LingvoINTERVJUOItalio kaj ĝia lingva mozaikoMarco Tamburelli [marko tambureli] estas profesoro ĉe la Universitato de Bangor en Kimrio, kie li plenumas esploradon kaj instruadon pri dulingvismo, fonologio kaj lingvistiko. Li magistriĝis ĉe University College London, kie li ankaŭ doktoriĝis en 2005, defendante disertacion pri sintaksa evoluo ĉe dulingvaj individuoj. Post tiam li komencis direkti sian intereson al regionaj idiomoj. Krom sia laboro pri pluraj universitataj esplorprojektoj, Tamburelli estas scienca ano de Comitato della Salvaguardia dei Patrimoni Linguistici (Komitato pri Protektado de Lingvaj Heredaĵoj), kiu naskiĝis en 2013 kun la celo sentemigi la publikon kaj diskonigi la konservadon kaj la heredaĵon de la pluraj lingvaj realaĵoj de nuna Italio. MONATO: Kiel via sperto en la fako de lingvistiko, same kiel via zorgemo kiel aktivulo, naskis kunlaboradon kun la Komitato pri Protektado de Lingvaj Heredaĵoj? Tamburelli: Mi estas unu el ties fondintoj. Ĝi naskiĝis el fejsbuka grupo kontraŭa al serio da televidanoncoj misinformantaj rilate al italaj lingvaj minoritatoj kaj dialektoj. Tiuj specifaj reklamfilmetoj, oficiale celantaj lingvan unuiĝon (kaj havantaj sume rilaton kun aprobinda projekto), estis fakte favoraj al unulingva unuecigo, kiu estas tute malsama afero. Ŝtatoj povas esti lingve unuigitaj sen turni sin al unulingveco. La grupo fariĝis poste la nuna komitato. Unu el niaj specialaj trajtoj estas baziĝi sur sciencaj starpunktoj, anstataŭ limigi nin je amatoreca movado. Mi fondis la komitaton, kiam tiu ĉi temo jam konstituis grandan parton de mia esplorlaboro, kiun mi komencis en 2010. MONATO: Kvankam la itala leĝaro agnoskas 12 historiajn lingvajn komunumojn, ĝi rifuzas doni tiun rekonon al lokaj variaĵoj de kelkaj idiomoj aŭ al regionaj lingvoj. Kiuj estas, laŭ vi, la kulturaj kialoj malantaŭ tiu ĉi diskriminacio? Tamburelli: Estas du ĉefaj motivoj por tiu ĉi distingo. Unue, ĉiu nacio-ŝtato ĝenerale klopodas agnoski kiel eble plej malmultan lingvan diversecon, ĉar ĝin ĉiam interesas la kreado de unulingva unueco. Historie naciisma retoriko antaŭiras unulingvecon, kiu fakte naskiĝas poste. Francio, ekzemple, sukcese mortigis siajn regionajn lingvojn: la okcitana lingvo estas esence forpasinta kaj nur lastatempe transiras renaskiĝan periodon. Esti unulingva lando ĉiam konstituis fundamenton por la nacio-ŝtatoj, kaj kiam tiu ĉi kondiĉo estas minacata, tio estigas problemon. Ĉiam ekzistis eksterlandaj premoj, sed multaj el ili naskiĝas nur kun la celo agnoski propran kulturon ene de najbaraj landoj, kaj tio rekonigis en Italio kelkajn lingvojn kiel la albana kaj la greka. La dua faktoro, kaj politika kaj kultura, estas la orientiĝo de la itala lingvistiko, kiu kutime interpretas ĉiun latinidan variaĵon – tio estas idiomon, kiu devenas el la latina lingvo – en Italio kiel subtipologion de la itala. Eĉ la koncepto mem pri italo-latinida lingvo, kiu lingvistike tute ne havas sencon, estas politika etikedo lingvistike nedifinebla, kaj la precipa problemo en Italio pri ĝi, kompare kun aliaj landoj, koncernas ĝian izogloson. MONATO: Kio estas izogloso? Tamburelli: Izogloso estas lingva limo. Ekzistas pluraj gravaj izoglosoj en la latinida mondo, sed la plej grava kaj notinda estas la izogloso „Massa Carrara” [masa karara]. Ĝi dividas nian duoninsulon, kaj tio estas ideologie malkomforta laŭ multaj homoj. Pli norde ol tiu limo ekzistas fonologiaj kaj sintaksaj trajtoj, kiuj komunigas Emilio-Romanjon, Lombardion, Veneton, Francion, Hispanion kaj Portugalion, dum pli sude ol tiu limo ni trovas trajtojn, kiu komunigas la italan, la rumanan, la sicilian kaj la napolan. Tio ja estas la dividlinio inter la okcidenta kaj orienta latinida lingvaroj; kaj, kvankam ĝi estas lingvistike objektivaĵo, oni faris ĉion eblan por etigi tiun fakton, timante tion, kion ĝi povus politike kaŭzi por la unueco de la lando. Lingvistika analizo ja ne povas inkluzivi socian interpretadon de fenomenoj: tio estus politika konsidero, kiu generus ambiguecon kaj konfuzon. Simile okazis en frankisma Hispanio, kie la kataluna kaj la eŭska lingvoj estis konsiderataj kiel dialektoj de la hispana. MONATO: Ĉu tio povas havi identecajn konsekvencojn? Kiel varias la apartensento de popoloj en geografia zono rilate al propra lingvo? Tamburelli: Ne necese ekzistas kunrilato inter popola identeco kaj lingva rekono: la hispana situacio estas evidenta ekzemplo pri tio. La galega kaj la kataluna ambaŭ estas vidataj kiel regionaj lingvoj, kaj, kvankam ni konas la grandan identecan senton de Katalunio, en Galegio la sendependisma partio estas praktike neekzistanta. Kvankam laŭ la nacio-ŝtatoj tiu sento povas esti minaca, ne ekzistas rilato: la galegoj havas propran lingvan identecon, sed tendence ili ne elmontras tiun senton kontraŭstare al Hispanio. Same en Frislando, kie la frisa lingvaro estas agnoskata de Nederlando kaj sendependista movado estas neekzistanta. MONATO: En la internacia panoramo ekzistas la Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, kiu ekvalidis la 1an de marto 1998 kaj estas subskribita de Italio ekde la 27a de majo 2000. Kio malpermesis ĝian aplikadon? Tamburelli: Tiu ĉarto ekaperis kun la celo agnoski lingvajn minoritatojn por protekti popolojn kaj kulturojn kaj por konservi nian lingvan malsamecon. Ĝi tamen permesis rekoni idiomojn bazitajn sur tiuj lingvoj, kiuj estas jam parolataj en aliaj ŝtatoj, en ia speco de komplezo inter landoj. Laŭ mi, nenio ŝanĝiĝis, ĉar, kvankam oni eĉ asignis monon favore al kelkaj projektoj, tiuj neniam aplikiĝis al gravaj vehiklaj lingvoj, kiel la menciitaj galega kaj kataluna. Estas multo farenda, kaj la problemo estas la deziro „allasi” ion al tiuj lingvoj pli ol agnoski ilin definitive kaj oficiale. Aldone, la Konsilio de Eŭropo subskribigis tiun ĉarton, lasante al la membroŝtatoj la finan decidon, kiujn idiomojn agnoski. Ĉiu ŝtato rekonis kiel eble plej malmulton kaj tiel igis la ĉarton fakte neutila. MONATO: Estas interesa la temo de la itala regiono Trentino-Supera Adiĝo (Sud-Tirolo). Ĝia statuto solene proklamas la egalecon de rajtoj por tiuj civitanoj, kiuj apartenas al la specifaj kaj variaj lingvaj grupoj. Ĉu vi opinias, ke regionaj situacioj povus agi loke favore al iliaj lingvaj minoritatoj? Tamburelli: Pri tiu nord-itala regiono apud Aŭstrio mi publikigis kelkajn verkojn kune kun aliaj studentoj, kiuj tie faris esploradon. Ankaŭ en tiu okazo la ideologio mastras laŭplaĉe, kiel en Italio. Trentino-Supera Adiĝo estas konsiderata dulingva lando, kie oni parolas la italan kaj la germanan, sed tiu idiomo, kiun oni parolas en Sud-Tirolo, estas ne la germana, sed ĝia variaĵo: la bavara. En niaj verkoj ni konstatis, ke nur 60 elcentoj de tiu lingva variaĵo kongruas kun la germana. La lingvaĵon en tiu areo oni povas difini laŭ la Unesko-atlaso de endanĝerigataj lingvoj, kaj ĝi unuigas la areojn inter Bavario kaj Aŭstrio, ĝis kelkaj zonoj de Svislando. Ni denove parolas pri ideologio, ĉar ni fakte havas trilingvisman situacion, sed la bavara ne estas agnoskata, favore al la germana. MONATO: Kadre de via vulgariga aktivado, kiu estas, laŭ vi, la vidpunkto de la homoj pri lingvoj kaj dialektoj? Kiuj estas la malfacilaĵoj pri ebla renovigita percepto de minoritataj lingvoj? Tamburelli: Estas du kutimaj opinioj pri tiuj ĉi aferoj, kaj mi fakte estas verkanta pri tio en ĉapitro de libro, kiu estos publikigita ĉi-jare. La unua vidpunkto naskiĝis dum la faŝista periodo: dialektoj estas herbaĉo, kiun ni devas forigi. Tio pligrandigis ideon, kiun proponis la itala verkisto kaj poeto Alessandro Manzoni. La plej granda parto de la homoj, tiel pensante, deziris liberigi sin de tiuj lingvaj kriplaĵoj. Bonŝance ŝajnas, ke dum la lastaj 15 jaroj tiu opinio laŭgrade malkreskis. La dua vidpunkto – kaj la plej lingve konscia – komprenas, ke t.n. dialektoj de la itala estas tute malsamaj ol la itala (ili ja estas paralelaj, malsamaj, rektaj idoj de la latina), sed ankoraŭ ne vere kredas, ke ili estas efektivaj sendependaj lingvoj. Certe ĉi tio estas progreso, kaj ankaŭ el tiu ĉi flanko la komitato multon faris dum la jaroj. Eĉ nun ni laboras kun lokaj asocioj sen profita celo, kiuj klopodas konservi sian lingvan posedaĵon. MONATO: Ĉu estus ĝuste aserti, ke fakte malĉeestas la intenco protekti la lingvajn minoritatojn kadre de la itala leĝfarado? Tamburelli: Precipe en Eŭropo oni konsideras lingvojn legitimaj nur tiam, kiam ili havas proprajn literaturon, vortaron, kaj se ili estas uzataj de ŝtato, produktante kontraŭdiran duoblan normon: italaj lingvistoj certe uzos la vorton „lingvo” por idiomoj de indianoj aŭ por la nenombreblaj lingvoj de Papuo-Nov-Gvineo, sed uzos la vorton „dialekto” por indiki la sicilian, la napolan kaj la lombardan lingvojn, ĉar estas opinio, ke ĉi-lastaj ne posedas la politikan aŭ la sociolingvistikan povon por esti „oficialaj” lingvoj. Tio generas ian lingvan kontraŭdiron senan je scienca fundamento, kaj tio aspektas evidenta, kiam ni ne plu pritraktas lingvaĵon kaj komencas paroli el politika kaj socia perspektivo. Mia akademia lernado devenas de psikolingvistiko, kiu estas rigore scienca disciplino, kie la konceptoj estas klare difinitaj, kaj, se la mezurado ne koincidas kun la difino, oni devas ŝanĝi ĉi-lastan: la konkreta fenomeno antaŭiras la teorion, kiu devas progresi kune kun la evoluo de fenomenoj. Ene de tiuj svagaj konceptoj mi trovis min en retorika kaj antaŭjuĝa labirinto, kie malmultaj homoj taksas lingvistikon science, ĉefe en Italio.
Tommaso MELACOTTE
korespondanto de MONATO en Italio
TOMMASO MELACOTTE estas universitata studento kaj ĵurnalisto, kiu kunlaboras kun italaj lokaj gazetoj kaj asocioj.
|