda je relego en nia malpaca mondo. En 1906 Martin du Gard edziĝas kun filino de advokato Albert Foucault, kiu posedas grandan bienon kun kastelo en Normandio (Francio). Li skribas pri tiu loko la jenon la 10an de aŭgusto 1937 en sia taglibro: „En tiu bela spaco mia penso senĝeniĝas, bele ordiĝas en tiu kadro kun ĝustaj proporcioj, floras en tiu iel sovaĝa silento, libere disvolviĝas en tiu intima loko, inda je meditado, sed samtempe plena je grandeco.” ArkivojLi konsciis, ke liaj arkivoj estas interesaj. Li skribis taglibron inter 1919 kaj 1949 kaj lasis rigorajn instrukciojn, por ke oni zorge konservu kaj informu pri ili. Lia biblioteko ne ŝanĝiĝis: samas la foteloj, sed ĉefe li katalogis 11 000 presaĵojn, librojn kaj gazetojn. Proksimume 2000 libroj estas dediĉitaj de konataj aŭ malpli konataj verkistoj. Post lia morto la filino invitas poetojn kaj artistojn krei en la kastelo de Tertre. Kun helpo de fondaĵo la nepino kaj pranepoj puŝas al klasifikado de tiu bieno inter „historiaj monumentoj”, dum la 9-hektara parko eniras la liston de „rimarkindaj ĝardenoj”. Templo de filozofio donas al la ĝardeno esceptan karakteron, ligante ĝin al la kosmopolita eŭropa penso de la kleristoj (movado de la 18a jarcento). Tiu rezidejo estas senpage alirebla dum somero, sed ĉefe ĝi funkcias kiel kunvenejo por artistoj, atelieroj, por ke muzikistoj, aktoroj kaj verkistoj trankvile laboru kaj kreu. Ŝajne lia ĉefverko ne estis tradukita en Esperanton (tro longa), sed liaj korespondaĵoj kaj taglibroj estas interesaj por leganto de la 21a jarcento, ĉar filozofie aktualaj.
Renée TRIOLLE
|