AktualeTAGLIBRO DE L' MILITOLeteroj el MoskvoMoskvo, la 1an de novembroAntaŭ ĝuste unu jaro rusaj oficistoj ellaboris novajn entombignormojn. La novaĵo estis tiam tre sensacia, ĉar la nova regularo enhavis ankaŭ indikojn pri la normoj por entombigoj en pactempo kaj milita tempo kaj regularoj por amastomboj estis evoluigitaj. Krome oni ellaboris apartajn normojn por la entombigoj de personoj, kiuj mortis pro radioaktiveco. Antaŭ unu jaro neniu povis kredi je amastomboj pro nukleaj atakoj. Tiam oni ridis pri tiu temo. Tamen, kiel evidentiĝas nun, jam en novembro de 2021 Rusio planis atakon kaj antaŭvidis grandan nombron da viktimoj, ankaŭ pro radiado. Moskvo, la 15an de decembroLa nuna ideo de mobilizado estas ligi absolute ĉiujn loĝantojn al malamo al Ukrainio kaj la mondo. La procezo daŭras, laŭ mia opinio, sufiĉe sukcese. Ĉe ĉiuj kvin televidkanaloj, el diversaj anguloj, oni instigas al malamo al la mondo, precipe al Usono, Ukrainio, Anglio kaj Japanio (jes, ankaŭ Japanio estas en ĉi tiu listo pro la Kurilaj Insuloj kaj aliaj kialoj 1). Oni aŭdas ĉiajn kuraĝigojn kaj amasan subtenon al la milito, dum ekzemploj de rezisto kaj protesto estas kaŝitaj, subpremitaj. La mobilizitaj viroj havas la iluzion, ke ili estas multaj, ke ekzistas miliono da ili, kiuj volas batali, kaj ke per tia amaso ili dispremos iun ajn. Komence ili timas iri al la fronto, sed ĝis ili alvenos tien, ili vidos milojn da samaj viroj vestitaj en kamuflaĵo kun maŝinpafiloj, tankoj, pafiloj, kaj se ilia analiza pensado ne estas evoluigita, ili ne plu timas. Sen respondoKonato mia, viro, kun vasta milita sperto, skribis, ke li interparolis en la armea registra kaj enlistiga oficejo. Se li ne mem iros al la fronto, ili sendos lian studentan filon. „Mi iros,” li skribis. Mi demandis, kial li estas tiel certa kaj ĉu en la lando de mensoguloj lia filo ne estos prenita post li. Li ne respondis. Virino, 60-jara, instruisto pri sporto: „Hodiaŭ, alia viro en nia familio prepariĝas por foriri.” – Mi: „Kia hororo, haltigu lin pro lia vivo kaj konscienco!” – Ŝi: „La honoro de oficiro ne permesos al li kaŝiĝi en la arbustoj, li batalos!” – Mi: „La honoro de oficiro estas ne mortigi civilulojn en alia lando!” Ankaŭ ŝi haltigis la korespondadon. Ukrainoj volas detrui nin50-jara konatino mia skribis: „Por esti objektiva vi devas viziti Ukrainion. Ili malamas nin ĉiujn kaj volas detrui nin. Mi estis tie antaŭ multaj jaroj, mi estis tie kaj mi konas ilian agreseman sintenon.” Miaj interparolantoj en Rusio ofte timas longe pensi, dubi. „Rusio kaj via familio en Ukrainio estas en danĝero”, jen la ĉefaj vortoj de ili, negrave ĉu tio kongruas kun la vero aŭ ne. Sed kiaj pruvoj estas de usona kaj ukraina agreso kontraŭ Rusio? (Krom tiuj prezentitaj en ŝtate regataj rusaj televidkanaloj.) Kion signifas „Usono batalas sur la teritorio de Ukrainio kaj mortigas ukrainojn”? Kiel precize ĉi tio manifestiĝas, kaj kiom da ukrainoj mortis pro la agoj de usonaj soldatoj, kaj kiom pro tiuj de la rusoj? Kaj kion faris kaj faras rusaj trupoj sur la teritorio de najbara ŝtato? Kiun rajton havas ordinaraj rusoj juĝi, kio okazas en alia lando, kaj subteni decidon pri la senigo de vivo de al ili nekonataj fremduloj, apogante sin nur sur unuflankaj informoj? Kiel ili respondecas pri siaj eraroj? Kiel ili pagos por sia erara opinio? Kontraŭrusa veneno!Iuj ĵus amase dissendis novaĵon pri sekretaj ukrainaj biologiaj laboratorioj, en kiuj estas evoluigita veneno, kiu mortigas nur rusajn homojn. Mi akre riproĉis kelkajn el tiuj ĉi stultuloj, kaj ili eksilentis, sed ju pli stulta kaj monstra la akuzo, des pli ĝi populariĝas inter homoj, kiuj ne estas pretaj pensi. Kaj estas multaj el ili, tro multaj. Mi demandis kelkajn samlandanojn, kial la plej patriota propagandisto Vladmir Solovjov ricevas grandegan salajron pro sia televida laboro kaj havas plurajn grandegajn feridomojn ĉe la itala lago Como. Kaj tiam miaj plej bonaj interparolantoj necerte deklaras, ke „eble li bezonas ripozi”. Ne hospitaloj, sed daĉojKial Putin kaj liaj ministroj, kiuj tiel impete defendas Rusion, investis miliardojn da dolaroj el la vendo de rusa petrolo ne en hospitaloj, ne en lernejoj, vojoj, malriĉuloj, sed en siaj daĉoj, aŭtoj, aviadiloj, geamantoj kaj infanoj (kiuj ĉiuj ne loĝas en Rusio). Ĉiuj rusoj konas la grandecon de burokratiaj kortegoj, ili konas la salajrojn de deputitoj kaj la malnoblan sintenon al ordinaraj homoj. Ĉiuj rusianoj jam estis en ĉifonaj malsanulejoj. Ĉiuj scias, kiom multekoste estas sendi infanon al lernejo, kaj ke eĉ veteranoj de la Granda Patriota Milito ricevas magran suplementon al eta pensio. Ĉiuj scias ĉi tion. Kaj kiam mi demandas, kiel okazis, ke la samaj homoj regas dum 20 jaroj, kaj estas miliardoj da dolaroj por subaĉetaĵoj kaj militoj, sed ne por traktado de infanoj kaj digna maljuneco por maljunuloj, miaj interparolantoj eble ekpensas. Sed ili ne ĉesas esti subtenantoj de la milito ... A. A.
Moskvo
1. Pri la Kurilaj Insuloj aperas pli da klarigoj en MONATO 2021/12, p. 14. (red.)
|