LiteraturoESEOPensoj pri La Majstro kaj MargaritaMia konatiĝo kun ĉi libro komenciĝis antaŭ longe. Ekde tiam mi relegis ĝin multfoje, kaj dum ĉiu denova legado mi trovis antaŭe nerimarkitajn detalojn kaj ŝanĝadis mian opinion koncerne la enhavon de la romano. Ekzemple, dum la unua legado al mi ŝajnis, ke la tiel nomata amhistorio de la Majstro kaj Margarita montriĝas kiel pura, sincera kaj sindona amo. Kiam mi legis tiun tekston, sciante preskaŭ nenion pri la biografio de la verkinto kaj pri la historio de la kreado de la romano, ŝajnis al mi, ke inter la protagonistoj ekzistas absolute vera amo. Fakte, amlinio en la romano aperis pli poste ol la historio pri la diablo, kiu vizitis Moskvon kun sia sekvantaro. Ŝajnas al mi, ke ekzistis objektivaj kialoj de tio, ĉar komence estis dubinde, ĉu Miĥail Bulgakov intencis priskribi la amaĵon. Plej verŝajne la tasko de la aŭtoro estis alia. Tial mi provos pruvi ne nur, ke inter la Majstro kaj Margarita ne estas iu ajn amo, sed ankaŭ kial mi alkalkulas Voland-on, Margarita-n kaj Jeŝua-n, kiu, oni povus supozi, prenis sur sin la aspekton de Jesuo Kristo, al malbonaj personoj. Kompreneble, mi ne pretendas serioze juĝi, kiun ideon Miĥail Afanasjeviĉ Bulgakov havis, kiam li skribis sian ĉefverkon, al kiu li dediĉis dek du jarojn. Sed mi havas kelkajn pensojn pri tio. Ekzemple estas konate, ke la aŭtoro pruntis la ideon por sia romano de Goeto, kies verko estis la bazo de la opero de Gounod, Faŭsto. Ĝi estis unu el liaj ŝatataj operoj, kiun li ofte aŭskultis. Estante tre impresita, Bulgakov decidis krei ion similan. Krome, kiel moton de la tuta romano, la verkisto prenis citaĵon el Faŭsto: „... Nu, kiu estas vi? – De l' fort' mi estas ono – Malbonvolema ĉiam, sed kaŭzant' de bono.” Tiel en la komenco de la romano la aŭtoro kvazaŭ sugestas, kiu ja estas la mistera profesoro. Unue mi prezentu tezon, ke Voland, kiel Mefistofelo, estas apriore malbona persono, ĉar li estas Satano. Tio estas rekte deklarita en la teksto, kiam la Majstro klarigas al sia samsortulo, al la poeto Senhejmulo, ke li renkontis Satanon vespere ĉe la Patriarĥa lageto. Oni sciu, ke Bulgakov estis edukita en tre religiema familio. Li bone konis la Sanktan Skribon. En la ĉapitroj pri Jerŝalaim ekzistas konsciaj kontraŭdiroj kun la Evangelioj. Tiuj kontraŭdiroj estas evidentaj. Estas ankaŭ evidente, ke ili ne estas hazardaj, kaj ilia kialo ne estas nekono de la Sankta Skribo. Malgraŭ la tuta allogeco de Voland kaj la fakto, ke li punas denuncantojn, koruptulojn kaj malŝparulojn, tiu persono estas apriore malbona, ĉar li estas Satano. Por Bulgakov tio signifas ĉion. Malbonaj figurojSe tiu argumento ne estas tute konvinka, mi emas pruvi, helpe de la ĉapitroj pri Jerŝalaim, kies aŭtoro sendube estas Voland, ke li apartenas al malbonuloj. Samtempe la sekvaj ekzemploj celas funkcii kiel argumentoj pruvantaj la tezon, ke ankaŭ Jeŝua estas malbona figuro, ĉar li estas la heroo de la „Evangelio”, kies enhavon ni ekscias de Satano. Jen kelkaj el la plej evidentaj ekzemploj: Unue, kiam la prokuratoro Poncio Pilato demandas la akuzaton, de kiu gento li estas, tiu respondas: „Mi ne memoras miajn gepatrojn. Oni diris al mi, ke mia patro estis siriano ...”, dum la Biblio diras inverse: „tiel same, kiel la Patro min konas, ankaŭ mi konas la Patron” (Johano 10:15). Due, kiam Pilato konfirmas la mortoverdikton, Jeŝua petas, ke oni liberigu lin: „Ci prefere lasu min foriri, hegemono, mi vidas, ke oni volas mortigi min”. Tamen ni memoras, ke Jesuo Kristo humile portis sian krucon por savo de la tuta homaro. Trie, Jesuo Kristo estis konata en la urbo kiel profeto. Pri Jeŝua ni legas: „Min akompanis nur Levio Mateo kaj neniu kriis al mi ion ajn, ĉar tiam neniu en Jerŝalaim min konis.” Kvare, el la Biblio ni scias, ke Jehudo sin pendumis. En la romano laŭ la ordono de Pilato li iĝis ponardita. Kaj tiel plu, la listo de ekzemploj estas longa. Evidente, ke la enhavo de apartaj fragmentoj de la Sankta Skribo estas kvazaŭ intence turnitaj inverse. Tio estas la Evangelio de Satano. Neverŝajna amhistorioKial do mi alkalkulis ankaŭ Margarita-n al malbonuloj? Komence mi notu, ke la amhistorio en la romano estas priskribita tre neverŝajne kaj afekte, kvazaŭ la renkontiĝo de la Majstro kaj Margarita estus intence aranĝita de iu. Margarita malkaŝe deklaras, ke ŝi forlasis la hejmon kun flavaj floroj tiun tagon, ke la Majstro atentu kaj finfine trovu ŝin: „Do, ŝi diris, ke portante la flavajn florojn ŝi eliris je tiu tago por ke mi finfine ŝin trovu, kaj ke se tio ne estus okazinta, ŝi sin estus veneninta, ĉar ŝia vivo estis sensenca.” Ankaŭ en la romano estas unu rimarko. La Majstro rakontas al la poeto Senhejmulo la historion de sia konatiĝo kun Margarita, menciante, ke ŝi portis flavajn florojn, kaj tuj aldonas, ke flavo ne estas bona koloro. Mi pensas, ke tio estis siaspeca averto, ĉar do tio ne povas esti menciita senkaŭze: „Ŝi portis flavajn florojn! Malbona koloro.” Margarita ankaŭ admonas la Majstron publikigi la fragmenton. Plej verŝajne, ŝi estis kaŝe sendita al la Majstro de Voland por la sekvaj celoj: unue, kiel muzo, kiu inspiru la Majstron verki la romanon, kaj due, ke Margarita kontrolu la propagadon kaj distribuadon de la romano, ĉar ŝi tiel fervore klopodis, ke la Majstro „kontrabandu en la gazetaron apologion de Jesuo Kristo”. Ŝi asertas ankaŭ, ke en tiu romano estas tuta ŝia vivo. Tio estas tro nenatura konduto, laŭ mia opinio: „... ŝi konsilis al mi publikigi la fragmenton” kaj „... ŝi diris, ke tiu romano estas ŝia vivo”. Mi meditis longe, kion povus signifi la sceno, kiam Azazello, veneninte la du geamantojn, alvenas al la palaceto de Margarita por certiĝi pri ŝia morto. Kiel povas Margarita Nikolajevna esti en du lokoj samtempe? Mi trovis ĉi tiun klarigon por mi mem: fakte, tiu Margarita, kiun Voland sendis al la Majstro, ne estis vera persono, sed nur kopio. Kaj oni mortigis la veran Margarita-n nur por neniigi la spurojn. Nun rilate al tio, kial Voland principe bezonis la Majstron por skribi la romanon. Kiel ni jam verdiktis, la romano pri Poncio Pilato estas la Evangelio de Satano. Kiel oni scias, anĝeloj (kaj ankaŭ Satano en la pasinteco estis anĝelo) ne estas kapablaj je kreivo. Ili estas kreive senfruktaj. Por skribi la romanon, Satano bezonis personon, kiu sub la influo de malbonaj fortoj skribu ĉion necesan. Krome, kiel la Evangelioj estis verkitaj de disĉiploj de Jesuo Kristo, tiel la Evangelio de Satano ankaŭ devus esti verkita de mortemulo. Por tio Voland kvazaŭ akcelas la fakton, ke la Majstro gajnas cent mil rublojn, forlasas sian oficon kaj dediĉas tutan sian liberan tempon al la romano pri Poncio Pilato. Tial eblas konfirmi, ke Voland, Jeŝua kaj Margarita estas malbonaj personoj. Ĉiuokaze, ili estas parto de la malbona forto. Jeŝua – ĉar li estas imagaĵo de la fantazio de la Majstro, kiu estas forte influita de la rakontoj de Voland. La figuro de Margarita povas esti interpretita dumaniere. Iu vidas ŝin kiel ekzemplon de abnegacia amo. Por mi tiu amo estas diskutinda. Nikita PIMENOV
|