MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

ESEO

Apologio pri mia vivo

Estimataj gelegantoj, ĉar mi estas konata al tre limigita nombro da personoj, mi decidis, ke mi provu prezenti min per ĉi tiu medio al la legantaro de MONATO, rakontante ion pri miaj lingvaj spertoj.

Unue, pri mia familia nomo: laŭ populara etimologio, ĝi signifas en la prakelta lingvo „Filo de fajro”; kio eble estis taŭga priskribo de miaj sovaĝaj prapatroj, sed ne de mi. Fajra mi ne estas; filo, jes ja.

Grandan parton de mia vivo kiel verkisto regis du tute malsimilaj lingvoj, nome dum kvardek jaroj la gaela lingvo de Skotlando, la lando de miaj gepatroj; kaj dum tridek kvar jaroj Esperanto, kiun mi komencis lerni en Hispanio kaj rekomencis studi en Irlando.

Mondmilitoj

Mi naskiĝis, danke al mia kara skota patrino, en la jaro 1929, tio estas – se mi ĝuste kalkulas – dek unu jarojn post la fino de la unua mondmilito, kaj dek jarojn antaŭ la eko de la dua. Pro tio, ĉi-jare (2023), mi festos la atingon de la respektinda aĝo de 94: alivorte restas nur ses jaroj, por ke mi atingu la statuson de centjarulo (se mi iam efektive atingos ĝin). Do eble baldaŭ mi devos pretiĝi por mia cigno-kanto!

Rigardante retrospektive, antaŭ iom pli ol tridek jaroj (en 1991), mi subskribis kontrakton kun Stefan Maul por kunlabori kun lia magazino MONATO. Sed tio ne estis mia unua sperto kiel kontribuanto al iu revuo. Fakte mi sendadis miajn skribaĵojn (kiuj ne ĉiam estis akceptataj) al eldonaĵoj en diversaj landoj, kaj ne ĉiam en la du menciitaj idiomoj.

Koka krio

Legantoj permesu, ke mi rakontu, kiamaniere mi komencis verki en la gaela. En la jaro 1952, du kolegoj en la Universitato Glasgovo fondis literaturan revuon kaj eldonejon de libroj en la gaela, kiujn ambaŭ ili nomis GAIRM. La signifo de tiu nomo estas „(koka) krio” en la gaela, t.e. ilia denaska lingvo. La revuo estis akirebla kaj en broŝura kaj en bindita formo. Unu el la fondintoj, nome Ruaraidh MacThòmais, kiu estis unu el la plej renomaj poetoj, lertuloj kaj aŭtoroj en la gaela, finfine okupis la katedron pri keltaj kaj gaelaj studoj en la Universitato Glasgovo. De la fondiĝo, okazinta en 1952, de la revuo GAIRM ĝis 2012, kiam li forpasis kaj la revuo ĉesis aperi, profesoro MacThòmais estis ĝia konstanta redaktoro.

Dum la duonjarcenta ekzisto de GAIRM estis neniu grava aŭtoro aŭ renoma poeto en la gaela, kies verko ne aperis iam sur la paĝoj de tiu revuo. Kaj prozo kaj poezio estis eldonataj. Mi estas nek grava aŭtoro nek renoma poeto, sed MacThòmais afable bonvolis publikigi miajn skribaĵojn. Li rifuzis preskaŭ neniun el ili. La verkoj miaj, kiuj estis eldonataj en GAIRM de 1960 ĝis 2001, estis precipe: eseoj pri lingvoj, literaturo, informadiko, turismo, aliaj landoj kaj interesaj lokoj; fikciaj rakontoj; enkonduko al astronomio; enkonduko al Esperanto; unu novelo en felietono; aŭtobiografio; originala poezio; kaj tradukoj en la gaelan de poemoj el naŭ lingvoj.

Luksa volumo

Iom pli ol dudek jarojn post la malapero de la menciita revuo, grupo de kolegoj en la Universitato Glasgovo rekonis, ke ĝi estas ne nura revuo, sed ankaŭ valora trezoro pri la kelta kulturo. Ili konsideris, ke la eldonaĵaro (200 numeroj entute) konstituas gravan literaturan verkon, kiu ne estu forgesita. Pro tio la Universitato Glasgovo presis grandan 676-paĝan lukse binditan volumon kun la titolo Gairm – Aŭtoroj kaj Bildoj ..., kiu enhavas mallongan historion de GAIRM, sed kies plej longa parto konsistas el listo de kontribuantoj kaj titoloj de la respektivaj verkoj.

Miaj konatoj certe ne povas kompreni, kial mi (maniulo) malŝparis kvardek jarojn de mia vivo verkante en la antikva skota lingvo, parolata de ĉiam malaltiĝanta nombro da homoj; kaj tridek tri jarojn verkante kaj uzante „artefaritan/planan” lingvon, kiu ne sukcesis plenumi la celon („finan venkon”) de sia kreinto.

Paranojuloj

Jen mallonga klarigo pri mia verkado en lingvo uzata de eta minoritato. Dum la tuta historio de la homaro estis arogantuloj, imperiistoj kaj paranojuloj, kiuj ne volis permesi, ke aliuloj parolu sian gepatran lingvon aŭ transdonu ĝin al siaj infanoj. Ekzemple: Francisco Franco, kiu malpermesis la katalunan en Hispanio; Benito Mussolini, kiu malpermesis ĉiun ajn lingvon krom la itala; la blankuloj en Nord-Ameriko, kiuj ekstermis multajn indiĝenojn kaj iliajn lingvojn; kaj lastatempe Vladimir Putin, kiu ne volas, ke la ukrainoj parolu la propran lingvon (aŭ eĉ ekzistu).

Mi insiste plu uzas la skot-gaelan pro la fakto, ke ĝi estas unu el la multvaloraj endanĝerigitaj idiomoj, kiuj antaŭ nelonge estis persekutataj, malpermesataj kaj malestimataj. Mi opinias, ke tio ja estas taŭga kaj inda motivo!

gmck
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 05, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-09