SciencoSATELITOJVenezuelo kaj Ĉinio kunlaborisEn 2005 Venezuelo kaj Ĉinio subskribis kunlaboran interkonsenton por krei kaj lanĉi sateliton en la kosmon. Tri jarojn poste, la 29an de oktobro 2008, la satelito Simón Bolívar (VENESAT-1) estis lanĉita de la satelita centro Xichang en sud-okcidenta Ĉinio. Temis pri bonega novaĵo por la venezuela popolo, ĉar la celo de tiu satelito estis faciligi la aliron kaj dissendon de datumservoj por Interreto, telefonio, televido, televidmedicino kaj televidedukado. Por atingi la plej malproksimajn lokojn, oni instalis ligpunktojn kun la satelito en diversaj lokoj, tiel ke edukado, diagnozo kaj informado estu garantiataj en reala tempo al tiu loĝantaro, kiu eble ne havas aliron al iu ajn komunikilo kaj trejnado. La 28an de septembro 2012 estis lanĉita el Xichang dua venezuela satelito, nomata Francisko de Miranda (VRSS-1) por observadaj funkcioj. Tiu ĉi satelito observas la movadon de militfortoj, detektante naturresursojn, medion kaj nepermesatajn agadojn, kiel ekzemple minado kaj kontraŭleĝa kultivado. Ĝi provizas ankaŭ ĝisdatajn bildojn de la lando por la preparado de topografiaj mapoj. Ĝi cetere estas konstrukciita por plenumi taksadon de agrikulturaj grundoj, kultivaĵoj kaj produktado. En administra planado de la medio ĝi povos taksadi la akvoresursojn kaj la areojn en risko de dezertiĝo. Alia celo estas faciligi urboplanadon kaj akiri geologiajn informojn por antaŭvidi tertremojn kaj aliajn katastrofojn. En 2017 estis lanĉita la tria satelito venezuela el centro en la ĉina provinco Gansu, kun la nomo Antonio José de Sucre (VRSS-2). Samkiel la satelito VRSS-1, ĝi faros mapadan laboron kaj inkluzivas novan altdifinan fotilon kaj infraruĝan fotilon por diagnozi grundojn kaj akvoresursojn kaj havigi datumojn por antaŭvidi sismojn. Laŭ la tiama vicprezidanto Tarek El-Aisami ĉi tiu satelito utilos kiel ilo por projektoplanado en fakoj kiel ekzemple agrikulturo, sano, energio, nutraĵ-sekureco, soci-natura risk-mastrumado kaj civitana sekureco. Malapero kaj malŝaltoEn aprilo 2020 la venezuela ministrejo pri scienco kaj teknologio sciigis, ke ĉi tiu satelito falis el sia orbito. Laŭ Luis Zambrano, inĝeniero pri telekomunikado, la malfunkciiĝon de VENESAT-1 povis kaŭzi interna damaĝo al la satelito, ekzemple pro fuŝkontakto; tio havigis malĝustajn informojn al la datumsistemo, kaj sekva fiasko ne povis esti malhelpita. Pro tiu malfunkciiĝo la venezuela registaro devis kontakti usonan satelit-provizanton por povi uzi la sateliton INTELSAT-14 kaj tiel konekti la landon denove.
Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
|