ArtoMUZIKOTra la sonĝojVerki belsonan muzikon kaj bone ĝin plenumi estas nefacile. Interalie tion mi ekpensis, kiam mi aŭskultis la bitan albumon Tra la sonĝoj, kiun antaŭ nelonge aperigis Vinilkosmo. Pri la duopo ĴeLe mi ankoraŭ ne aŭdis. Temas pri Lena kaj Ĵenja, patrino kaj filino. Lena estas el Ukrainio kaj Ĵenja (*1990) naskiĝis en Germanio. Tra la sonĝoj (2010) estis ilia unua kompakta disko el entute kvin albumoj. En la retejo de Vinilkosmo mi legis: La muziko de ĴeLe estas plejparte lirika, tre melodia, bonsona, taŭga por ĉiu generacio, akompanata de piano, gitaro, ukulelo, violono, metalofono, kaj akustikaj perkutinstrumentoj. Preskaŭ ĉiujn kantojn kreis Lena (muzikon kaj tekstojn). Jes, la komponaĵoj estas belsonaj, la muzikistinoj bone ludas, sed min iom seniluziigis ilia kantado. Mi ricevis la impreson, ke en iuj kantoj ĝi sonas pli bone ol en aliaj. En la retejo de Vinilkosmo (https://www.vinilkosmo-mp3.com), kie vi povas aĉeti unuopajn kantojn aŭ la tutan albumon, oni aperigis filmeton. Temas pri Se mi imagas, unu el la kantoj de tiu ĉi albumo. Feliĉe oni aldonis subtekstojn. Se vi jam aŭdis tiun duopon, sed des pli, se vi ĝin ankoraŭ ne konas, mi rekomendas bone aŭskulti tiun filmeton kaj fragmentojn de la aliaj numeroj. Laŭ informo en la retejo de Vinilkosmo, ĴeLe preparas nuntempe sesan albumon, kun aktualaj ukrainaj kantoj en Esperanto, pri la temo milito kontraŭ Ukrainio. Jam multajn jarojn mi amas muzikon el ilia lando. Kiam tiu disko estos preta, mi esperas, ke la rezulto memorigos pri la etoso de la ukraina nacia muziko. Antônio CAVALCANTE
|