MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

ESEO

Kio estas oblomovismo?

La termino „oblomovismo” (ruse: обломовщина [oblomovŝĉina]), derivita de la familia nomo de la heroo de la romano Oblomov (ruse: Обломов) de Ivan A. Gonĉarov, estas uzata en la rusa por priskribi miksaĵon de apatio, letargio kaj inerteco. Nikita Pimenov priskribas la romanon, kiu popularigis tiun vorton.

En la komenco de la romano, post priskribado de Ilja Oblomov, Ivan A. Gonĉarov akompanas nin al liaj ĉambroj kaj priskribas ilian dekoron laŭ la sama maniero kiel, ekzemple, Nikolaj Gogol en sia proza poemo Malvivaj Animoj. La internaĵo, la dekoro de la ĉambroj de la herooj tre bone montras ilian internan mondon. En la ĉambro de Oblomov estas faldeblaj ŝirmiloj kun mirindaj kaj eksterordinaraj birdoj, malfirmaj bretoj, kurtenoj remburitaj per multekosta kaj luksa materialo, malgraciaj seĝoj kaj sofo, kies dorso kaj kruroj defalis. Kaj ekzistas multe da polvo kaj speguloj, kiuj jam ne reflektas ion ajn, sed povas funkcii kiel tabuloj por skribado de ĉiaj gravaj notoj. Kaj nur telero kun kokina osto kaj pana krusto kaj la posedanto mem, kuŝanta sur la sofo en la ĉambro, diras, ke iu loĝas en ĉi tiuj ĉambroj.

Polvo kaj speguloj

La asocioj, kiuj estiĝas ĉe la leganto, kvazaŭ estas intence provokitaj de la aŭtoro. La malfirmaj bretoj kaj rompita sofo rememorigas nin pri Manilov, la senaga revemulo el Malvivaj animoj kun liaj nepretigitaj mebloj kaj brakseĝo, nur duone remburita per luksa ŝtofo. Malelegantaj seĝoj memorigas pri Sobakeviĉ, alia heroo el la sama verko, pri lia meblaro kaj pri tio, kiel ĉiu seĝo en lia domo kvazaŭ krias: „Ankaŭ mi estas Sobakeviĉ”. La polvo ĉie kaj la speguloj, similaj al tabuloj, sur kiuj oni povas skribi, memorigas nin pri alia figuro, Pljuŝkin.

Samtempe la aŭtoro parolas pri la nekredeble malvarma okulrigardo de Oblomov kaj pri la eĉ pli malvarma okulrigardo de lia servisto Zaĥar, per kiuj ili ambaŭ ĉirkaŭrigardas la dekoron de la ĉambro. Kaj la okulrigardo de Oblomov kvazaŭ dirus: „Kaj kiu ĉion alportis ĉi tien, altrenis kaj starigis?” Kaj subite montriĝas, ke ĉi tiu dekoro, la malfirmaj bretaroj kaj la malelegantaj seĝoj, ĉio, kion la posedanto trenis en la ĉambron, neniel rilatas al li.

Sofo, noktosurtuto kaj orientaj ŝuoj

La domo, en kiu Oblomov vivas kaj en kiu li vidas mirindan sonĝon pri perdita paradizo, estas nur pseŭdodomo. Kiel komenciĝas la romano Oblomov? En Sankt-Peterburgo, en la strato Goroĥovaja, en grandega domo, kies loĝantaro estus sufiĉa por tuta provinca urbo, sur sofo kuŝas Ilja Iljiĉ Oblomov. Ĉi domo ne estas domo, en kiu iu vivas. La ĉefa refreno, kiu sonas, kiam diversaj homoj venas al Oblomov, estas lia demando „Ĉu estas iu ĉi tie?” En sia domo Oblomov havas nur sofon, noktosurtuton kaj tiujn orientajn ŝuojn, en kiujn estas tiel komforte enmeti la piedojn, malsupriginte ilin de la sofo.

Nenifarado

Sed estas maleble ne rimarki la ravan intonacion de la enkonduko. En iu carlando, en iu regno, vivis ... vivis kaj kuŝis sur sofo homo, nomata Ilja, ĉirkaŭ tridek-du-aŭ-tri-jaraĝa. Kompreneble, oni asocias lin kun Ilja Muromec, unu el ĉefaj herooj de la antikva rusa epika eposo. Dum tridek tri jaroj la fortegulo el la urbo Murom el la vilaĝo Karaĉarovo okupiĝis pri nenifarado, kaj kiam vagantaj kripluloj venis al li kaj diris: „Leviĝu, Eliĉjo!”, la fortegulo respondis, ke li ne povas leviĝi, ĉar liaj gamboj ne plu funkcias. Sed la vagantaj kripluloj donis al li eliksiran mieltrinkaĵon. Ilja trinkis ĝin kaj, ekhavinte eksterordinaran forton, ekstaris kaj iris batali kontraŭ malamikoj de Rusio.

En la unua parto de la romano diversaj homoj venas al Oblomov, kiu kuŝas kaj dormas. Ni vidas portreton de la dormanta Oblomov. Kaj en ĉi tiu portreto la plej grava estas la penso, kiu flugetas trans lian vizaĝon kiel libera birdo, kaj tiu esprimo de bonkoreco, kiun nenio povas nuligi. La bonkoreco de la animo, kiun nenio povas detrui, reflektiĝas en la trajtoj de lia vizaĝo kaj en la faldoj de lia ŝatata noktosurtuto.

Homoj kun parolantaj familiaj nomoj venas al Ilja. Iu nomata Volkov („tiu de lupo”) estas tre surprizita, ke Ilja Iljiĉ daŭre restas en lito, kiam li, Volkov, jam sukcesis fari tiom da aferoj: aĉeti kelkajn specialajn gantojn kun laĉoj kaj frakon, kiu ĵus fariĝis moda, kaj, kompreneble, ricevi biletojn por la festo de la unua de majo, kiu okazos morgaŭ en Jekaterinhof. „Kial do vi ankoraŭ ne ellitiĝis? Kial do vi ne havas biletojn? Kial do vi ne havas ĉevalon?” Sur kiun ĉevalon sidiĝos Ilja Iljiĉ Oblomov? Li diris: „Mi ne rajdos”. Volkov proponas al li sidiĝi en kaleŝon kun siaj amikoj sur lignan benkon, sed Ilja Iljiĉ ne volas sidiĝi sur lignan benkon. Kiam Volkov rakontas al li, kiel mirinda estas la vivo en societo, li rakontas al Oblomov ankaŭ, ke ĉe Mezdrov („tiu de reverso de felo”) oni parolas nur pri muziko kaj ke ĝis cent homoj venas tien, kaj ĉe Mussinskij oni parolas tuttempe nur pri arto, kaj ĉeestas ankaŭ multaj homoj. Ilja Iljiĉ havas neniun ideon, kio povus esti interesa en konversacio, en kiu partoprenas cent homoj. Kiam Volkov adiaŭas, Oblomov diras: „Dek lokojn en unu tago! Kia malŝparo!” – kaj restas, kompreneble, sur sia sofo.

Poste Sudjbinskij („tiu de sorto”) venas al Oblomov. Ilja Iljiĉ Oblomov alvenis al Sankt-Peterburgo antaŭ dek du jaroj kiel dudek-jaraĝa knabo kaj komencis servi en departemento, sed poste forlasis ĝin. Kaj Sudjbinskij daŭrigis lian servon. Kaj li faris tian mirindan karieron, ke nun li ne nur venas plu al la departemento antaŭ la naŭa aŭ eĉ la oka horo, sed estas ankaŭ invitata al la departementestro por teo. Jen kion tiu homo ricevis. Kaj estas tiom da novaĵoj en la departemento. Kiam Sudjbinskij foriras, kompreneble, sen tentado de Ilja Iljiĉ por leviĝi de la sofo, Oblomov pensas: „Pereis kara amiko. Kaj blinda, surda kaj muta por la resto de la mondo li estas. Kaj kiom malmulte al persono estas bezonate ĉi tie: lia menso kaj sento de volo”.

Ekstaro

Kaj kiam la literaturisto Penkin venas kaj rakontas al Oblomov pri progresemaj romanoj kaj artikoloj, kie unu tre sprite sukcesis piki la alian, kaj la alia, siavice, donis frapan baton responde, Oblomov ne vidas ion ajn interesan por si mem: „Vi volas skribi nur per la kapo. Vi pensas, ke la menso ne bezonas koron. Ne! Ne! Pensoj estas fekundigitaj per homa amo.” Neniu el la vizitantoj sukcesas doni al Oblomov la mieltrinkaĵon. Tamen je la fino de la unua parto Oblomov ekstaras. Andrej Ŝtolc, intima amiko de Oblomov, sukcesas levi lin.

Humura

La romano estas tre humura, kaj la plej mirindaj epizodoj en ĝi estas la konversacioj de Oblomov kun lia servisto Zaĥar. La konversacioj esence estas tre malĝojaj, sed nekredeble amuzaj kaj humuraj, ĉar Zaĥar estas laŭkaraktere eĉ pli „Oblomov” ol Ilja Oblomov mem. Estas kurioze, ke, pensante pri oblomovismo, la literatura kritikisto kaj publicisto N. Dobroljubov diras, ke ĉio tio okazis al Oblomov, ĉar li havis tricent servutajn Zaĥarojn. Sed Zaĥar, estante eĉ pli „Oblomov” ol Oblomov mem, ne havis tricent Zaĥarojn. Zaĥar estas parodia similulo de Oblomov. Kaj tiu filozofio de rezigno de vanteco, de strebo al paco kaj harmonio estas tre bone esprimita per Zaĥar, kiun Oblomov akuzas pri tio, ke la planko en la ĉambro estas malpura kaj ne estis balaita dumlonge. Sed Zaĥar diras, ke li balais la plankon en ĉi tiu ĉambro antaŭ tri tagoj. Zaĥar havas ĉion distribuita kaj mezurita. Se necesas forviŝi la polvon, tiam tio estos farita, ekzemple, antaŭ Kristnasko. Kaj se necesas viŝi la pentraĵojn aŭ lavi la fenestrojn, tiam tio estos farita, ekzemple, antaŭ Pasko. Kaj Zaĥar ne intencas ŝanĝi la establitan ordon de aĵoj, kiu regas jaron post jaro.

En la romano Oblomov, kiel ofte okazas en la rusa literaturo, ekzistas provo de amikeco, kiun Oblomov eltenas kun honoro. Nia fido je tiu amikeco komenciĝas, kiam Oblomov leviĝas kaj iras kun sia amiko laŭ la plano, kiun Ŝtolc proponas al li. Poste Oblomov kaj lia amiko iras al ĉiuj lokoj, kien la grava persono Ŝtolc opinias necese venigi Oblomovon.

Nikita PIMENOV
Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 05, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikita Pimenov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-09