Moderna vivoRUSIA INVADOĈu novtipa komercado?La milito, kiun iniciatis Rusio kontraŭ Ukrainio, detruis multon, interalie la interlandan komercadon kaj partnerajn rilatojn inter kompanioj. La listo de ekonomiaj sankcioj kontraŭ Rusio, kiujn lanĉis Usono, Eŭropa Unio kaj kelkaj aliaj landoj, konstante kreskas. Ekde la jaro 2014 EU kaj Usono malpermesas eksporti al Rusio produktojn, kiujn eblas uzi kaj civilcele kaj militcele. Multaj kompanioj foriris de la rusia merkato, tamen ne ĉiuj. Kelkaj kompanioj trovis alternativajn komercvojojn, ekzemple, tra Kazaĥio aŭ aliaj aziaj landoj. Malgraŭ la sankcioj ili daŭre havas reprezentantojn en Rusio. Ekzemple, en la retpaĝoj de la usona multnacia kompanio Analog Devices (kiu okupiĝas pri duonkonduktantoj) eblas trovi la nomon de ĝia reprezentanto en Rusio. Elektronikaĵojn al Rusio!La prestiĝa brita ideobredejo RUSI 1 publikigis raporton pri tio, ke pli ol 450 eksterlande produktitajn komponantojn oni trovis en rusiaj armiloj uzitaj en Ukrainio. Tio pruvas, ke ĝis nun oni ŝtelmaniere importas tra triaj landoj plurajn elementojn. Certe la plimulto de la trovitaj komponantoj estis produktitaj antaŭ la milito, sed troviĝas ankaŭ aliaj pli freŝaj. Ekzemple, la rusia krozmisilo 9M727, kiu povas manovri ĉe malgranda alteco evitante radaron kaj celante objektojn centojn da kilometroj for, enhavas 31 eksterlandajn komponantojn. Plimulto el tiuj komponantoj estas produktita de la usona Texas Instruments, kiu agadas en la rusia merkato ekde 2001, kaj malgraŭ peto de Ukrainio, en 2014 ĝi plu agadis. Nur aŭguste de la pasinta jaro (ses monatojn post la komenco de la milito) Texas Instruments ŝanĝis sian politikon pri la distribuado de siaj produktaĵoj en Rusio. Multflanka helpo al UkrainioNun Texas Instruments aliĝis al la listo de usonaj kompanioj subtenantaj Ukrainion kaj donacas al Amerika Ruĝa Kruco subvenciojn de 25 000 dolaroj por humanitara helpo en la lando. En tiu listo troviĝas la plej konataj usonaj kompanioj, kiel Apple, AstraZeneca, Bank of America, Cisco, DuPont, Fedex, General Motors, Mastercard kaj multaj aliaj.
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979. 1. RUSI: Royal United Services Institute (Reĝa Instituto pri Armeaj Aferoj).
|