Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Studo pri vortfarado en Esperanto

Morfologio estas lingvistika fako, kiu studas la strukturon de vortoj – ilian gramatikan fleksion kaj la faradon de novaj vortoj per derivado kaj kunmetado. La titolo de la nova verko de Ryszard Rokicki, Enkonduko en la morfologion de Esperanto, estas tamen iom misgvida, ĉar, kvankam la libro sendube estas interesa por ĉiu, kiu jam iom studis la morfologion de Esperanto, ĝi ne tre bone servus kiel enkonduko por novulo, kaj krome ĝi pritraktas ĉefe la derivadon de novaj vortoj. Pli bona titolo povus esti „Studo pri vortfarado en Esperanto”.

Unu el la plej interesaj trajtoj en la morfologio de Esperanto estas, ke oni povas derivi vortojn, ŝanĝante la vortklasan finaĵon („-o”, „-a”, „-e”, „-i”). Tiu procezo havas tamen direkton: „marteli” estas derivita de „martelo”, sed ne inverse, dum „bato” estas derivita de „bati”, sed ne inverse. Tradicie oni priskribas tiun direktecon per la nocio „gramatika kategorio de la radiko” kaj diras, ke „martel-” estas „substantiva radiko”, dum „bat-” estas „verba radiko”, kaj ekzemple „bel-” estus „adjektiva radiko”. Pri la terminoj de tiu tradicia modelo oni povas diskuti, kaj oni proponis alternativajn: la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren parolas pri „O-vortaj”, „agaj” kaj „ecaj” radikoj, uzante do ĉefe semantikajn (prisignifajn) terminojn, kaj Rokicki proponas paroli pri „subjektaj”, „predikataj” kaj „epitetaj” radikoj, uzante sintaksajn (frazkonstruajn) terminojn. Esence ĉiuj ĉi modeloj tamen priskribas la saman fenomenon, kaj la ĉi-rilatajn diferencojn inter diversaj esperantologoj oni ofte troigas.

Rokicki ripete direktas kritikon al René de Saussure kaj Kálmán Kalocsay, kiuj kreis la tradician modelon, sed ŝajne konas nur ties formon troveblan en Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay kaj Waringhien, ĉar en lia bibliografio tute ne aperas la klasikaj studoj de de Saussure (1914) kaj Kalocsay (1931), kvankam ili estis kelkfoje reeldonitaj. Similan riproĉindan mankon de fontoj oni povas rimarki en la deklarita strebo de Rokicki bazi sian priskribon sur moderna lingvistiko: li referencas neniajn modernajn verkojn ekster Esperantujo pri la teorio de morfologio. En la lasta ĉapitro, Rimarkoj pri la lingva normo de Esperanto (kiu fakte iras jam ekster morfologion), li pritraktas kelkajn iom disajn temojn, pri kiuj estus facile trovi eĉ abundan literaturon ĝenerallingvistikan, sed li skribas, kvazaŭ temus nur pri fenomenoj ene de Esperanto. Bedaŭrinde ŝajnas, ke en la libro la emfazo de la „lingvistika aliro” estas nur slogano por diri „ĉi tiu modelo estas pli bona ol la pli fruaj”.

Priskriba, ne preskriba

La ĝenerala aliro en la libro tamen konformas al moderna lingvistiko tiurilate, ke ĝi estas priskriba, ne preskriba – tio estas, Rokicki priskribas Esperanton tia, kia ĝi aperas en reala uzo, ne celante preskribi normon por ĝia uzo. Kelkloke oni tamen dezirus, ke li pli eksplicite agnosku, ke parto de la vortaroj kaj gramatikoj kritikataj de li ja havas ankaŭ preskriban rolon. Se li trovas unuopan frazon, en kiu iu derivaĵo estas uzata en signifo ne kongrua kun Plena Ilustrita Vortaro aŭ la akademia Baza Radikaro Oficiala, la klarigo estas ne tio, ke tiuj verkoj ne rekonas la realan lingvouzon, kiel Rokicki sugestas, sed simple tio, ke en la reala lingvouzo aperas ankaŭ frazoj eraraj el la vidpunkto de la preskribita normo.

Novaĵo en priskribo de Esperanto estas la distingo inter „leksika derivado” kaj „sintaksa derivado”. Ekzemple en „silka tuko” la adjektivo „silka” estas sintaksa derivaĵo, kiu konservas la leksikan signifon de „silko”, sed en „silka haŭto” (en la senco „silkeca”) temas pri leksika derivado. La sintaksa derivado estas komparebla kun fleksio, dum la leksika derivaĵo propre kreas novan radikon „silk-”, kiu nur forme identas kun la origina „silk-”. Same ekzemple en „akva solvaĵo” aperas kvazaŭ fleksia formo de la substantivo „akvo”, dum en „akva besteto” aperas nova radiko „akv-”. Mi ne estas konvinkita pri la utileco de tiu distingo, nek pri ekzisto de klara limo inter la du tipoj, sed sendube Rokicki per sia modelo sukcesas prilumi la vortfaradon de Esperanto de iom nova angulo.

Eble la plej interesa temo en la libro estas vortparoj, en kiuj la direkto de la derivado ne estas memevidenta – ĉu „pako” devenas de „paki”, ĉu „urino” de „urini”, aŭ eventuale inverse? Rokicki proponas ĉi tie la trafan terminon „reciproka motivado”. Li ankaŭ pritraktas kelkajn fifamajn parojn de verbo kaj adjektivo, ekzemple „korekti/korekta”, „kompliki/komplika”, pri kiuj oni diskutas de longa tempo (ĉu „korekta” signifas „senerara, ĝusta” aŭ „rilata al korektado”?) kaj kiujn ankaŭ la Sekcio pri Gramatiko de la Akademio de Esperanto lastatempe prenis sur sian aferliston. Laŭ lia analizo, „korekta” en la senco „senerara” estas la rezulto de speciala „redukta derivado”, kiu forigas el la „predikata radiko” „korekt-” ties implicitan signiferon „-ig-” kaj kreas novan, „epitetan radikon” „korekt-”. Ĉi tie Rokicki havas ankaŭ preskriban vidpunkton kaj opinias, ke oni permesu tiajn iom specialajn derivaĵojn.

La libro estas leginda por ĉiu, kiun interesas formala priskribo de kelkaj gravaj fenomenoj en la esperanta vortfarado – kaj kiu jam iom studis la temon kaj ne konfuziĝas pro la kelkloke iom peza prezentomaniero en la verko.

Jouko LINDSTEDT
Ryszard Rokicki: Enkonduko en la morfologion de Esperanto. (Serio Scio, volumo 11.) Eld. Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio, 2022. 88 paĝoj. ISBN 978-609-95087-9-5.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 10, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jouko Lindstedt el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-08