MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

AFGANIO

Pliiĝis la kultivado de opio

La rikolto de opio en Afganio en 2022 estis la plej profitdona de kelkaj jaroj. La kultivado pligrandiĝis je preskaŭ unu triono, kaj la prezoj kreskis sendepende de tio, ke la lando estas skuata de humanitara kaj ekonomia krizoj. Tio prezentiĝis en raporto (la unua, post kiam la taliboj atingis la regpovon en aŭgusto 2021) de la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimado (OUNNK).

La internacia komunumo devas labori por kovri la urĝajn bezonojn de la afgana popolo kaj plifortigi la necesajn paŝojn por haltigi la krimgrupojn, kiuj komercas per heroino kaj damaĝas la homojn en la tuta mondo.

Laŭ konstatoj de OUNNK la kultivado de opio en Afganio pliiĝis je 32 % en 2022 kompare kun la pasinta jaro, kaj ĝi atingis 233 000 hektarojn. La areo de opio en 2022 estis la tria laŭ amplekso ekde la komenco de monitorado. La kultivado estas koncentrita en la sud-okcidentaj partoj de la lando, kiuj havas 73 % de la kultivata areo, kaj en kiuj estas observata plej forta pligrandiĝo de la rikolto. Ekzemple, en la provinco Helmand unu kvinonon de la kultivata tero okupas opiopapavo.

La rikolto de opio en 2022 povus esti uzata por la produktado de 350-380 tunoj da heroino kun eksporta kvalito kaj pureco de 50-70 %.

Prezoj grave plialtiĝis

Post la anonco de la malpermeso de kultivado en aprilo de 2022 la prezoj de opio konsiderinde plialtiĝis. La enspezoj ricevitaj de la kamparanoj por la vendo de opio kreskis pli ol trioble: de 425 milionoj da usonaj dolaroj (ĉ. 400 milionoj da eŭroj) en 2021 ĝis 1,4 miliardoj da usonaj dolaroj (ĉ. 1,3 miliardoj da eŭroj) en 2022. Tiu cifero egalas al 29 % de la valoro de la agrokultura sektoro en 2021. Dum 2021 la valoro de la opioidoj 1 egalis la valoron de ĉirkaŭ 9 % de la agrokulturaj produktaĵoj de la antaŭa jaro.

La pliiĝo de la enspezoj ne nepre transformiĝas en aĉetpovon, ĉar en la sama periodo la inflacio akre plialtiĝis, kaj la prezoj de la nutraĵoj averaĝe kreskis je 35 %.

La okazaĵoj lige kun konfiskado – prezentitaj de la Platformo pri Monitorado de Drogoj de OUNNK – montras, ke la trafiko de opioidoj daŭras sen interrompo ekde aŭgusto 2021. Oni provizas per afganaj opioidoj ĉirkaŭ 80 % de la konsumantoj en la mondo.

1. Opioido estas psikoaktiva substanco funkcianta en rilato kun opioido-riceviloj, kiuj troviĝas ĉefe en la centra kaj periferia nerva kaj gastro-intesta sistemoj.
evge
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 03, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-02-04