MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

RUANDO/BURUNDO

Ĉu orient-afrikaj ĝemeloj kuniĝos?

Nord-okcidente de Tanzanio troviĝas Ruando kaj Burundo. Ambaŭ havas ĉefurbon en la geografia centro, ambaŭ posedas duonon de granda lago en la okcidento, eĉ montetoj abunde videblas en ambaŭ landoj. Se oni rigardas pli atente, tamen, eblas rimarki, ke la du landoj iras malsamajn vojojn.

Kontrastaj landoj

El politika vidpunkto komparo eblas kun la korea duoninsulo. Ruando (kiu tamen troviĝas norde) estas kapitalisma, rapide kreskanta, gastiganta multajn internaciajn – eĉ usonajn – universitatojn, multajn Neregistarajn Organizaĵojn (NRO), kaj grandajn investojn en la teknologia sektoro. La kreinto de la Pfizer-vakcino, Biontech, planas starigi regionan fabrikon en Ruando.

Burundo, sude de Ruando, estas ekonomie pli fermita. Internacia agado plej ofte konsistas el helpo anstataŭ profitema investo, videblas pli da malsataj infanoj ludantaj sur teraj vojoj kun malmultaj aŭtoj. Anoj de la registara partio publike varbas homojn en la novan ĉefurbon, kiu estas multe malpli granda ol la ruanda: antaŭe la politika centro de la lando estis en Buĵumburo – okcidente apud la lago Tanganjiko.

En Kigalio, ĉefurbo de Ruando, motorciklo estas tiom grava kaj uzata veturilo, ke tie fondiĝis la firmao Ampersand, kiu fabrikas elektrajn motorciklojn. En la pasinteco, la eksĉefurbo de Burundo male entute malpermesis motorciklojn pro la troa danĝero. Nun en Buĵumburo estas multe da trafiko kaŭzata de kompare grandaj aŭtoj, dum en Kigalio oni malkonstruas stratojn por ebligi senaŭtajn zonojn tra la urbo.

Ruando kaj Burundo havas proprajn valutojn. Unu burunda franko egalas al duona ruanda. La prezoj en Burundo estas malpli altaj ol en Ruando, kie ili estas inter la plej altaj de la regiono. Tiuaspekte la situacio iomete kompareblas al tiu inter la historia okcidenta kaj orienta Germanio.

Limo malfermiĝis

Historie la vojo de Ruando ege ŝanĝiĝis post la genocido de 1994. La Ruanda Patriota Fronto, kiu antaŭe sukcese agadis kontraŭ la tiama registaro, akiris la povon, kaj surprizis per rapida progreso kaj ekonomia malfermado cele al investado. La genocido ne rekte trafis Burundon, sed tie daŭre estis konfliktoj inter la etnaj grupoj hutuoj kaj tucioj. La celoj de Burundo kaj Ruando ofte malsimilis, sed finfine pasintjare oni denove malfermis la limon inter Burundo kaj Ruando post preskaŭ sesjara fermiteco.

En 1990 Germanio ĝoje unuiĝis kaj eblas, ke tio okazos ankaŭ ĉe la du afrikaj ĝemeloj. Ekde 2000 en orienta Afriko oni denove konsideras unuigi multajn landojn kadre de la Orient-Afrika Federacio, projekto en kiu partoprenas ankaŭ – krom Ruando kaj Burundo – Tanzanio, Kenjo, Ugando, Sud-Sudano kaj Demokratia Respubliko Kongo. La reciproka malfermo de ilia limo fakte estas paŝo en tiun direkton.

duee
Frédéric DÜE
Germanio/Ruando


Frédéric DÜE studas en Ruando en African Leadership University en Kigalio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 05, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Frédéric Düe el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-09