Moderna vivoAŬSTRIOOmaĝo al la svedo Arne KarlssonUnu el la haltejoj de la nova subtera linio U5 en Vieno havos la nomon „Arne-Karlsson-Park”. La haltejon oni ekkonstruos en 2026 proksime de la Viena Ĝenerala Hospitalo, ĉe la kruciĝo de la stratoj Spitalgasse kaj Währinger Straße en la 9a distrikto de Vieno. Tie ĝi estos komuna haltejo de sep tramlinioj. Subita forpasoArne Karlsson naskiĝis en 1912 en Stokholmo. Post la dua mondmilito li laboris kiel estro de la helporganizaĵo Savu la infanojn en Aŭstrio (Rädda Barnen Österreich). Tiu organizaĵo ĉiutage disponigis 70 000 manĝo-porciojn por la malsata viena loĝantaro. La 11an de junio 1947 dum plenumado de siaj humanitaraj servoj Arne Karlsson aŭtoveturis apud la aŭstra vilaĝo Berg, 60 km oriente de Vieno, ĉe la landlimo inter Aŭstrio kaj tiama Ĉeĥoslovakio, proksime de Bratislavo. Li erare veturis en baritan straton kaj komencis turni sian aŭton. Ĝuste tiam soldato de la rusa okupacia trupo erare pensis, ke Karlsson estas spiono. Li ekpafis al la aŭto, en kiu ankaŭ la edzino kaj la infano de Karlsson sidis. Arne Karlsson estis trafita je la malantaŭa parto de la kapo kaj tuj mortis. Li estis nur 34-jara. Aliaj memoraĵojEkde 1961 troviĝas memorejo pri Arne Karlsson en Berg ĉe Pressburger Straße (strato al Bratislavo). En Vieno oni alinomis en 1949 la tiaman Holzknecht-Park al Arne-Karlsson-Park. Ĝi estas unu el la plej grandaj verdaj oazoj en la 9a distrikto de Vieno kun areo de ĉirkaŭ 12 500 m 2. Guido Holzknecht (1872-1931) estis radiologo, universitata profesoro kaj ĉefkuracisto en la Ĝenerala Hospitalo en Vieno. En 1932 post lia tragika morto tiu parka areo ricevis lian nomon, kaj sub parkarboj staras nun bronza busto de la kuracisto. Origine en la mezepoko sur la loko de tiu parko troviĝis hospitalo, kaj ekestis apude tombejo por pestmortintoj en la jaro 1679. Inter 1858 kaj 1860 la viena komunumo konstruis domon por helpobezonaj, maljunaj, malsanaj homoj. En 1928 oni malkonstruis tiun domon kaj faris parkon. Alia monumento en la parko honorigas la svedinon Elsa Brändström, kiu naskiĝis en 1888 en Sankt-Peterburgo, Rusio, kaj mortis en 1948 en Kembriĝo, Usono. Ŝi estis sveda instruistino kaj militflegistino, konata kiel „Anĝelo de Siberio”. Senlace ŝi laboris por la rajtoj de militkaptitoj dum la unua mondmilito, kaj post la milito ŝi daŭre faris humanitaran laboron en Germanio kaj Usono. Dum la dua mondmilito estis konstruitaj en la parko du bunkroj, kiuj protektis ĝis 800 personojn kontraŭ bomboj kaj venenaj gasoj. En unu troviĝas nun muzeo. La alia bunkro estas nun uzata de universitata gimnastikejo. Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
Renate KLAG naskiĝis en Vieno, studis tie la anglan lingvon, ekonomion kaj geografion. Ŝi laboras nun kiel ĵurnalisto. Walter KLAG naskiĝis en Vieno, studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto, numismato kaj ĵurnalisto.
|