MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

BALTIO

Ĉu televido prosperas kaj fiaskas?

La rusia invado en Ukrainio multe ŝanĝis la vivon de rusianoj mem, precipe se ili ne favoras al la politiko de sia prezidanto Vladimir Putin. Multaj opoziciuloj estis enskribitaj en la liston de tiel nomataj „eksterlandaj agentoj”.

En 2008 en Moskvo startis sendependa televidkanalo „Pluvo” (ruse Doĵd, angle TV Rain), kiu en siaj programoj traktas agadon de la rusia opozicio kaj la protestojn okazantajn en la lando. En 2020 ankaŭ ĝi aperis en la rusia listo de „eksterlandaj agentoj”, kaj post la rusa invado al Ukrainio, en marto 2022 ĝi ĉesigis sian agadon en Rusio. Tiumomente ĉiuj ĉefaj sendependaj amaskomunikiloj en Rusio fermiĝis pro subpremaj registaraj agoj. Ankaŭ la opozicio signife reduktiĝis en la lando, ĉar multaj estis devigitaj fuĝi eksterlanden aŭ estis malliberigitaj. Laŭleĝe, disvastigo de malfavoraj informoj kontraŭ la rusa armeo povus kaŭzi punon – ĝis 15 jaroj en malliberejo.

La televidstacio „Pluvo” translokiĝis al la najbara Latvio kaj komencis tie elsendi en julio 2022.

Nigra decembro

Komence de septembro el Latvio venis neatendita novaĵo: Konsilio de Latva Nacia Elektronika Amaskomunikilaro (NEPLP) iniciatis la aferon de administra miskonduto kontraŭ la sendependa rusa televidstacio „Pluvo”, kiu havas latvan licencon.

La malkontenton de latvaj aŭtoritatuloj kaŭzis la fakto, ke en la programero „Ĉi tie kaj nun” (ruse: „Zdes i sejĉas”) la programprezentisto Aleksej Korosteljov lanĉis instigon proponi informojn pri servokondiĉoj de rusiaj soldatoj kaj esprimis esperon, ke la televidkanalo povos helpi plurajn soldatojn, ekzemple, disponigante „ekipaĵon kaj esencajn necesaĵojn ĉe la fronto”. La estro de la latva instanco, Ivars Āboliņš, indikis, ke tio estas afero de nacia sekureco de Latvio, kiu estos solvita laŭ la leĝo. Tiu fakto povus esti la tria serioza malobservo, kiun „Pluvo” faris dum la lastaj monatoj. Āboliņš aldonis, ke pro tri gravaj malobservoj de latvaj amaskomunikilaj reguloj la konsilio povas nuligi la elsendlicencon por la rusa televido.

Tiĥon Dzjadko, ĉefredaktoro de „Pluvo”, klarigis en Twitter, ke la televidkanalo ne okupiĝas pri liverado de helpo al la rusa armeo kaj ke la vidpunkto de la prezentisto estas misinterpretita. La vera intenco, laŭ Dzjadko, ne estis zorgi pri helpo al la rusa armeo, sed kolekti informojn pri la krimoj de la rusia registaro kaj la armeo. Baldaŭ la ĵurnalistino Jekaterina Kotrikadze deklaris en la programo „Ĉi tie kaj nun”, ke „Pluvo” decidis maldungi la televidan prezentiston Korosteljov, kiu parolis pri subteno de la rusa armeo.

Rezulte NEPLP monpunis je 10 000 eŭroj la televidstacion, kiu nuntempe estas bazita en la latva ĉefurbo Rigo, pro tio, ke la programoj ne estas tradukitaj en la latvan, Krimeo estis prezentita sur mapo kiel parto de la rusia teritorio, kaj unu televida programestro nomis la rusan armeon „nia armeo” kaj eble esprimis subtenon al ĝi. Konklude, Latvio decidis nuligi la licencon de la sendependa rusa televidkanalo, klarigante, ke tiu decido estas farita post taksado de la malobservoj.

La ĉefredaktoro Dzjadko reage diris, ke oni ankoraŭ pripensas, ĉu apelacii kontraŭ la nuligo de la licenco, ĉar „Pluvo”, dum la elsenda malpermeso validos en Latvio, ne estos videbla ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropa Unio.

La ministro pri internaj aferoj Kristaps Eklons enmetis Korosteljov en la tiel nomatan nigran liston. Laŭ ĉi tiu decido, la ĵurnalisto ne rajtas eniri la teritorion de Latvio. Li loĝas en Kartvelio kaj ne havas latvan vizon aŭ loĝpermeson, do la aŭtoritatoj ne povas procesi lin.

La estro de la Latva Oficejo pri Civitaneco kaj Migraj Aferoj, Maira Rose, diris, ke „Pluvo” devas klarigi, kion faros ĝiaj dungitoj, kiuj estas en la lando kun laborvizoj, post kiam la kanalo estas senigita de sia elsenda licenco. Ŝi aldonis, ke perdo de elsenda licenco ne signifas, ke la dungitoj de televidkanalo havantaj vizojn perdis la rajton resti en Latvio.

Pluraj tendaroj

Post kiam Latvio decidis nuligi la licencon de la sendependa rusa televidkanalo „Pluvo”, la publiko dividiĝis en plurajn tendarojn.

„La nekomprenebla kaj maltrankviliga” decido nuligi la licencon de la sendependa rusa televidkanalo „Pluvo” funkcianta ekzile en Latvio estas malinda je eŭropa lando, kiu defendas gazetaran liberecon, diris la internacia grupo pri rajtoj de amaskomunikiloj „Raportistoj sen landlimoj” (RSF).

„Ĉi tiu cenzuro de sendependa rusa amaskomunikilaro subfosas klopodojn kontraŭbatali kremlan propagandon, kiu estas unu el la celoj de la latva registaro”, diris la estrino de la Orient-Eŭropa kaj Centr-Azia fako de RSF Jeanne Cavelier. „Se ĉi tiu decido rilatis al la zorgoj de la Ŝtata Sekureca Servo pri ‚minacoj al la nacia sekureco kaj publika ordo’, kiel dirite en la oficiala deklaro de la latva instanco, la prizorganto devas klare prezenti la kialojn”, ŝi emfazis.

Fama iama rusia televida ĵurnalisto, kiu loĝas en Ukrainio de pli ol dek kvin jaroj, kaj kiu post la milito komencis dissendi siajn proprajn programojn en Interreto, Jevgenij Kiselov, komentante la skandalajn komentojn de la ĵurnalisto de „Pluvo”, diris, ke tiu ĉi evento elstarigas la fundamentan problemon de la rusiaj opoziciaj ĵurnalismo kaj socio, kaj de politikistoj kontraŭstarantaj al la politiko de Kremlo: „Kiuj ni estas ĉi-momente? Kiucele ni laboras? Ili bezonas solvi la problemon de memidentigo. En tia situacio, kiam Rusio provokas freneze brutalan, malhumanan, sangan militon kontraŭ Ukrainio, Rusio povas kuraĝe esti nomata la agresa lando. Ja malobee al multaj internaciaj interkonsentoj, ĝi faras ne nur militajn krimojn, sed ankaŭ balaas ukrainajn urbojn kaj vilaĝojn de la tersurfaco. Tial rusianoj, kiuj troviĝas ekzile en Eŭropo aŭ aliaj landoj, aŭ kiuj ne povas forlasi Rusion, devas tamen sendube decidi, ĉu ili estas subtenantoj de Ukrainio, ĉu ili volas, ke Vladimir Putin malvenku ĉi tiun militon, aŭ ĉu ili provas sidi sur du seĝoj samtempe – kvazaŭ ĉio, kion Putin faras, estus malĝusta, sed aliflanke estas domaĝe pro niaj mobilizitaj junuloj.”

Kiselov estas ankaŭ konvinkita, ke rusiaj ĵurnalistoj nuntempe havas nek profesian nek moralan rajton disvastigi senhontajn mensogojn kaj propagandon kiel supozeble objektivan informon. Laŭ Kiselov tio estas io krima. Li aldonis, ke se juĝi laŭ tio, kion parolis programprezentisto, eblas konkludi, ke tiu ne havas pozicion pri la milito en Ukrainio, ke tiu ne havas moralajn valorojn por taksi tiujn rusojn, kiuj militas, kaj ke estas absolute neniu maniero por pravigi ilin. „Eble hejme en la kuirejo, oni povas kompati ilin kiel homojn, eble eĉ silente forviŝi larmon, sed publike peti kompaton por ili estas simple terure”, li aldonis.

„Mi estis, estas kaj estos spektanto de ‚Pluvo’. Ĉi tiu kanalo nenie malaperis kaj daŭrigas sian laboron, nur la licenco por televidelsendo estas nuligita de ĝi, sed ĝi havas la eblon elsendi siajn programojn en la jutuba socia reto, al kiu ĝin puŝis la rusia registaro unuflanke kaj Latvio aliflanke”, parolis Vitalij Manskij, rusia dokumentfilmisto, ekde la okupado de Krimeo fare de Rusio en 2014 loĝanta en Latvio. Li opinias, ke la latvaj aŭtoritatoj faris eraron, retirante la licencon de „Pluvo”, kvankam formale tiaj kialoj ekzistis.

„La montrata mapo de Eŭropo, kie Krimeo estas parto de Rusio, estas nur teknika eraro. Kaj la komento de Korosteljov pri la bezono helpi la rusiajn soldatojn batalantajn en Ukrainio kategorie ne rilatas al la pozicio de la kanalo, ĉar ‚Pluvo’ pruvas al siaj spektantoj ĉiutage per fortaj argumentoj, ke la milito en Ukrainio estas krimo de Rusia Federacio, kaj homoj, kiuj iras al Ukrainio por batali, estas krimuloj. Eble tiu prezentisto estis laca, eble li malsatis, eble li sentis sin malbone, kaj pro tio li konfuziĝis inter siaj vortoj. La televido forigis tiun komenton en sia platformo eĉ antaŭ prezento de riproĉoj. Krome, la ĵurnalisto estas maldungita, malgraŭ tio, ke li laboris en televido naŭ jarojn kaj estis plurfoje arestita fare de la rusiaj aŭtoritatoj”, aldonis la dokumentfilmisto.

Ankaŭ Rasa Juknevičienė, konservativa membro de la Eŭropa Parlamento (EP) ekdubis pri la decido de la latvaj aŭtoritatuloj: „Mi ne certas, ke la solvo estas bona. Jes, eraroj estas faritaj. Ĉu konscie, mi ne entreprenas decidi. Tamen ili devas atingi ne la latvan aŭ litovan publikon, sed la rusan. Kaj ne ĉiujn rusojn, ne tiujn, kiuj kondamnas la militon, sed tiujn, kiuj estas tie. Jes, multaj ne komprenos mian vidpunkton, sed mi provas pensi pri la estonteco, kiam Ukrainio venkos. Pri tiu Rusio, kiun devos krei la homoj de ‚Pluvo’, la homoj, kiuj ĝin rigardas kaj aŭskultas. Kia estos ilia memoro, kia estos ilia rilato kun ni?”

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio


Laimius STRAŽNICKAS , akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam de 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 02, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-05