MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Historio

ESEO

Ŝtataneco sen ŝtato

En Japanio loĝas pli ol 800 000 etnaj koreoj, el kiuj preskaŭ duono havas japanan ŝtatanecon. La plimulto de la ceteraj havas tiun de Sud-Koreio, se oni nombras 412 340 laŭ statistiko en junio 2022. Sed 25 871 koreoj tenas ŝtatanecon de Joseon, ŝtato, kiu ne plu ekzistas. Joseon estis la nomo de Koreio antaŭ la japana okupacio.

Historia fono

En 1910 Japanio aneksis Koreion, kio sekvigis, ke ĉiuj koreoj ricevis japanan ŝtatanecon. Koreoj diverskaŭze ekloĝis en Japanio, kaj inter ili estis junuloj, kiuj studentiĝis en altgradaj lernejoj, kaj agrikulturistoj, kiuj, perdinte siajn kampojn pro la koloniisma terkultura politiko, serĉis alternativan laboron. Cetere dum la Pacifika Milito inter 1941 kaj 1945 sennombraj koreoj estis perfortitaj al trudlaboro en fabrikoj kaj minejoj. La nombro de koreoj en Japanio atingis du milionojn fine de la milito.

Post la malvenko de Japanio en la milito la plimulto de la koreoj reiris al Koreio, sed 600 000 ankoraŭ restis en Japanio vole aŭ nevole. Kvankam Koreio liberiĝis de la japana okupacio, ĝi ne tuj gajnis sendependecon. Ĝi estis submetita al kuratoreco de Unuiĝintaj Nacioj. La lando dividiĝis en du teritoriojn, Sud-Koreion kaj Nord-Koreion, regatajn de armeaj registaroj apogataj respektive de Usono kaj de Sovetio.

Fariĝi senŝtata

En 1947 la japana registaro proklamis, ke ĉiuj koreoj loĝantaj en Japanio registriĝu kiel fremdlandanoj. Ili estis senigitaj de la japana ŝtataneco kaj legitimiĝis per tiu de Joseon. Tio implicis, ke ili efektive fariĝas senŝtataj, ĉar la ŝtato nomata Joseon ne plu ekzistis, kaj en Koreio ankoraŭ ne establiĝis ŝtato kun laŭleĝa registaro. Malmultaj el ili do decidis akiri japanan civitanecon, dum la plimulto restis kun ŝtataneco de Joseon.

En 1948 establiĝis du ŝtatoj en Koreio, nome Korea Respubliko en la sudo kaj Popola Demokratia Korea Respubliko en la nordo. Koreoj en Japanio nun povis havigi al si korean ŝtatanecon, sed ne tiun de Nord-Koreio, ĉar Japanio ne agnoskis la komunisman nord-korean ŝtaton. Tial ne nur tiuj, kiuj aprobis la nord-korean registaron, sed ankaŭ tiuj, kiuj, kvankam ne komunismaj, volis viziti siajn familianojn kaj parencojn en Nord-Koreio aŭ kiuj ne akceptis la ideon de la dividitaj du Koreioj, konsiderante ambaŭ kiel patrujon, restis kun ŝtataneco de Joseon.

Situacio en Japanio

Post la nacia liberiĝo ankaŭ la korea socio en Japanio dividiĝis en du grupojn, subtenantajn respektive la dekstran Mindan kaj la maldekstran Jochongryeon. Koreoj kun sud-korea ŝtataneco aliĝis al Mindan, dum tiuj kun ŝtataneco de Joseon fariĝis anoj de Jochongryeon. En la komenca periodo tiu lasta dominis, konsistigante preskaŭ 90 % de la tuta korea loĝantaro.

Kun apogo de Nord-Koreio Jochongryeon aktive subtenis kore-etnajn lernejojn, kie oni ne nur instruis la koreajn lingvon, historion kaj kulturon, sed samtempe insinuis al lernantoj komunismajn dogmojn. La japana registaro diskriminaciis la korean komunumon, interalie ne sankciante ties lernejojn kiel regulajn kaj tiel ne subtenante ilin finance.

Lernantinoj en kore-stila tradicia uniformo fariĝis viktimoj de terorismo fare de japanaj ekstrem-dekstruloj. Sed ne ĉiuj lernantoj de kore-etna lernejo apartenis al maldekstrula familio. Ankaŭ gepatroj, kiuj esperis, ke iliaj infanoj tenos identecon kaj memfidon kiel koreoj kaj lernos la korean, frekventigis ilin al lernejo subtenata de Jochongryeon, ĉar mankis tiu de Mindan sen apogo de Sud-Koreio.

La Traktato pri Bazaj Rilatoj inter Japanio kaj Respubliko Koreio en 1965 donis al tiuj kun sud-korea ŝtataneco laŭleĝan rezidantecon, kiu permesis al ili konstante loĝi en Japanio. Tio spronis anojn de Jochongryeon konvertiĝi al Mindan, kaj ĉirkaŭ la jaro 1970 la nombro de koreoj kun sud-korea ŝtataneco superis tiun kun ŝtataneco de Joseon.

Suferante diskriminacion de kaj la japana kaj la sud-korea registaroj kaj spertante diversajn maloportunaĵojn en ĉiutaga vivo, koreoj kun ŝtataneco de Joseon pli kaj pli alprenis tiun de Sud-Koreio aŭ Japanio, kaj la nombro de Joseon-anoj laŭgrade malkreskis. Sekve la nombro de kore-etnaj lernejoj reduktiĝis de pli ol 160 kun 40 000 lernantoj en la jaro 1961 al 64 kun 7000 lernantoj en 2018, kaj krome 70 % de ties lernantoj havas sud-korean ŝtatanecon.

Stato en Sud-Koreio

En Sud-Koreio delonge regas miskompreno, ke la ŝtataneco de Joseon indikas tiun de Nord-Koreio. Tre probable tian falsan nocion elvokis la fakto, ke la nomo Joseon estas prenita ankaŭ de Nord-Koreio por nomi sian landon en la korea. Oni do pensis, ke tiuj kun ŝtataneco de Joseon apartenas al Nord-Koreio, kaj tiel misidentigis ilin ĉiujn kiel komunistojn.

Verŝajne senŝtatajn koreojn plej ĝenas la maloportunaĵo, ke ili ne rajtas havi pasporton kaj ne povas libere renkonti siajn familianojn kaj parencojn en Sud-Koreio. Efektive ili povas viziti Sud-Koreion kun provizora vojaĝatestilo eldonita de la sud-korea registaro. La problemo estas, ke la sud-korea registaro, depende de la reĝimo, havas inklinon aŭ antaŭjuĝon rigardi ilin kiel komunistojn aŭ almenaŭ favorajn al Nord-Koreio kaj nevolonte aprobas vojaĝpetojn.

Dum la periodo de progresema reĝimo, ekzemple inter 2005 kaj 2007, preskaŭ ĉiuj petoj por vojaĝatestilo estis aprobitaj, sed ekde kiam konservativa reĝimo instaliĝis en 2008 la proporcio de permesitaj vojaĝoj draste malkreskis al 34,6 % en 2016. Tial oni hezitas eĉ peti vojaĝatestilon, kaj efektive inter 2011 kaj 2016 la tuta nombro de petoj eĉ ne atingis 100, dum ĝi estis 3329 sole en 2005.

Perspektivo

La plimulto de nuntempaj etnaj koreoj en Japanio apartenas al tria kaj kvara generacioj de la korea komunumo. Ili naskiĝis kaj edukiĝis en Japanio kaj sen konsiderinda obstaklo asimiliĝas en la japanan socion. Pli kaj pli da senŝtataj koreoj gajnas ŝtatanecon de Japanio aŭ tiun de Sud-Koreio. Sud-Koreio progresas ekonomie kaj kulture, kaj maljunaj generacioj iom post iom ŝrumpas, kiam ties anoj forpasas.

Temas pri tiuj, kvankam malmultnombraj, kiuj insistas teni ŝtatanecon de Joseon, tio estas, resti senŝtataj. Ili volas elekti sian propran ŝtatanecon kaj postulas, ke ili povu libere viziti Sud-Koreion kaj eventuale ankaŭ Nord-Koreion. La solvo ŝajnas ĉiel dependi de la sud-korea registaro.

CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 10, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-08