Politiko#LULA2022Fanatikula voĉdonadoEn Brazilo okazis la plej konkura baloto en ĝia historio: inter la kandidatoj estis malpli ol du procentoj. Dum la elekto-procezo pluraj elementoj intermiksiĝis kaj boligis la temperamenton de la brazilanoj. En unu flanko estis prezidanto Jair Bolsonaro, kiu batalis por daŭre konservi la potencon kaj eviti la riskon esti malliberigita pro la krimoj praktikataj dum li estis prezidanto, kaj en la alia flanko estis Lula, eks-malliberigito, kiu asertis sian honestecon kaj vidis la reakiron de la potenco kiel manieron por glore triumfi post la – laŭ li – maljusta enkarcerigo. Futbalo kaj politikoLaŭ kliŝo, brazilanoj estas ardaj amantoj de futbalo. Eĉ se fojfoje malvera, tio enhavas iom da pravo. Historie, futbalo havis kaj havas grandan rolon en la lando. Ekzemple dum la ludoj por la monda pokalo en 2014, kiam okazis la plej impresa malvenko de la brazila nacia teamo, ankaŭ pli intensiĝis la ĝenerala malaprobo al la registaro de la tiama prezidanto, Dilma Roussef, kiu estis elpostenigita en 2016. Simile, en 1970, kiam Brazilo konkeris sian trian mondpokalan stelon, la militista reĝimo, kiu regis la landon, havis sian plej bonan periodon, kaj malgraŭ la intensaj persekutoj okazigitaj kontraŭ la popolo, post la venko de Brazilo en Meksiko, tiu reĝimo havis fazon nomatan „lunmielo”. Ankaŭ en la ĉi-jara baloto evidentis la rolo de futbalo. Ludantoj kiel Neymar kaj Romario – nuntempa kaj eksa ĉampionoj el la brazila nacia teamo, propagandis favore al Bolsonaro. Casagrande kaj Raí – eksaj ludantoj de la brazila nacia teamo – fervore argumentis favore al Lula. En tiu ludo de apogoj, la popolo agitiĝis aplaŭdante tiun aŭ kritikante tiun alian. Kiel en iu tradicia matĉo, la popolo surmetis la ĉemizon de sia teamo: Apogantoj de Bolsonaro alproprigis la oficialan T-ĉemizon de la brazila teamo, dum la apogantoj de Lula vestis sin per ruĝa koloro. En la stratoj oni facile identigis la „oponantojn”. En futbalo ne ekzistas ia rezona motivo praviganta, kial unu homo decidas apogi tiun aŭ alian teamon. Foje tio estas pro familia tradicio, foje pro neklara decido, tamen neniam rezulte de iu profunda analizo. Tio okazas ankaŭ en politiko. Malpaca etosoFutbalo ne estas sinonimo de malpaco, tamen, kiam ĝi ne estas sane administrata, la sentoj de la amasoj spektantaj la matĉojn povas pasiiĝi kaj okazigi bedaŭrindajn situaciojn: rasismo kaj perforto inter fanatikuloj aŭ/kaj ludantoj estas nur unu el ili. Kio kontribuis por ke tia malpaca etoso regu en la lando? Antaŭ ĉio gravas konscii, ke ne ekzistas simplaj respondoj por kompleksaj demandoj. Konsiderinte tion, oni povas aserti, ke Bolsonaro estis la ĉefa antaŭeniganto de tia pasia konduto dum la balotoj. Ekscitita pasioDum tiu periodo, Bolsonaro strebis renversi la malfavorajn rezultojn de la opiniosondadoj kaj ekscitis la pasion de siaj apogantoj, argumentante ke, se Lula venkos la baloton, Brazilo estos ekregata de komunistoj, kaj la libereco de la popolo estos perdita. Ankaŭ kiel parton de tiu strategio, Bolsonaro uzis sekretan financan fonduson por aĉeti la voĉojn de deputitoj, por ke ili apogu liajn projektojn: tiel kelkajn monatojn antaŭ la balotoj li sukcesis aprobigi stipendion por helpi malriĉajn familiojn. Tio forte influis la popolan opinion pri lia registaro, tial la takso pri Bolsonaro pliboniĝis kaj helpis lin akiri pliajn voĉojn. Neniu spaco por dialogoMenciindas ankaŭ religia aspekto. Por pasiigi la politikan diskuton, Bolsonaro kriis al la popolo, ke Lula estas favora al abortigo (tabua temo en Brazilo) kaj apogas gejemajn politikojn. Tiel oni sukcesis timigi la homojn kaj mobilizi religiemulojn por batali kontraŭ la Laborista Partio. En tia scenaro ne ekzistis spaco por dialogo pri temoj gravaj por la brazila socio. Ekonomio, mediprotektado, internaciaj rilatoj ktp estis tute flanke lasitaj pro la „kristanaj temoj”, kiuj tre dividis la opiniojn kaj forte influis la rezulton. Eĉ post la „fina fajfo” la ludado daŭras en la brazila etoso: parto de la apogantoj de Bolsonaro ne akceptis la rezulton de la voĉdono, decidis bloki ŝoseojn kaj petis „militistan intervenon”, ĉar, laŭ ili, la balotoj ne estis justaj. Tia konduto simile okazas post futbalmatĉoj, kiam, fojfoje, malvenkintoj surstratiĝas kaj agresas la apogantojn de la venkintoj, ĉar ili juĝas la ludadon ne bone regita de la arbitracianto. Marcionilo VASCONCELOS
Brazilo
|