Moderna vivoMIGRADOFuĝantoj bonvenaj kaj ne bonvenajDe Ukrainio atingis Germanion ĉirkaŭ unu miliono da fuĝintoj pro la milito. Ili plejparte venis tra Pollando. Malgraŭ sia laŭnombre nur duona loĝantaro, ĝi bonvenigis duoblan nombron. Kontraste, la pola registaro ne volas akcepti alilandajn fuĝantojn, kiuj atingas la polan landlimon el Belorusio (kelkaj miloj, kiujn la belorusa prezidanto invitis kaj kuraĝigis pluvojaĝi al Eŭropa Unio). Pollando konstruis longan barilon el ŝtalo kaj pikdrato. Tamen kelkaj fuĝantoj atingas Pollandon kaj eĉ Germanion. En Pollando ili regule estas mistraktataj kaj reenpuŝataj. Sed ankaŭ en Germanio ili ne estas sekuraj, ĉar en EU la Reglamento Dublino III 1 diktas, ke fuĝanto petu azilon en la EU-lando, kien li/ŝi unue alvenis. La interkonsento permesas resendi fuĝantojn al la alvenlando, kaj la germana Federacia Oficejo pri Migrado kaj Fuĝantoj (BAMF, laŭ germanaj komencliteroj) ofte faras tion. Justico kontraŭ mistraktadoSed la justicaj instancoj povas interveni. Ekzemple, juĝejoj ofte malpermesas resendi iun, kiu ricevis azilon en Grekio kaj poste aperis en Germanio, ĉar li/ŝi kun certeco devus vivi surstrate, sen ŝtata subteno. Ankaŭ aliaj EU-landoj mistraktas fuĝantojn. Ekzemple, se ili sukcesas transpasi la bulgaran landlimon, oni regule metas ilin en malliberejon, pri kio aŭdeblas hontindaj historioj. Se iu el ili atingas Germanion, la juĝejoj ofte ne permesas resendadon, ĉar ne estas pruvita regulo, kiel ili estos traktataj, kvankam la bulgara registaro asertas, ke ĝi respektas la internacian juron. Pro la miloj de malaj raportoj eble la juĝistoj ŝanĝos sian sintenon pri tio. Ĉu pli bone en Pollando?Tamen pri Pollando ankoraŭ ne estas multaj raportoj. La germana neregistara organizaĵo Pro Asyl (Por azilo) kolektas raportojn de azilpetantoj kaj per advokatoj subtenas individuojn. Jen unu tia historio de Pro Asyl. Sepideh Bahrami (la vera nomo estas kaŝita), de Irano, defendas sin kontraŭ sia brutala edzo, ekhavas konflikton kun sia familio, estas minacata de sia patro ... timas plian perforton fare de la familio kaj de la mulaa registaro, fuĝas tra Turkio kaj Belorusio. Dum kontrolo ĉe la pola landlima polico ŝia tuta mono malaperas. Post pluraj provoj ŝi sukcesas transpasi al Pollando. La polico puŝas ŝin per armiloj kaj elektrobastonoj kaj sendas ŝin reen al Belorusio. Post multaj malsukcesoj ŝi atingas marĉan regionon en Pollando, trovas akcepton ĉe pola virino kaj alvenas en Germanion en januaro de 2022. Pro Asyl subtenas ŝin ĉe BAMF per advokataj demarŝoj. Ĉu facila solvo?Principe EU povus solvi la problemon. Se fuĝantoj el iu lando estas grandanime akceptataj de iu lando, sed ne de alia, kial la malakceptitajn fuĝantojn ne transprenas alia lando, kiu ne havas problemojn koncerne ilin? Bedaŭrinde provoj pri reformado de la Reglamento Dublino III malsukcesis pro la sinteno de kelkaj landoj (Hungario, sed ankaŭ Pollando), kiuj timas, ke ili estos devigataj transpreni azilpetantojn. 1. Reglamento n-ro 604/2013, kiu difinas, kiu membroŝtato respondecas pri ekzamenado de azilpeto.
Werner FUß
korespondanto de MONATO en Germanio
Werner FUß studis kemion en Germanio kaj doktoriĝis en 1972 pri spektroskopia temo. Poste ĝis 2008 en esplorinstituto li laboris kun fizikistoj pri laserkemio, unue pri apartigo de izotopoj kaj poste pri ultrarapidaj fotokemiaj reagoj. Kromaj publikigoj kaj prelegoj koncernas armadolimigon, medioprotektadon kaj klimatovarmiĝon.
|